----- Oorspronkelijk bericht -----Van: Хомяков ИгорьAan: Johan DerksVerzonden: vrijdag 30 april 2010 6:12Onderwerp: Respondo de redaktoro de"Fenestro"Saluton, Johan Derks! Mi kun granda intereso legis vian grandan leteron. Mi tre ĝojas, ke estas tiaj aktivaj esperantistoj, kiuj interesiĝas pri gramatiko kaj uzado de Esperanto. Vi estas ne unua homo, kiu agitas min uzi sufikson -uj. Unu el legantoj de mia revuo sendis al mi grandan kaj interesan artikolon, en kiu aŭtoro proponis uzi sufikson -uj por nomoj de landoj. Mi eĉ volis publikigi tiun artikolon, sed poste alidecidis.
Estimata Johan Derks! Esperanto estas viva lingvo. Ekzemple antaŭe oni skribis “teĥniko”, “ĥemio”, “Ruslando”, sed nun oni skribas “tekniko”, “kemio”, “Rusio”. Plej grave estas, por ke oni komprenu unu la alian. En vortaroj estas teĥniko kaj tekniko, ĥemio kaj kemio, Rusujo kaj Rusio. Tial mi ne vidas problemon.
Ekzemple mi opinias, ke pli granda problemo estas uzado de “la”. Zamenhof skribis, ke esperantistoj, kiuj ne komprenas kie uzi artikolon “la”, povas tute ne uzi ĝin. Nun tian opinion oni konsideras kiel la eraran. Mi tre bone scias tiun temon kaj konsideras, ke estus pli bone, se en Esperanto ne estus la artikolo. Sed mi kiel aliaj esperantistoj uzas artikolon “la”.
Vi skribis: Fine, mi havas lastan demandeton. Kia estas la populareco de la vorto 'suj' en la rusa, se - laux vi - gxi estas malbelsona ? Kial entute gxi do ekzistas en la rusa ?
Rusa vorto “suj” (esperante “ŝovu”) havas kelkajn signifojn. Unu el ili estas seksa signifo.
Johan! Mi pensas, ke mi ĉagrenis vin per mia respondo. Sed mi ripetas, ke mi tre ĝojas, ke estas tiaj esperantistoj, kiuj tiel interesiĝas pri gramatiko kaj uzado de Esperanto.
Lasta demando. Mi estas redaktoro de literatura ĉiumonata revuo “Fenestro”, kiun mi disvastigas per Interreto senpage dum tri jaroj. Ĝi estas tre interesa revuo, ĉiu verko en ĝi havas sian ilustraĵon. Mi jam publikigis verkojn de aŭtoroj el 13 landoj. Kajerojn de la revuo vi povas vidi en retejo de la revuo http://sites.google.com/site/revuofe Ĉu vi volas esti mia abonanto? Mi en ĉiu monato sendos al vi kajeron de la revuo.
Estime al vi
Igorj.