denove pri "hinduismo" kaj "hindia lingvo"

2 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Feb 16, 2008, 6:53:25 AM2/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Post la lastaj diskutoj pri "hinduismo" kaj "hindia lingvo", Renato shanghis la linion pri "hinduismo" al

hindu-ism-o = hind-ism-o, hind-a religi-o

kaj aldonis la linion

hindi-a (lingv-o) = hind-a (lingv-o)

Mi donis argumentojn por la uzo de la radikoj HINDU/ kaj HINDI/, kaj Anna subtenis mian pozicion. Renato ne plu respondis al niaj argumentoj.

Mi do proponas tutan forigon de tiuj du linioj; se ankorau ne estas konsento pri tio, oni devas mencii kontrauargumentojn kontrau la argumentoj de Anna kaj mi.

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 16, 2008, 9:32:30 AM2/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Mi do proponas tutan forigon de tiuj du linioj; se ankorau ne estas
>konsento pri tio, oni devas mencii kontrauargumentojn kontrau la
>argumentoj de Anna kaj mi.

Kara Marcos, mi s'ang'is la sagon --> al la = por klopodo kompromisi
inter la racio kaj la uzo.

Miajn argumentojn mi jam donis, sed evidente la divido estas pli
profunda rilate al graveco doninda al la uzo kaj al iu teoria racio.

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Marcos Cramer

unread,
Feb 16, 2008, 10:32:35 AM2/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Marcos, mi s'ang'is la sagon --> al la = por klopodo kompromisi
inter la racio kaj la uzo.

Miajn argumentojn mi jam donis, sed evidente la divido estas pli
profunda rilate al graveco doninda al la uzo kaj al iu teoria racio.

La problemo estas ke kaj lau komuna uzo kaj lau teoria racio oni uzu la radikojn HINDU/ kaj HINDI/. Do mi ne povas vidi kiel via solvo povas esti kompromiso "inter la racio kaj la uzo".

Uzo de HIND/ anstatau HINDU/ kaj HINDI/ ne nur estas fakte malghusta, nekutima kaj kauzanta konfuzon kaj miskomprenon, ghi ankau povus esti konsiderata ofenda de la koncernuloj. Precipe vi, Renato, kiu chiam emfazas ke oni ne pensu europ-maniere, devus konscii pri tio.

La anstatauigo de "-->" per "=" lau mi ne povas esti la fina solvo, precipe ne en la kazo de "hinduismo". Mi esperas ke aliaj listanoj ankorau diros siajn opiniojn pri la afero.

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 16, 2008, 11:16:51 AM2/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Uzo de HIND/ anstatau HINDU/ kaj HINDI/ ne nur estas fakte
>malghusta, nekutima kaj kauzanta konfuzon kaj miskomprenon, ghi
>ankau povus esti konsiderata ofenda de la koncernuloj. Precipe vi,
>Renato, kiu chiam emfazas ke oni ne pensu europ-maniere, devus konscii pri tio.

Bone. Mi lanc'os la diskuton en la listo <bara...@yahoogroups.com>
kaj ni vidu la reagojn.

Marcos Cramer

unread,
Feb 19, 2008, 8:04:39 PM2/19/08
to la-bona...@googlegroups.com
>Uzo de HIND/ anstatau HINDU/ kaj HINDI/ ne nur estas fakte
>malghusta, nekutima kaj kauzanta konfuzon kaj miskomprenon, ghi
>ankau povus esti konsiderata ofenda de la koncernuloj. Precipe vi,
>Renato, kiu chiam emfazas ke oni ne pensu europ-maniere, devus konscii pri tio.

Bone. Mi lanc'os la diskuton en la listo <bara...@yahoogroups.com>
kaj ni vidu la reagojn.

Tie la sola reago venis de a A Giridhar Rao, kiu same kiel mi kontrauas uzon de la radiko "hind-" por la hindua religio au la hindia lingvo.

Por klarigi sian vidpunkton, A Giridhar Rao plusendis afishon tiuteman de Probal Dashgupta de la diskutlisto 'revuloj', kiu mencias similajn kialojn kiel mi kaj Anna por ne miksi la hinduan religion, la hindian lingvon kaj la baratan shtatanecon en unu malklaran koncepton "hindo".

Mi esperas, ke nun jam ighis sufiche klare, ke nia listo ne entenu tiun liniojn pri "hinduismo" kaj "hindia lingvo", kiujn ghi nun entenas.

Se Renato daure ne volas forigi tiujn liniojn, mi esperas ke li prezentos al ni kontrauargumentojn al la argumentado de Anna, mi kaj Probal Dashgupta.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 20, 2008, 4:30:41 AM2/20/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Tie la sola reago venis de a A Giridhar Rao, kiu same kiel mi
>kontrauas uzon de la radiko "hind-" por la hindua religio au la hindia lingvo.

>. . .


>Se Renato daure ne volas forigi tiujn liniojn, mi esperas ke li
>prezentos al ni kontrauargumentojn al la argumentado de Anna, mi kaj
>Probal Dashgupta.

Mi jam diris mian kialon: en la menso de miliardoj da homoj tiuj
konceptoj estas miksitaj, malgrau' tio ke pro la maniero, lau' kiu la
vortoj envenis en la eu'ropan vortaron oni uzas iom malsimilajn radikojn.

Mi eventuale post iom da tempo forigos tiujn vortojn, sed ne pro tio,
ke mi konsideras la aferon bona. Temas simple pri perforto kontrau' racio.

Pilar Otto

unread,
Feb 20, 2008, 7:37:11 AM2/20/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
> Marcos:

>> Se Renato daure ne volas forigi tiujn liniojn, mi esperas ke li
>> prezentos al ni kontrauargumentojn al la argumentado de Anna, mi kaj
>> Probal Dashgupta.
>
> Mi jam diris mian kialon: en la menso de miliardoj da homoj tiuj
> konceptoj estas miksitaj, malgrau' tio ke pro la maniero, lau' kiu la
> vortoj envenis en la eu'ropan vortaron oni uzas iom malsimilajn
> radikojn.

Nu, la fakto, ke la konceptoj estas miksitaj pro nesuficxa precizeco de
kelkaj etnaj lingvoj, ne devus deteni nin de elmontro de la klara
distingeblo, kiun prezentas Esperanto. Lernu Esperanton, kaj vi samtempe
lernos distingi inter religio, lingvo kaj teritorio! Ecx en kelkajn etnajn
lingvojn oni enkondukas koncept-malmiksigajn distingojn: en la norvega
"hinduisme" estas religio, kaj "hindu" nun signifas anon de tiu religio
(antauxe gxi eventuale signifis Hindujanon); "hindi" estas nomo de lingvo;
"India" estas nomo de sxtato (Barato). Cxe la adjektivo "indisk" ankoraux
povas regi konfuzo, cxar gxi povas signifi "barata", sed ankaux montri al la
hinda subkontinento kaj gxia cxirkauxajxo: "det indiske subkontinentet",
"Det indiske hav" (la Hinda Oceano), kiun oni nun tamen preferas nomi
"Indiahavet".

Similaj miksitaj konceptoj vaste regas cxe "naivuloj" (realaj
lingvouzantoj?) pri "juda": oni erare nomas la religion judaismo "judismo"
aux "judeco", oni nomas Israelon "juda sxtato", kaj mi ecx ne mirus, se iu
parolus pri "la juda lingvo", ne konsciante, cxu temas pri la (nov)hebrea,
la jida, la sefarda aux alia variajxo.

Se ni fanfaronas pri la precizeco kaj travidebleco de Esperanto, ni
ekspluatu tiujn ecojn, kaj ni ne adoptu la koncept-miksigajn malprecizajxojn
de aliaj lingvoj! La distingoj, pri kiuj insistas Marcos kaj aliaj, ver-vere
ne estas malfacile lerneblaj!

Absolvon mi petas, cxar mi firme intencis ne interveni en la diskuton, kaj
se mi tamen intervenos, mi tion faru ne polemike! La karno estas kaduka, mi
sxajne malplenumis kaj la intencon kaj la "vic-intencon"!

Otto

Renato Corsetti

unread,
Feb 20, 2008, 9:00:09 AM2/20/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>Absolvon mi petas

Vi estas absolvita, sed por tio vi devos vere montri kiel Esperanto
helpas dividi la koncepton norveg- de la koncepto norveg-a lingvo
(norvega religio miascie ne ekzistas).

Pilar Otto

unread,
Feb 21, 2008, 2:47:39 AM2/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Otto:
>
>> Absolvon mi petas
>
> Vi estas absolvita, sed por tio vi devos vere montri kiel Esperanto
> helpas dividi la koncepton norveg- de la koncepto norveg-a lingvo
> (norvega religio miascie ne ekzistas).

Pentofaro: Ne cxiuj Norvegujanoj estas norvegoj: multaj Norvegujaj civitanoj
estas sameoj, sed la plimulto estas norvegoj (krom kelkaj, kiuj estas nur
norvoj), denaske parolantaj iun variajxon de la norvega lingvo, cxu "bokmål"
(libro-lingvajxon) evoluintan el la dana skriba lingvo, cxu "nynorsk"
(nov-norvegan) kreitan surbaze de norvegaj kamparaj dialektoj, cxu iun
dialekton, sociolekton aux miksajxon. Norvega religio eble ne ekzistas, sed
pra-norvega, pra-skandinava aux pra-gxermana religio jes, laux kiu Odin
(germane Wotan) estis la "patro de cxio", kaj Thor estis la plej populara
dio, kiu, veturante tra la cxielo per cxaro tirata de du kaproj, kauxzadis
fulmon kaj tondron. En Islando nuntempe ekzistas societo de adeptoj de tiu
religio!

Cxu plia pentofaro necesas?

Otto

Renato Corsetti

unread,
Feb 21, 2008, 4:39:16 PM2/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:


En Islando nuntempe ekzistas societo de adeptoj de tiu
religio!

Kompare kun tiuj esperantistoj certe estas malfrenezaj.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Feb 21, 2008, 5:10:49 PM2/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
En Islando nuntempe ekzistas societo de adeptoj de tiu
religio!

Kompare kun tiuj esperantistoj certe estas malfrenezaj.

Chu adeptoj de tradiciaj religioj estas pli frenezaj ol adeptoj de kristanismo au islamo. Lau mi certe ne!

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 21, 2008, 5:20:18 PM2/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


Chu adeptoj de tradiciaj religioj estas pli frenezaj ol adeptoj de kristanismo au islamo. Lau mi certe ne!

Nu, mi estas neutrala pri religioj. Ili estas chiuj same frenezaj, sed certe la dio kun la charo tirata de du kaproj....

Amike

Renato

Saidnabi Saidilhomzoda

unread,
Feb 21, 2008, 11:28:49 PM2/21/08
to la-bona...@googlegroups.com

nejtraleco estas persona deziro sed tre estimata Marcos BONVOLU sekvi vortelekton,
Chiuj religioj estas por felichigi homon sed ne male kiel multaj pensas....

Renato Corsetti

unread,
Feb 22, 2008, 2:44:29 AM2/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
Saidnabi:


Chiuj religioj estas por felichigi homon sed ne male kiel multaj pensas....

En ordo. Ni vere ig'u neu'tralaj kaj ne parolu pri religio. Mi pardonpetas.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages