Re: konsilo de la tago: damni - malbeni

4 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Jul 19, 2013, 2:34:50 PM7/19/13
to esperanto-esta...@yahoogroups.com, la-bona...@googlegroups.com
Strange, ke tiu vorto renove aperas, kvanam ni havis sufiche ardan diskuton pri tio antau duona jaro, kiu neniel rezultis unuanime al malrekomendo de damni. Kontraue al mi la argumento de Marcos estis tute klara kaj konvinka:
"Kondamni" estas "deklari iun/ion puninda/riprochinda/malprava" (germane "verurteilen", angle "condemn" au "convict"), "damni" estas "deklari iun puninda per la suferoj de la infero" (germane "verdammen", angle "damn") kaj "malbeni" estas "alvoki la dian malfavoron sur iun" (germane "verfluchen", angle "curse"). Temas pri tri sufiche malsamaj signifoj, tiel ke mi ne opinias ke oni povas anstatauigi "damni" per "kondamni" au "malbeni".

Chiuokaze, "damn/" ankau estas jam tre enradikighinta kiel bazvorto por slangaj koler-esprimoj en parola Esperanto (almenau inter nuntempaj junuloj), ekzemple "damnite!" kaj "damnajho!".


2013/7/19 Ronald Schindler <RonaldS...@web.de>
 

damn-i → mal-ben-i

__._,_.___
Reply via web post Reply to sender Reply to group Start a New Topic Messages in this topic (1)
Recent Activity:
La signo "-->" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataue uzu unu el la esprimoj dekstre de "-->".
La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo.
[fun] signifas, ke la radiko estas Fundamenta, [zam] signifas, ke la radiko estas iam uzita de Zamenhof, [3oa] au similaj signifas, ke temas pri vorto oficialigita en la 3-a Oficiala Aldono.
La linio prezentita chi tie venas el la listo http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj .

*  *  *
CHI TIU LISTO NE AKCEPTAS RESPONDOJN! Se vi volas diskuti pri la ricevita linio, bonvolu alighi al la listo <la-bona...@googlegroups.com> kaj diskuti tie, au bonvolu skribi al <la.bona...@gmail.com>.
.

__,_._,___

Renato Corsetti

unread,
Aug 2, 2013, 2:33:47 AM8/2/13
to la-bona...@googlegroups.com

Johan:

 

|   "damni" estas "deklari iun puninda per la suferoj de la infero" (germane "verdammen", angle "damn") kaj "malbeni" estas "alvoki la dian malfavoron sur iun" (germane "verfluchen", angle "curse"). Temas pri tri sufiche malsamaj signifoj, tiel ke mi ne opinias ke oni povas anstatauigi "damni" per "kondamni" au "malbeni".

 

Temas evidente pri tre subtila distingo. Se la aliaj subtenas tion mi povus shanghi la linion al

damn-i = mal-ben-i

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Aug 3, 2013, 4:43:15 PM8/3/13
to la-bona...@googlegroups.com

Renato skribis:

> Se la aliaj subtenas tion mi povus shanghi la linion al
>
> damn-i = mal-ben-i

Mi subtenas chi tiun shanghon.

Amike,
Markos

Pjer

unread,
Aug 8, 2013, 12:42:52 AM8/8/13
to la-bona...@googlegroups.com
Ankaù mi subtenas tiun  ŝanĝon.
Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Aug 8, 2013, 3:24:23 AM8/8/13
to la-bona...@googlegroups.com

Pjer:

 

|   Ankaù mi subtenas tiun  ŝanĝon.

 

Mi efektivigis ĝin.

 

Amike

 

Renato

 

--------------

renato corsetti

renato....@esperanto.org

 

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages