Amata cxevaleto:
Tiu esprimo en la nuna Esperanto estas slangajxo, kiu signifas "preferata
temo", "obsedo", "regurdajxo", "amata sxatokupo". La esprimo originas el
frazo de Zamenhof: "La facileco de Volapuk estas la plej amata cxevaleto,
sur kiu ili elveturas al cxiu okazo.". Tamen, por Zamenhof "(plej) amata"
versxajne ne estis parto de la esprimo. La ideon de preferata temo li volis
esprimi nur per "cxevaleto". Rusa vorto kun la signifo "cxevaleto" estas
uzata gxust en tiu senco, same kiel germana vorto, kies lauxlitera traduko
estas "bastoncxevalo", kajkies konkreta signifo estas "ligna lud-cxevalo,
konsistanta el cxevala kapo sur stango". En pluraj lingvoj la vorto por tiu
ludilo alprenis la figuran sencon "preferata temo", i.a. la angla vorto,
kiun ni konas sub la formo "hobio" = "sxatokupo". En Esperanton oni volis
enkonduki la vorton "maroto" por nomi la ludilon. Tiu vorto devenas de la
franca "marotte", kiu havas la saman figuran sencon kiel "amata cxevaleto".
Tamen en konkreta senco "marotte" ne signifas cxevalon, sed marioneton kun
nur
kapo fiksita sur bastoneto, kun iu mantelo aux sxtofa similajxo konusforma.
Oni povas
movi la marioneton supren kaj malsupren laux la bastoneto.
Otto
Ĝi jam estas en http://www.bonalingvo.it/index.php/Ssv_plio_10 . Noto paud "amata ĉevaleto" resendas tien.Jen mia provo.