"bibliofila" kaj "pietato"

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Nov 26, 2008, 3:10:39 PM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
En sia ĵusa Gazetara Komuniko, Osmo Buller uzis la vorton "bibliofila". Tiu vorto mem ne estus problemo, se la laŭ-kristanisme sankta libro havus virajn idojn, kaj oni uzus la vorton en la senco de "rilata al tiuj idoj" (bibli·o-fil·a). Sed ĉar libro tute ne povas havi idojn, kaj ĉar la vorto estis uzata en tute alia senco, temas pri monstra grekaĵo.

Laŭ ĝia greka etimologio, la vorto simple signifas "libroŝatanta" aŭ "librema". Sed PIV enhavas la vorton "bibliofilo" kun la speciala signifo "amatoro de luksaj aŭ raraj libroj" (kaj ankaŭ mencias "bibliofilio" por la arto aŭ emo de la 'bibliofiloj'). Do ni povus havi la jenajn tri liniojn:

bibliofil-a --> libr-o-ŝat-ant-a, libr-em-a
bibliofili-o --> libr-o-kolekt-ad-o,
bibliofil-o --> libr-o-kolekt-ant-o, libr-o-ŝat-ant-o

Jen la frazo el la Gazetara Komuniko, en kiu aperis tiu vorto: "Pro pietato la plej bibliofilaj membroj domaĝis detranĉi paĝon el sia Jarlibro." Mi tiuokaze uzus "libroŝatanta".

La sama frazo tamen ankaŭ enhavas alian novradikon: "pietato". Ĝin PIV difinas kiel "respektoplena, sindona amo". Ĉu Esperanto havu apartan vorton por ĉiu maniero kompreni respekton, admiron aŭ amon el ĉiu kulturo de la mondo???

PIV prenis la vorton el la franca "piété", la germana "Pietät" kaj la angla "piety". Laŭ nacilingvaj difinvortaroj (germana kaj angla), la signifokerno tamen ne estas "amo", sed "respekto kune kun (aŭ pro) admiro". Ke tiel ankaŭ estas en Esperanto pruvas la kvin uzoj de la vorto en la Tekstaro de Esperanto. Mi do prezentus ĝin jene en nia listo:

pietat-o --> (admir-a) respekt-o

En la kazo de la frazo de Buller kompreneble sufiĉus simple "respekto".

Amike,

Marcos




Pilar Otto

unread,
Nov 26, 2008, 3:46:00 PM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi grandparte samopinias kun Marcos, sed eble konvenus konsidereti ankaux la
etimologion de "pietato", nome "pieco". Cxu "pieca respekto"? Mi ja
konscias, ke ne temas pri pieco en severe (aux severA!) religia senco - dum
la 18a jc. en norda Euxropo regis severa religia skolo nomata "pietismo" -
tamen en "pietato" estas nuanco de ne-pekado.

Otto

Marcos:

Antonio De Salvo

unread,
Nov 26, 2008, 4:00:36 PM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos Cramer:


>Jen la frazo el la Gazetara Komuniko, en kiu aperis tiu vorto: "Pro pietato la plej bibliofilaj membroj >domaĝis detranĉi paĝon el sia Jarlibro."

>Mi tiuokaze uzus "libroŝatanta".

>bibliofil-a --> libr-o-ŝat-ant-a, libr-em-a
>bibliofili-o --> libr-o-kolekt-ad-o,
>bibliofil-o --> libr-o-kolekt-ant-o, libr-o-ŝat-ant-o

>pietat-o --> (admir-a) respekt-o


>En la kazo de la frazo de Buller kompreneble sufiĉus simple "respekto".

Persone, mi cxiam diris “libroamanto”; kaj cxi tiu esprimo trovigxas plurloke en la reto.

Temas pri vera amo (kiu kelkfoje ecx farigxas manio), ne simple pri sxato.

Rilate la duan terminon, mi diras “amemo”, “respektemo”

Ie mi trovis la esprimon: “librojn oni respektas uzante ilin”

Gxis

Antonio





Renato Corsetti

unread,
Nov 26, 2008, 4:20:50 PM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
bibliofil-a --> libr-o-ŝat-ant-a, libr-em-a
bibliofili-o --> libr-o-kolekt-ad-o,
bibliofil-o --> libr-o-kolekt-ant-o, libr-o-ŝat-ant-o
registritaj.
pietat-o --> (admir-a) respekt-o
nun la linio estas:

pietat-o --> respekt-o, pi-ec-o

Mi forprenis la adjektivon "admira", ĉar en la itala oni pli pensas pri "kompata". Do la sola senco, kiu ŝajnas akceptebla por ĉiuj estas "respekto". Mi aldonis "pieco" sekve da la mesaĝo de Harri.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Nov 26, 2008, 4:58:50 PM11/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pilar Otto

>Mi grandparte samopinias kun Marcos, sed eble konvenus konsidereti ankaux
>la etimologion de "pietato", nome "pieco". Cxu "pieca respekto"? Mi ja
>konscias, ke ne temas pri pieco en severe (aux severA!) religia senco - dum

>la 18a jc. en norda Euxropo regis severa religia skolo nomata "pietismo" -
>tamen en "pietato" estas nuanco de ne-pekado.

Mi samopinias pri "pieco" kaj "pieca respekto".
Mi ne kuragxis tion proponi kiel unua, por ne aspekti tro latinema aux
religiema; sed, en la latina, "pietas" signifis gxuste "pieco" aux "pia/
religieca respekto": en la poezia verko "Eneado" de Vergilio, la vortoj
"pietas" kaj "pius" trovigxas 60 fojojn, kaj en senco ne nur religia, sed
ankaux civila kaj socia, ekde 1,10:

viro, pri lia pieco tiel lauxdinda,
(traduko de Vallienne).


Gxis
Antonio

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages