pro diskuto en alia listo - reaktor-o

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 29, 2009, 5:56:06 AM3/29/09
to °listo 'la bona lingvo'
reaktor·o → reakci·uj·o; reakci·aviad·il· o

nun mi havas dubojn pri la utiligo de la radiko "reakci-", kies unua
signifo ŝajnas esti politika.

kion vi pensas, kaj kiel oni diras tion en viaj lingvoj?

Renato

Leo De Cooman

unread,
Mar 29, 2009, 8:34:38 AM3/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

La nederlanda uzas vorton prunteprenitan el aliaj lingvoj "reactiemotor".
Via dubo ŝajnas al mi prava. La motoro, pri kiu temas, "agas" per elĵeto de
gasoj en iu direkto, pro kio la motoro mem estas puŝata en la kontraŭan
direkton laŭ la principo de "reciproka agado" formulita de Isaac Newton,
vidu:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Tri_le%C4%9Doj_de_fizika_movo#La_tria_le.C4.9Do_de_Newton_pri_movado:_La_Le.C4.9Do_de_Reciproka_Agado
La verkinto de tiu artikolo evitis la uzon de la kutima esprimo "akcio kaj
reakcio" (aŭ eble "retroakcio" aŭ "kontraŭakcio"), sed uzas la vorton
"agado" kaj "reciproka". Supozeble la uzo de "akcio" fortimigis lin/ŝin,
prave, laŭ mia sento.
Laŭ NPIV la 5a signifo de la vorto reakcio priskribas la fenomenon uzatan en
la priskribata motoro.

Mi ja scias, ke oni klarigos la aferon dirante, ke reakci- ne estas
re-akci-, sed mi verŝajne ja rajtas bedaŭri tion...

Ĉar verŝajne ne eblas ŝanĝi la oficialecon de "akci-" kaj tiun de "reakci-"
ni do uzu la adjektivon "reakcia". La priparolatan motoron mi proponas nomi
"reakcimotoro".


Amike salutas
Leo


Fabio Bettani

unread,
Mar 29, 2009, 8:43:51 AM3/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
> reaktor·o → reakci·uj·o; reakci·aviad·il· o
> nun mi havas dubojn pri la utiligo de la radiko "reakci-", kies unua
> signifo ŝajnas esti politika.

Kiam mi legis la unuajn du vortojn, mi pensis, ke temas pri atomkerna
reaktoro/reakciujo.
Ja indas pli bone pripensi la distingon inter la du signifoj: ĉu
reaktoro kiel parto de atomcentralo, ĉu kiel motoro.

--
Fabio

Nguyen Xuan Thu

unread,
Mar 29, 2009, 9:05:13 AM3/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
reakcia
politike, en la vjetnama phản động
                   phản = kontraŭ; động: moviĝi
fizike: phản lực  (lực = forto)
Do en la vjetnama oni uzas 2 malsamajn vortojn por reakcia. Tiel ne estas konfuzo.

Amike.

Thu

2009/3/29 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.0.283 / Virus Database: 270.11.31/2028 - Release Date: 03/28/09 07:16:00


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 29, 2009, 8:32:46 AM3/29/09
to la-bona...@googlegroups.com

> Corsetti skribis:
> ...nun mi havas dubojn pri la utiligo de la radiko "reakci-", kies
> unua signifo ŝajnas esti politika.
>
> De Cooman respondis:

> Via dubo ŝajnas al mi prava. La motoro, pri kiu temas, "agas" per
> elĵeto de gasoj en iu direkto, pro kio la motoro mem estas puŝata en
> la kontraŭan direkton laŭ la principo de "reciproka agado" .
> ... Mi ja scias, ke oni klarigos la aferon dirante, ke reakci- ne
> estas re-akci-...
Oni startu el la fakto ke la radiko estas evidente "reakci-" kaj ke tute
ne valoras gxin dividigi.
Nu, mi malfermis la "bonan vortaron" PV, kaj trovis jenajn etimojn:
- signifo 1 (la tiel dirita "politika" etimo) - "politika AGado de
konservativemuloj KONTRAUXstaranta al..."
- signifo 3 (la tiel nomata "fizika" etimo) - "reago, KONTRAUXAGO..."

Ecx poste PV aldonas:
- kroman signifon 4: "Antauxenmovo estigita... per allaso de ia kvanto
de movo al la malantauxo". Kroma signifo, tute konsekvenca de la signifo 3;
- la kunmetiatan vorton "reakciaviadilo".

Tial, laux mi, la du signifoj (la "politika" kaj la "fizika") havas tute
evidente komunan signifon je "KONTRAUXAGO".
Krome tio estas tute logike kaj bone decidite.

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Mar 29, 2009, 10:52:28 AM3/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
La problemo montriĝas tre pli malsimpla ol oni antaŭvidis.

Do ni interkonsentu unue ke reakci-a, kiu estas oficiala, havu nur la
sencon politikan.

Por la senco ĥemia/elektrona, ĉu ni povas uzi
"re-ag(-ad)-o/kontraŭ-ag(-ad)-o"?

Ĉu tiam la atoma reaktoro povus resti "reaktor-o" aŭ iĝi "re-ag-uj-o"?

Nur poste ni alfrontu la motoron.

Amike

Renato

Pilar Otto

unread,
Mar 29, 2009, 11:00:01 AM3/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

En la norvega "reaktora aviadilo" aux "jet-aviadilo" estas "jetfly". "Fly"
estas simple la radiko FLUG.

Cetere, laux mia E-a-norvega vortaro "reakcio" povas havi signifojn
politikan, anatomian, hxemian, fizikan kaj teknikan. En cxiuj tiuj signifoj
oni uzas norvege "reaksjon", kiu povas signifi ankaux "reago". Do cxi-rilate
la norvega lingvouzo neniel povas kontribui al pli bona Esperanto.

Mi notis la uzon de "jetset" ankaux en la norvega, kaj mi scias proksimume,
kion gxi signifas, sed gxis kiam mi jxus rigardis gxin en vortaro, mi ne
sciis, kiel "jet" rilatas al la fenomeno. Nun mi scias pli bone: temas pri
grupo de homoj "ton-donaj" (influaj, tendenco-kreaj?) en la libertempa kaj
plezura vivo, kiuj flugadas de unu fama arangxo al alia. "Jet" do versxajne
rilatas al ilia multa flugado. Tamen laux mi ne havas multan sencon provi
hejmigi tiun metaforajxon en Esperanton. Eble suficxus "dandaro", "snobaro",
"famularo", "plezurularo". Mi ne kuragxus serioze proponi la monstrajxon
"sinmontremularo".

Otto

Renato Corsetti

unread,
Mar 29, 2009, 11:15:06 AM3/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
> Do cxi-rilate
> la norvega lingvouzo neniel povas kontribui al pli bona Esperanto.
>
Bone.
> Tamen laux mi ne havas multan sencon provi
> hejmigi tiun metaforajxon en Esperanton. Eble suficxus "dandaro", "snobaro",
> "famularo", "plezurularo".
Mi registris "famularo" en perdita angulo de nia paĝaro EKSTER la
simplaj samsignifaj esprimoj:
http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Provo_pri_tradukoj_de_anglalingvaj_esprimoj_al_Esperanto

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Mar 29, 2009, 11:54:43 AM3/29/09
to la bona lingvo
On 29 Mrz., 17:00, "Pilar Otto" <pilo...@online.no> wrote:

> Cetere, laux mia E-a-norvega vortaro "reakcio" povas havi signifojn
> politikan, anatomian, hxemian, fizikan kaj teknikan.

Estas analoge pri la signifoj en la germana.

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Mar 29, 2009, 2:44:34 PM3/29/09
to la bona lingvo
"Reakcio" estis oficialigita per la Tria Oficiala Aldono. Tie estis
donitaj jenaj tradukoj:
angle: "reaction"; france: "réaction"; germane: "Reaktion"; hispane:
"reaccion"; portugale: "reacçao"; itale: "reazione"; pole: "reakcja".

En la Tria Oficiala Aldono "reakcio" aperas en la listo de
"internaciaj radikoj uzeblaj lau la Regulo 15".

Oni do povas deiri de tio, ke en Esperanto "reakcio" havas tiujn
plurajn signifojn, kiujn ghi havas ankau en almenau tiuj lingvoj, pri
kiuj estis donitaj tradukoj. Mi konstatis, ke almenau en la angla,
franca, germana, hispana kaj pola la responda vorto por "reakcio"
havas plurajn signifojn. Kelkaj el ili estas menciitaj ankau tie:
< http://eo.wikipedia.org/wiki/Reakcio >.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Mar 29, 2009, 4:15:26 PM3/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Mi konstatis, ke almenau en la angla,
> franca, germana, hispana kaj pola la responda vorto por "reakcio"
> havas plurajn signifojn.

Jes, sed tio estas ekzemplo, laŭ mi, de malbona lingvo. Se ni povus
plifaciligi la situacion, tio ne estus malbona.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Mar 29, 2009, 7:07:16 PM3/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Do ni interkonsentu unue ke reakci-a, kiu estas oficiala, havu nur la
sencon politikan.

Kial? La vorto tre ofte estas uzata kun ĥemia aŭ fizika signifo, kaj tiu signifo estas laŭ la tradukoj de la 3-a Oficiala Aldono same oficialaj kiel la politika signifo.

Mi ne vidas iu ajn kialon por tiu arbitra signifolimigo de "reakcio", kiu nur malfaciligas al ni la taskon trovi bonajn alternativojn an "reaktoro" kaj "jeto". Se ni permesas al ni uzi la jam multe uzatajn signifojn fizikan kaj ĥemian de "reakcio", la problemo pri "reaktoro" kaj "jeto" estas solvebla per tute bonaj alternativoj:

reaktor·o → reakci·uj·o; reakci·motor·o
jet·i → reakci·aviad·il·o

Ĉiuj ĉi alternativoj jam estas efektive uzataj, kaj do havas bonan ŝancon disvastiĝi, se ankaŭ ni subtenas ilin.

Ni ne tro distanciĝu de la jam vivanta lingvo Esperanto. Se ni tion farus, ni ankaŭ distanciĝus de la ideoj esprimitaj de Claude Piron en "La bona lingvo".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 30, 2009, 3:00:04 AM3/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Mi ne vidas iu ajn kialon por tiu arbitra signifolimigo de "reakcio"
Mi nur volis provi simpligi la problemon.

Ni ne tro distanciĝu de la jam vivanta lingvo Esperanto.
Tamen antaŭ tiu vivanta plursignifeco mi restas kun duboj, interalie ankaŭ ĉar en la itala (kaj laŭ mia kompreno en la franca)  "reazione" oni travideble havas la vorton "reagado"/"kontraŭagado". Ni cerbumu ankoraŭ.

