Renato:
>Pro konsilo en
alia listo:
>brevier-o [zam] --> (katolik-a)
preĝ-libr-o, pastr-a preĝ-libr-o
>Kion vi pensas?
En la esperanto-traduko de “La Gefiancxoj” de Alessandro Manzoni, pastro Battista Cadei uzis la zamenhofan vorton “breviero”, aldonante en piednoto:
pastra preĝo-libro
“Breviero” venas el la latina “breviarium”, kiu siavice venas el “brevis” (= mallonga); gxia unua signifo (kiu restis en la itala) estas “kompendio, resumo”, kaj kiel tia gxi estis uzata en juraj tekstoj (ekz. la Kodo de la romia imperiestro Justiniano). Pli poste gxi akiris specifan religian signifon: pregxaro/ pregxlibro, entenanta la pregxojn, kiujn romkatolikaj pastroj devas trapregxi je la diversaj horoj de la tago (fakte, post la liturgia reformo, gxi ne plu nomigxas “breviero”, sed “libro de la lauxhora liturgio/ diservo”, kaj ne plu estas en latina lingvo, sed en naciaj lingvoj; tamen, antaux nelonge Papo Benedikto la deksesa reenkondukis la eblon trapregxi en latino laux la iama breviero).
Gxis
Antonio De Salvo
En ordo. Mi registras tion.pastra preĝo-libro
Almenau’ en la angla, foje temas pri persona preg’o-libreto, kiun homo povas kunporti – supozeble la enhavo estas g’uste tio, kion Antonio priskribas. (Mi memoras vidi tiajn malgrandajn librojn en la Brita Muzeo.) Do, mi aldonus ankau’ “pre’go-libreto”. Au’ c’u tio estas anglismo?
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato
29 novembre 2008 22.18
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
brevier-o
Antonio:
>pastra preĝo-libro
Renato:
>En
ordo. Mi registras tion.
Anna Lowenstein:
>Almenau’ en la angla, foje temas pri persona preg’o-libreto, kiun homo povas kunporti – supozeble la enhavo estas g’uste tio, kion Antonio priskribas. (Mi memoras vidi tiajn malgrandajn librojn en la Brita Muzeo.) Do, mi aldonus ankau’ “pre’go-libreto”. Au’ c’u tio estas anglismo?
Kiel mi diris, la vorto breviero (latine, breviarium) naskigxis kiel gxenerala termino (nereligia) por indiki “koncizigo, resumo, kompendio” (komparu la francan “abregé”); tiu signifo dauxras en la itala (ekzemple, unu el la verkoj de la itala filozofo Benedetto Croce titoligxas “Breviario di estetica” = “Kompendio pri estetiko”).
En la religia kampo, la vorto “breviarium” firmigxis en la Mezepoko, precipe kiam la franciskanaj migrantaj monahxoj koncizigis en unu solan volumon la gxistiamajn diversajn librojn por la dumtaga lauxhora pregxado (psalmaron, himnaron, legajxaron el la Biblio ktp).
Propre dirite, la praktiko de lauxhora pregxado ne estas apartajxo de kristanoj (ekzemple, ankaux hebreoj gxin havas), nek de la romkatolika eklezio (gxin havas ankaux la anglikana eklezio kaj tiuj ortodoksaj), kaj en moderna tempo gxi ankaux ne estas apartajxo de ekleziuloj (post la dua Vatikana Koncilio, ankaux laikoj estas invitataj trapregxi la lauxhoran liturgion, kaj ne nur cxeesti la pregxadon de la ekleziuloj).
Do, nuntempe breviero (kiu sxangxis sian nomon al “libro pri la lauxhora liturgio/ diservo”) efektive farigxis simple “pregxaro, pregxolibro” (aux, pli specife, “lauxhora pregxaro/ pregxolibro”), cxar gxin utiligas ankaux laikoj (ne-ekleziuloj). La sola apartajxo estas, ke ekleziuloj (precipe gemonahxoj) havas la devon gxin trapregxi, dum laikoj povas tion fari.
En komunuza lingvo, tamen, almenaux en Italio, per “breviero” oni indikas la pastran pregxaron; se, en itala lingvo, mi uzus “breviero”-n por laikoj, tio alprenus mokan nuancon, aux tio montrus, ke mi volas starigi kontrauxmeton (ekzemple, ekzistas multaj laikaj verkoj kun po unu citajxo por cxiu tago, kiuj titoligxas polemike “laika breviero”), aux volus iom sxerce utiligi la duan signifon de breviero en PIV (“konstante kaj volonte relegata libro”). Do, breviero estas pregxaro/ pregxolibro, sed pregxaro/ pregxolibro ne nepre estas breviero.
Gxis
Antonio De Salvo
P.S.: amuza kuriozajxo: la nuntempa “libro por lauxhora liturgio/ diservo” perdis sian iaman karakteron de “kompendio”, cxar gxi nun konsistas el kvar volumoj, po unu por cxiu monata semajno:
http://www.caal.it/nuovo%20sito/liturgiaore.htm