Eble mi samopinias, sed en mia lingvo "squash" havas tri signifojn. Unu
estas la pridiskutata sporto. Alia estas "komuna vorto por diversaj
kukurbosimilaj legomoj", eble precipe tiu, kiu en la hispana nomigxas
"calabacín", kaj kiu laux hispana vortaro estas "malgranda cilindra kukurbo
kun verda sxelo kaj blanka karno". La tria signifo estas "trinkajxo el
frukto-suko". La etimo de cxiuj tri signifoj sxajne estas la angla verbo
"squash" = premi.
Otto
skvaŝ·o → mur·tenis·o
refren·o ~ re·kant·aĵ·o
Laŭ mi ni eble uzu la signon "→" ("-->" por ne-unikodaj legantoj) anstataŭ "~" en ĉi tiu linio. Kion pensas la aliaj?