Cetere, ek de morgaŭ matene mi vojaĝos al la Mezorienta Renkontiĝo en Turkujo. Mi ne scias, ĉu mi sukcesos vidi la ret-poŝton, sed ĉion el viaj mesaĝoj mi reprenos kaj pritraktos je mia reveno.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Mar 30, 2009, 8:03:31 AM3/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> En la Tria Oficiala Aldono "reakcio" aperas en la listo de
> "internaciaj radikoj uzeblaj lau la Regulo 15".
>
> Oni do povas deiri de tio, ke en Esperanto "reakcio" havas tiujn
> plurajn signifojn, kiujn ghi havas ankau en almenau tiuj lingvoj, pri
> kiuj estis donitaj tradukoj. Mi konstatis, ke almenau en la angla,
> franca, germana, hispana kaj pola la responda vorto por "reakcio"
> havas plurajn signifojn.

Gxuste en tio kusxas la dangxero de Regulo 15. Unu el la grandaj atutoj de
Esperanto estas gxia kapablo diferencigi - malgraux limigita vortostoko -
signifojn, kiuj en etnolingvoj estas kunigitaj (mi eble ecx dirus
"kunsauxcigitaj") sub la sama vorto. Unu el miaj preferataj ekzemploj estas
"polvo / pudro / pulvo / pulvoro", etimologie sam-originaj, sed
diferencigitaj pro tio, ke ili estas prenitaj el malsamaj lingvoj.

En cxi tiu okazo eblas formi la pure Esperantajn verbon "re-ag-i" kaj
substantivon "re-ag-o", respondantajn al la verboj angla "react" kaj germana
"reagieren", kaj al la substantivoj angla "reaction" kaj germana "Reaktion".
Sed tiuj substantivoj ne en cxiuj signifoj paralelas kun la verboj: al
"reaction/Reaktion" en politika senco ne respondas iu verbo
*"react/reagieren". Tio por mi estas argumento apoga al la starpunkto de
Renato, ke "reakcio" unuavice estu rezervata al la politika senco.

El la mesagxo de Andreas estas deduktebla ia sento de manko de scio pri la
rusa traduko de "reakcio". Jen do kion diras la E-a-rusa vortaro de Bokarev.
Sub "reagi": "reagirovat', vozdejstvovat'". Sub "reago": "reakcija,
vozdejstvie". Sub "reakcio", kun la rimarko "en diversaj signifoj":
"reakcija". Sub "reakcia": 1. reakcionnyj; 2. reaktivnyj". "Reakcia
aviadilo", kun la alternativo "jeto", estas tradukita "reaktivnyj samoljot".
"Reakciilo" estas tradukita "reaktiv", kaj "reakciulo" estas tradukita
"reakcioner". La plej fidinda elrusa vortaro, kiun mi havas, estas
rusa-germana. Laux gxi "vozdejstvovat'" signifas "einwirken" (proks.
"influi"), kaj "vozdejstvie" signifas "Gegenwirkung; Einfluß; Einwirkung"
(kontraux-ago; influo; efiko). Dum "reakcija" havas plurajn signifojn, la
adjektivoj faras diferencon: "reakcionnyj" (kiel la substantivo
"reakcioner") havas nur politikan signifon, "reaktivnyj" havas fizikan (kaj
eble hxemian).

Mi volonte nomus min "reaganto" aux "reagulo", sed se estus farata la volo
de Andreas, mi riskus laux Regulo 15 esti nomata ankaux "reakciulo", kion
Dio malpermesu!

Otto

Fabio Bettani

unread,
Mar 30, 2009, 8:31:31 AM3/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
> En ĉi tiu okazo eblas formi la pure Esperantajn verbon "re-ag-i" kaj

> substantivon "re-ag-o", respondantajn al la verboj angla "react" kaj germana
> "reagieren", kaj al la substantivoj angla "reaction" kaj germana "Reaktion".
> [...] Tio por mi estas argumento apoga al la starpunkto de

> Renato, ke "reakcio" unuavice estu rezervata al la politika senco.

Tamen, atomkernaj reakcioj neniusence povas esti nomataj "re-agadoj".
Ja ekzistas du signifoj de "reakcio" por fizikistoj: povas temi pri la
neŭtona "ago kaj re-ago", en baza fiziko, sed ankaŭ pri ia
transformiĝo de materio (atomkerna reakcio, ĥemia reakcio).

Kiel esprimi tiun ĉi lastan signifon, se ne per la vorto "reakcio"?

--
Fabio

Renato Corsetti

unread,
Mar 30, 2009, 9:24:50 AM3/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio:

> atomkernaj reakcioj neniusence povas esti nomataj "re-agadoj".
>
Do, bonvolu pensi pri io alia plikalra, ĉar esence ĉi tiu radiko
"reakci-" montriĝas pli kaj pli neuzebla.

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Mar 30, 2009, 11:16:17 AM3/30/09
to la bona lingvo
On 30 Mrz., 14:03, "Pilar Otto" <pilo...@online.no> wrote:
> Andreas:
>
> > En la Tria Oficiala Aldono "reakcio" aperas en la listo de
> > "internaciaj radikoj uzeblaj lau la Regulo 15".
>
> > Oni do povas deiri de tio, ke en Esperanto "reakcio" havas tiujn
> > plurajn signifojn, kiujn ghi havas ankau en almenau tiuj lingvoj, pri
> > kiuj estis donitaj tradukoj. Mi konstatis, ke almenau en la angla,
> > franca, germana, hispana kaj pola la responda vorto por "reakcio"
> > havas plurajn signifojn.
>
> Gxuste en tio kusxas la dangxero de Regulo 15.

Kial do la Akademio ne sendangherigas tiun chi regulon?

> El la mesagxo de Andreas estas deduktebla ia sento de manko de scio pri la
> rusa traduko de "reakcio".

Fakte mi ne scipovas la rusan. Sed la chefa kialo por tio, kial mi ne
klarvorte skribis ion pri la rusa, estas, ke en la Tria Oficiala
Aldono ne estis donata traduko en la rusan.

> se estus farata la volo de Andreas

Ne temas pri mia volo, sed pri mia interpreto de Regulo 15 en kombino
kun chi-rilata siatempa oficiala deklaro de la prilingve autoritata
institucio - kaj chio chi en apliko al "reakcio". Mi konjektas, ke
surbaze de tio chi ankau aliaj esperantistoj povus interpreti la
aferon simile. Mi ne parolas pri tio, chu la rezulto de tia interpreto
plachas al la interpretinto. Ordinare mi klopodas diferencigi inter
persona prefero ("kia estu Esperanto?") kaj tio, kio sekvas el la
normoj ("kia estas Esperanto?"). Se ghustigo de tiurilataj siatempaj
deklaroj de la prilingve autoritata institucio estas necesa, kial do
la nuna Akademio ne agas konsekvence? En tiu chi forumo ja estas
Akademianoj. Kiu, se ne Akademio, ghustigu la aferon? Unu tiucela ago
povus konsisti el tio, klare difini en Esperanto la signifo(j)n de
"reakcio". Dum tio chi ne okazas, oni povas interpreti, kiel mi faris,
resendante al la menciitaj dokumentoj, kaj laue uzi la vorton
"reakcio".

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Mar 30, 2009, 11:24:06 AM3/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Se ghustigo de tiurilataj siatempaj
> deklaroj de la prilingve autoritata institucio estas necesa, kial do
> la nuna Akademio ne agas konsekvence?
Kara Andrea, diru al mi kiuj estas la deklaroj kaj kie mi povas legi ilin.

> Unu tiucela ago
> povus konsisti el tio, klare difini en Esperanto la signifo(j)n de
> "reakcio".
Bedaŭrinde oni ĝis nun ne finverkis la Akademian Vortaron, sed ni ne
perdu ĉiujn esperojn pri tio.

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Mar 30, 2009, 11:56:41 AM3/30/09
to la bona lingvo
On 30 Mrz., 17:24, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Andreas:> Se ghustigo de tiurilataj siatempaj
> > deklaroj de la prilingve autoritata institucio estas necesa, kial do
> > la nuna Akademio ne agas konsekvence?
>
> Kara Andrea, diru al mi kiuj estas la deklaroj kaj kie mi povas legi ilin.

1) En la Tria Oficiala Aldono*) la radiko "Reakci'" aperas en tiu
listo, kies titolo estas "Internaciaj radikoj uzeblaj lau la Regulo
15".

2) En la dirita listo estas donitaj jenaj tradukoj:
angle: "reaction"; france: "réaction"; germane: "Reaktion"; hispane:
"reaccion"; portugale: "reacçao"; itale: "reazione"; pole: "reakcja".

*) Grosjean-Maupin, Émile (1922): Tria Oficiala Aldono al Universala
Vortaro. En: Oficiala Gazeto Esperantista, volumo 8, N-ro 5-6 (82-83).
Paris, Esperantista Centra Oficejo, 153-164.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Mar 30, 2009, 1:49:55 PM3/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> 1) En la Tria Oficiala Aldono*) la radiko "Reakci'" aperas en tiu
> listo, kies titolo estas "Internaciaj radikoj uzeblaj lau la Regulo
> 15".
>
> 2) En la dirita listo estas donitaj jenaj tradukoj:
> angle: "reaction"; france: "r�action"; germane: "Reaktion"; hispane:
> "reaccion"; portugale: "reac�ao"; itale: "reazione"; pole: "reakcja".
>
Dankon! Mi pensis, ke eble ekzista iu alia parola deklaro. Tion povas
solvi nur la Akademia Vortaro.

Renato.

Bertilo Wennergren

unread,
Mar 30, 2009, 2:42:36 PM3/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas Kueck skribis:

>> Gxuste en tio kusxas la dangxero de Regulo 15.
>
> Kial do la Akademio ne sendangherigas tiun chi regulon?

Mi samopinias kun Andreas, ke estus tre bone, se la Akademio
povus fari ian oficialan deklaron, kiu interpretos kaj klarigos
la celon kaj sencon de Regulo 15 farante konkretajn rekomendojn,
kiel oni uzu, kaj kiel oni ne uzu tiun regulon.

Mi tamen iom pesimismas pri la ebloj atingi grandan plimulton
en la Akademio pri tia teksto. Granda plimulto nepre necesus
por tia deklaro. Sed vere tre indas intrepreni ion tian. Tia
deklaro ja povus enhavi eksplicitajn menciojn de antaŭaj
misuzoj fare de la Akademio mem (aŭ la Lingva Komitato).

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro

Renato Corsetti

unread,
Mar 30, 2009, 4:23:12 PM3/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> Mi tamen iom pesimismas pri la ebloj atingi grandan plimulton
> en la Akademio pri tia teksto. Granda plimulto nepre necesus
> por tia deklaro. Sed vere tre indas intrepreni ion tian.
Mi same pesimismas, sed mi volonte povus provi trovi 5 akademianojn,
kiuj samopinias pri tia studo, tiel ke la afero devos esti komencata.
Eventuale post la fino de la nuan epopeo pri landonomoj.

Amike

Renato

Pilar Otto

unread,
Mar 30, 2009, 4:42:30 PM3/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Dankon! Mi pensis, ke eble ekzista iu alia parola deklaro. Tion povas
> solvi nur la Akademia Vortaro.

Ne nur, laux mi. Sed la kontribuo de Akademia Vortaro por solvi tion estus,
ke gxi anstataux tradukojn laux la praktiko de la Universala Vortaro donus
difinojn de cxiuj vortoj. Cxe vortoj enkondukitaj laux Regulo 15 kun
signifoj tiom variaj, ke ilia kunigo sub unu vorto malfacile defendeblus, la
Akademio devus aux konsenti pri atribuo de nur parto de la internacie
trovebla signifaro de la koncerna vorto, aux tute malrekomendi la uzon de la
koncerna vorto.

Bertilo:


> Mi samopinias kun Andreas, ke estus tre bone, se la Akademio
> povus fari ian oficialan deklaron, kiu interpretos kaj klarigos
> la celon kaj sencon de Regulo 15 farante konkretajn rekomendojn,
> kiel oni uzu, kaj kiel oni ne uzu tiun regulon.
>
> Mi tamen iom pesimismas pri la ebloj atingi grandan plimulton
> en la Akademio pri tia teksto. Granda plimulto nepre necesus
> por tia deklaro. Sed vere tre indas intrepreni ion tian. Tia
> deklaro ja povus enhavi eksplicitajn menciojn de antaŭaj
> misuzoj fare de la Akademio mem (aŭ la Lingva Komitato).

Mi samopinias kun Bertilo pri la indeco entrepreni ion tian, sed estas
malpli pesimisma ol li pri gxia realigeblo. Se ni (mi pretas mem partopreni
en tio) emfazos ambaux partojn de Regulo 15, kaj se ni atentigos la
Akademianojn per ekzemploj pri la maloportunaj sekvoj de facilanima
enkondukado de vortoj sub la preteksto "Regulo 15 nin pravigas!", mi havas
esperon, ke la entrepreno povos doni kontentigan rezulton.

Sed dauxrigo de tiu debato prefere okazu ene de la Akademio. Cxar la
cxi-listan diskuton partoprenis du estraranoj de la Akademio, mi supozas, ke
ili iniciatos ian agadon en la sino (cxu bonlingva vorto) de la Akademio
mem.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Mar 30, 2009, 4:53:25 PM3/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

> Sed dauxrigo de tiu debato prefere okazu ene de la Akademio. Cxar la
> cxi-listan diskuton partoprenis du estraranoj de la Akademio, mi supozas, ke
> ili iniciatos ian agadon en la sino (cxu bonlingva vorto) de la Akademio
> mem.
>
En ordo por mi, kiel mi jam diris. Post Pasko mi estos je via dispono
por tio.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Mar 31, 2009, 12:29:12 PM3/31/09
to la bona lingvo
On 30 Mrz., 22:42, "Pilar Otto" <pilo...@online.no> wrote:
> Renato:
>
> > Dankon! Mi pensis, ke eble ekzista iu alia parola deklaro. Tion povas
> > solvi nur la Akademia Vortaro.
>
> Ne nur, laux mi. Sed la kontribuo de Akademia Vortaro por solvi tion estus,
> ke gxi anstataux tradukojn laux la praktiko de la Universala Vortaro donus
> difinojn de cxiuj vortoj.

Nuntempe la Akademia Vortaro redonas maksimume nur tiujn eventualajn
tradukojn kaj difinojn, kiuj ghis nun estis oficiale atribuitaj al
Fundamentaj kaj oficialaj vortoj. Aldonaj difinoj k. s. tial postulas
respektivajn novajn decidojn de la Akademio.

> Cxe vortoj enkondukitaj laux Regulo 15

La esprimo "enkondukitaj" chi tie komprenigas ne-neutralan aliron al
la afero, kvazau en tribunalo la jughisto jam dekomence nomus la
akuziton krimulo, kvankam ankorau ne estas pruvite, ke shi au li
entute faris krimon. La eventuala agado de la Akademio nepre devus
atenti pri interalie la opinio de Zamenhof, lau kiu vortoj uzeblaj lau
Regulo 15 ne nepre estas enkondukataj, sed apartenas al Esperanto jam
de la unua momento de ghia naskigho, do estas eventuale nur ekuzataj
(detaloj estas en Respondo 55, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222).

> Bertilo:
>
> > Mi samopinias kun Andreas, ke estus tre bone, se la Akademio
> > povus fari ian oficialan deklaron, kiu interpretos kaj klarigos
> > la celon kaj sencon de Regulo 15 farante konkretajn rekomendojn,
> > kiel oni uzu, kaj kiel oni ne uzu tiun regulon.

> Mi samopinias kun Bertilo pri la indeco entrepreni ion tian

Ankau mi.

--
Andreas Kueck

Pilar Otto

unread,
Mar 31, 2009, 5:30:30 PM3/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> On 30 Mrz., 22:42, "Pilar Otto" <pilo...@online.no> wrote:
>> Cxe vortoj enkondukitaj laux Regulo 15
>
> La esprimo "enkondukitaj" chi tie komprenigas ne-neutralan aliron al
> la afero, kvazau en tribunalo la jughisto jam dekomence nomus la
> akuziton krimulo, kvankam ankorau ne estas pruvite, ke shi au li
> entute faris krimon. La eventuala agado de la Akademio nepre devus
> atenti pri interalie la opinio de Zamenhof, lau kiu vortoj uzeblaj lau
> Regulo 15 ne nepre estas enkondukataj, sed apartenas al Esperanto jam
> de la unua momento de ghia naskigho, do estas eventuale nur ekuzataj
> (detaloj estas en Respondo 55, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222).

Nu bone: por kontentigi viajn jurecajn postulojn mi anstataux "enkondukitaj"
estu skribinta "oficialigitaj". Sed cetere, la Lingva Respondo, al kiu vi
resendas, kaj kiun mi havas sub la mano (trafe dirite, cxar gxuste per la
manoj mi legas!), enhavas kelkajn vortumojn, pri kiuj vi bonvole atentu, kaj
kiujn mi cxi-sube redonas majuskle:

"... Ni povas _esperi_, ke pli aux malpli frue la pseuxdosufiksaj vortoj
"FREMDAJ" farigxos arhxajismoj kaj cedos sian lokon al vortoj "pure
Esperantaj"; ni povas ecx _konsili_ tion; sed _postuli_ tion ni _ne_ povas,
cxar la diritaj vortoj ne sole havas en nia lingvo (laux la § 15) plenan
rajton de ekzistado, sed ANKORAUX DUM LONGA TEMPO multaj el tiuj
pseuxdosufiksaj vortoj estos pli oportunaj, pli naturaj kaj pli
kompreneblaj, ol la ilin anstatauxontaj vortoj "pure Esperantaj". NE VENIS
ANKORAUX LA TEMPO, KE NI ESTU TRO PEDANTAJ. Estas vero, ke sekve de nia
toleremeco ni por kelkaj vortoj havos DUM KELKA TEMPO formojn _duoblajn_
(ekzemple: "evolucio" kaj "evoluo"); sed sxajnas al mi, ke estas multe pli
bone havi EN LA UNUA TEMPO ian "embarason de ricxeco", ol malutili al si per
ia ne suficxe matura dekreto, eljxetante el la lingvo vortojn, kies
eljxetindeco ne estas ANKORAUX por ni tute certa."

La plimulto de miaj majuskligoj rilatas al la tempo. Post la redakto de cxi
tiu Lingva Respondo pasis preskaux 100 jaroj, kaj dum tiu tempo jam abunde
pruvigxis la kapablo de Esperanto adopti la fruktojn de la bonlingva kreemo
de gxiaj uzantoj. En "La bona lingvo" Claude Piron karakterizis kelkajn
grekajxojn uzatajn en Esperanto kiel "skafaldon", kiu eble necesis por
restigi la "domon" staranta en la unua tempo, sed kiuj nun ne necesas, cxar
la "domo" jam estas fortike konstruita.

La majuskligo, kiu ne rilatas al la tempo, trafis la vorton "fremdaj".
Zamenhof do distingis en cxi tiu respondo inter vortoj "fremdaj" (kvankam
hejmaj en Esperanto) kaj vortoj "pure Esperantaj". Oni do rajtas supozi, ke
li formulis Regulon 15, por ke ekzistu maniero elturnigxi, se aliaj manieroj
fiaskas. Similajn elturneblojn li starigis ankaux per la prepozicio "je" kaj
per la sufikso "-um-".

Otto

Andreas Kueck

unread,
Apr 1, 2009, 9:53:12 AM4/1/09
to la bona lingvo
On 31 Mrz., 23:30, "Pilar Otto" <pilo...@online.no> wrote:
> Andreas:
>
> > On 30 Mrz., 22:42, "Pilar Otto" <pilo...@online.no> wrote:
> >> Cxe vortoj enkondukitaj laux Regulo 15
>
> > La esprimo "enkondukitaj" chi tie komprenigas ne-neutralan aliron al
> > la afero, kvazau en tribunalo la jughisto jam dekomence nomus la
> > akuziton krimulo, kvankam ankorau ne estas pruvite, ke shi au li
> > entute faris krimon. La eventuala agado de la Akademio nepre devus
> > atenti pri interalie la opinio de Zamenhof, lau kiu vortoj uzeblaj lau
> > Regulo 15 ne nepre estas enkondukataj, sed apartenas al Esperanto jam
> > de la unua momento de ghia naskigho, do estas eventuale nur ekuzataj
> > (detaloj estas en Respondo 55, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222).
>
> Nu bone: por kontentigi viajn jurecajn postulojn mi anstataux "enkondukitaj"
> estu skribinta "oficialigitaj".

Estus pli utile, se la Akademio agus lau viaj ideoj ne nur che la
vortoj oficialigitaj lau Regulo 15, sed ankau pri chiuj aliaj vortoj
uzeblaj kaj/au uzataj kaj/au ekuzataj lau Regulo 15.

> Sed cetere, la Lingva Respondo, al kiu vi
> resendas, kaj kiun mi havas sub la mano (trafe dirite, cxar gxuste per la
> manoj mi legas!), enhavas kelkajn vortumojn, pri kiuj vi bonvole atentu, kaj
> kiujn mi cxi-sube redonas majuskle:
>
> "... Ni povas _esperi_, ke pli aux malpli frue la pseuxdosufiksaj vortoj
> "FREMDAJ" farigxos arhxajismoj kaj cedos sian lokon al vortoj "pure
> Esperantaj"; ni povas ecx _konsili_ tion; sed _postuli_ tion ni _ne_ povas,
> cxar la diritaj vortoj ne sole havas en nia lingvo (laux la § 15) plenan
> rajton de ekzistado, sed ANKORAUX DUM LONGA TEMPO multaj el tiuj
> pseuxdosufiksaj vortoj estos pli oportunaj, pli naturaj kaj pli
> kompreneblaj, ol la ilin anstatauxontaj vortoj "pure Esperantaj". NE VENIS
> ANKORAUX LA TEMPO, KE NI ESTU TRO PEDANTAJ. Estas vero, ke sekve de nia
> toleremeco ni por kelkaj vortoj havos DUM KELKA TEMPO formojn _duoblajn_
> (ekzemple: "evolucio" kaj "evoluo"); sed sxajnas al mi, ke estas multe pli
> bone havi EN LA UNUA TEMPO ian "embarason de ricxeco", ol malutili al si per
> ia ne suficxe matura dekreto, eljxetante el la lingvo vortojn, kies
> eljxetindeco ne estas ANKORAUX por ni tute certa."
>
> La plimulto de miaj majuskligoj rilatas al la tempo. Post la redakto de cxi
> tiu Lingva Respondo pasis preskaux 100 jaroj, kaj dum tiu tempo jam abunde
> pruvigxis la kapablo de Esperanto adopti la fruktojn de la bonlingva kreemo
> de gxiaj uzantoj.

Jes. Sed pri iuj estighantaj tute novaj aferoj chiam denove trafas la
situacio "EN LA UNUA TEMPO" - almenau dum bonlingvistoj ankorau ne
estas trovintaj taugajn esprimojn.

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Apr 1, 2009, 10:20:29 AM4/1/09
to la bona lingvo
On 30 Mrz., 20:42, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:
> Tia
> deklaro ja povus enhavi eksplicitajn menciojn de antaŭaj
> misuzoj fare de la Akademio mem (aŭ la Lingva Komitato).

Lau mi eventualaj antauaj misuzoj gravas malpli ol tio, ke la Akademio
(au Lingva Komitato) ne klarigis, kiel ghi entute konkludis, ke vorto
estas uzebla lau Regulo 15: Kiu aro de lingvoj estis konsiderita
rilate al tio, chu la plimulto de ili prenis la koncernan vorton? Kial
ghuste tiu aro de lingvoj? Ktp.

--
Andreas Kueck

ro-esp

unread,
Apr 1, 2009, 6:16:33 PM4/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
andreas sendis

> 1) En la Tria Oficiala Aldono*) la radiko "Reakci'" aperas en tiu
> listo, kies titolo estas "Internaciaj radikoj uzeblaj lau la Regulo
15".

> 2) En la dirita listo estas donitaj jenaj tradukoj:

> angle: "reaction"; france: "réaction"; germane: "Reaktion"; hispane:
> "reaccion"; portugale: "reacçao"; itale: "reazione"; pole: "reakcja".

jes, povasd bone esti ke tiel oni traduku la vorton AL tiuj lingvoj.
Tamen, se oni tradukas en la mala direkto, foje oni venas al *reago*


Aldone, law mi la termino *reaktiemotor* estas versxajne belga vorto por la
nederlandnederlanda *straalmotor* (esp-e *ajutmotoro*? )

Ja ankaw fusilo/rakedo kaj propelor (helico ?)aviadilmotoroj funkcias
per hxemia reakcio


gxis, Ronaldo

--
http://www.esperanto.net

Leo De Cooman

unread,
Apr 2, 2009, 6:02:06 AM4/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

> jes, povasd bone esti ke tiel oni traduku la vorton AL tiuj lingvoj.
Tamen, se oni tradukas en la mala direkto, foje oni venas al *reago*

Jen bona rimarko!

> Aldone, law mi la termino *reaktiemotor* estas versxajne belga vorto por
> la
nederlandnederlanda *straalmotor* (esp-e *ajutmotoro*? )

Vi versajne pravas. Ciukaze "straal-pijp", grava elemento en "straal-motor"
estas la vorto, kiun ni uzas por indiki la tubon, en kiu la potenciala
energio (alirdirite "la premo") de likvajo au gaso estas transformata en
kinetan energion (alidirite "rapidon"). En la vortaro EO-NL-EO De Smedt
mencias "straalbuis" kaj tradukas per "reakcitubo". En la franca oni diras
"tuyère" kaj en la angla "nozzle" (sprucilo, ajuto). Krom "reakcitubo" mi ne
trovis kontentigan Esperantan vorton.
Car en tia tubo la fluidajo generale estas akcelata, mi kuragus proponi
"akceltubo". Kion vi pensas?

> Ja ankaw fusilo/rakedo kaj propelor (helico ?)aviadilmotoroj funkcias
per hxemia reakcio

Jes, sed imageblas fari la samon sen iu hemia "reakcio" ekzemple uzante
sunvarmon, ekzemple en Stirlingmotoro, kelkfoje uzata por antauenigi sipeton
(pere de helico).
(Mi skribas "imageblas", gis nun farite nur en specialaj kazoj). Kompreneble
oni povos diri, ke en la suno okazas grandega "reakcio"...

Amike salutas
Leo

Andreas Kueck

unread,
Apr 4, 2009, 1:47:07 PM4/4/09
to la bona lingvo
On 30 Mrz., 20:42, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:
> Andreas Kueck skribis:
>
> >> Gxuste en tio kusxas la dangxero de Regulo 15.
>
> > Kial do la Akademio ne sendangherigas tiun chi regulon?
>
> Mi samopinias kun Andreas, ke estus tre bone, se la Akademio
> povus fari ian oficialan deklaron, kiu interpretos kaj klarigos
> la celon kaj sencon de Regulo 15 farante konkretajn rekomendojn,
> kiel oni uzu, kaj kiel oni ne uzu tiun regulon.

Jen kiel en Interlingvao oni prijughas taugecon de vorto kiel
"internacia vorto":

< http://en.wikipedia.org/wiki/Interlingua_and_eligibility_of_international_words#Other_sources
>

Resume en Interlingvao oni konsideras kontrollingvojn unuarangajn (la
anglan, francan, italan, hispanan kaj portugalan [chi du lastaj estas
rigardataj kiel unu lingvo]) kaj duarangajn (la germanan kaj rusan).
Por Interlingvao taugas lau la "regulo de tri" vorto, se ghi aperas en
almenau tri el la kvar unuarangaj kontrollingvoj, che kio unu au ambau
el la duarangaj kontrollingvoj povas funkcii kiel anstatauanto(j).

Estas interese, ke sen tio, ke mi antaue konis tiun chi
prijughmanieron, en la de mi proponita "reguleto" ludas rolon ankau
ghuste tri lingvoj, tamen ne el difinita aro de (kontrol)lingvoj:
< http://www.ipernity.com/blog/55667/120693 >.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Apr 10, 2009, 1:39:14 PM4/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

> Mi volonte nomus min "reaganto" aux "reagulo", sed se estus farata la volo
> de Andreas, mi riskus laux Regulo 15 esti nomata ankaux "reakciulo", kion
> Dio malpermesu!
>
Certe Dio malpermesos tion, ĉar ĝi (kelkaj malreakciuloj eĉ proponas, ke
temu pri "ŝi") amas la bonlingvulojn.

Dankon pro viaj klarigoj, sed restas la granda demando:

jet-o --> ???


Ĉu "reag.aviad-il-o"? Ĉu utiligi la radikon "ĵet-i"?

Se oni kredas je PIV pri la signifo de ĵet-, efektive "ĵet-aviadilo"
estus akceptebla?

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Apr 10, 2009, 2:49:07 PM4/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Estas interese, ke sen tio, ke mi antaue konis tiun chi
> prijughmanieron, en la de mi proponita "reguleto" ludas rolon ankau
> ghuste tri lingvoj, tamen ne el difinita aro de (kontrol)lingvoj:
>
Mi jam diris, ke laŭ mi via regulo estas la unua montro de konscio fare
de esperantistoj ke ekzistas la mondo.

Amike

renato

Andreas Kueck

unread,
Apr 11, 2009, 4:35:12 AM4/11/09
to la bona lingvo
... se oni pretervidas ekzemple tion:

En oficiala informo pri landnomoj
(< http://h.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/koreo_egipto_eksaj.html
>)
la Akademio konsideris rilate al internacieco "ne nur la Latinidajn,
Ghermanidajn kaj Slavajn lingvojn kune kun la ceteraj Europaj, sed
ankau la Sanskritidajn kaj la Iranidajn, ankau la Afrikajn kaj Aziajn,
kiel ekz-e la Indonezia."

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Apr 11, 2009, 5:11:44 AM4/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
la Akademio konsideris rilate al internacieco "ne nur la Latinidajn,
Ghermanidajn kaj Slavajn lingvojn kune kun la ceteraj Europaj, sed 
ankau la Sanskritidajn kaj la Iranidajn, ankau la Afrikajn kaj Aziajn,
kiel ekz-e la Indonezia."
  

Ne lasu vin trompi de tio, kio estis tiam skribita. La celo de la tiamaj agantoj de la Akademio estis nur trovi formon similan al la franca. Mi prenas la tutan respondecon de mia aserto, char mi iom korespondis kun kelkaj el li, kaj kredas kompreni iliajn motivojn, kiuj estas noblaj (Espernato ne estos ridinda ĉe la neesperantistoj nur se ĝi similas la francan aŭ la anglan) sed ne tutmondigaj.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Apr 11, 2009, 12:01:15 PM4/11/09
to la bona lingvo
On 11 Apr., 11:11, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Andreas:
>
> > /la Akademio konsideris rilate al internacieco "ne nur la Latinidajn,
> > Ghermanidajn kaj Slavajn lingvojn kune kun la ceteraj Europaj, sed
> > ankau la Sanskritidajn kaj la Iranidajn, ankau la Afrikajn kaj Aziajn,
> > kiel ekz-e la Indonezia."/
>
> Ne lasu vin trompi de tio, kio estis tiam skribita. La celo de la tiamaj
> agantoj de la Akademio estis nur trovi formon similan al la franca.

Nu, por ghustigi ne-trafan aserton (lau kiu mia reguleto estas la unua
montro de konscio fare de esperantistoj, ke ekzistas la mondo) mi unue
nur atentigis pri konstatebla fakto sen spekulativado pri ebla motivo.
(La spekulativadon mi lasas al politikistoj.)

--
Andreas Kueck
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages