Bone, mi mem pli sxatas la arabajn ciferojn ol la "romiajn", kiujn
bonlingvuloj devus nomi ne "romiaj", sed "romaj", almenaux se ni pledas por
"-ujo" kaj kontraux "-io"!
La "i" en "Romio" ne estas uj-anstatauigo. Ne eblas diri "Romujo"., char en ghi ne loghis "romoj". La "i" en "Romio" fakte estas parto de la radiko, same kiel la "i" en "Algherio" (kies chefurbo estas "Alghero") estas parto de la radiko. Nu, la diferenco estas, ke la "i" en "Algherio" jam ekzistas en la fontolingvoj, de kiuj venas la radiko ALGHERI/, dum la "i" en "Romio" shajnas esti Esperanta elpensajho. Sed alikaze oni chiam devas pliprecizigi (lau la tempo priparolita) per "Roma reghlando", "Roma respubliko" au "Roma imperio" (simple diri "Romo", kiu estas nomo de la urbo kaj ne de la tuta shtato, povas kauzi grandajn konfuzojn). Do lau mi "Romio" estas tre utila radiko ne-evitinda.
G’is pasinta jaro mi mem uzis la terminon “romia” por la imperio kontraste kun la urbo. Sed dum la IJK en Hanojo mi faris ilustritan prelegon pri antikva Romo, kaj poste vjetnamo demandis min, kial mi parolis pri la romia imperio kaj la romianoj anstatau’ roma imperio kaj romanoj. Li neniam estis au’dinta tiun terminon. Post tio mi rezignis pri romia kaj romianoj – sed mi hezitis, c’u anstatau’igi ilin per roma au’ romana. Mi skribis pri tio al Otto Prytz, kiu kontrolas la lingvaj’on de mia dua romano. Mi kredas, ke nia tuta diskuto estas utila, do mi aldonas c’i-sube nian korespondadon pri tiu temo. Mi ne petis lian permeson plusendi g’in al vi, sed mi esperas, ke li konsentos pri tio, precipe c’ar liaj argumentoj tute konvinkis min! Tial mi nun uzas “roma” kaj ne “romana”.
Kore,
Anna
Kara Anna,
Cxar vi argumentas historie, ankaux mi klopodu tion fari.
La latina adjektivo "romanus" certe signifis "roma": "populus romanus" = "la roma popolo", "la popolo de Romo". Mi supozis, ke oni diris ankaux "imperium romanum", kaj tiuokaze "la roma imperio" estus gxusta traduko. Sed en mia vortaro el la latina (en la hispanan) mi trovas nur "imperium populi Romani"
= "la imperio de la roma popolo". Se vi per "la romana imperio" volas diri ne "la imperio de Romo", sed "la imperio de la romanoj", la responda latina formo estas "imperium Romanorum". Sed mi supozas, ke la romanoj konsideris Romon tiel centra en la imperio, ke ili perceptis la imperion kiel roman, t.e. submetitan al Romo - kvankam eble estus anakronisme atribui al tiu epoko la parolturnon "Romo parolis". Konklude mi pensas, ke "la roma imperio" estas historie gxusta termino.
Krome mi havas kelkajn lingvajn argumentojn.
1. Oni ja povas derivi adjektivojn el gentonomaj radikoj: "brita", "itala".
Se oni farus regulon, ke cxiuj adjektivoj signifantaj "rilata al popolo de lando" estu derivitaj de gentonomo, oni devus diri "irlandana", "nederlandana", "kanadana" ktp., sed tion oni ne faras. Oni simple derivas la adjektivon el la radiko, senkonsidere de tio, cxu laradiko estas gentonomo aux landonomo (aux urbonomo). Oni ne faras la distingon "brita dialekto / usonana dialekto", nek "brituja dialekto / usona dialekto". El tiu vidpunkto "la roma imperio" estas tute en ordo.
2. Ni devas lauxeble eviti homonimojn en Esperanto, kvankam ni ne povas ilin TUTE eviti. Por mi romano estas tio, kion vi verkas, kaj la adjektivo "romana" rilatas al gxi. Por mi "romana persono" estas aux persono, kiu aperas en romano, aux persono, kiu pro siaj karakterizajxoj povas aperi nur en romanoj kaj ne en la reala vivo, ne persono apartenanta al la roma popolo.
Amike,
Otto
Anna Lowenstein skribis:
> Kara Otto,
>
> Hierau' mi promesis skribi al vi kun pli da informoj pri la traduko.
> Tamen, mi kredas, ke finfine mi ja diris al vi hierau' c'ion necesan.
> Mi povas pensi pri nur unu afero, kiun mi volis ankorau' mencii. Tio
> estas pri la uzo de la vortoj "roma" kaj "romana". En la teksto mem mi
> c'iuokaze neniam uzas la formojn "romia" au' "romiano". La romanoj mem
> ne distingis inter romanoj kaj romianoj, do estus historie malg'uste,
> se mia c'efa rolulo farus tiun distingon.
>
> Antau'e mi tamen tenis la formojn "romia" kaj "romiano" en la notoj,
> sed lastatempe mi decidis s'ang'i ilin - ne havas grandan sencon, ke
> mi kiel redaktoro de "Rusoj log'as en Rusujo", ankorau' uzus la
> finaj'on -io! Sed kiel vi rimarkos, mi hezitas nun inter "roma" kaj
> "romana". C'u ekzemple diri "la Roma Imperio" au' "la Romana Imperio"?
> Oni povus argumenti, ke temis pri la imperio de la romanoj, ne de Romo
> mem. Do, mia uzo en la notoj estas iom nekonsekvenca, c'ar mi ankorau'
> ne solvis tiun problemon. Mi volonte ricevus pri tio vian opinion.
>
> Kore,
>
> Anna
. . . mi nun uzas “roma” kaj ne “romana”.
Interesa korespondaj'o. Bedau'rinde ekzistas tro malmultaj vjetnamoj, kiuj psotkuras eu'ropanojn, atentigante ilin pri eu'ropaj'oj en Esperanto.
>Ghi estas Esperantajho
Vi pravas.
Anna Lowenstein skribis:
> Mi skribis pri tio al Otto Prytz, kiu
> kontrolas la lingvaj'on de mia dua romano. Mi kredas, ke nia tuta
> diskuto estas utila, do mi aldonas c'i-sube nian korespondadon pri
> tiu temo. Mi ne petis lian permeson plusendi g'in al vi, sed mi
> esperas, ke li konsentos pri tio, precipe c'ar liaj argumentoj tute
> konvinkis min!
Ateston pri mia konsento vi eble povus dedukti el la proverbo: "Kiu
silentas, tiu konsentas". Tamen mi konfirmu mian konsenton ankaux vorte. Mi
aldonu: Tio, kion mi skribas, gxenerale "toleras" publikecon. Escepto estus
strikte privataj mesagxoj, kies enhavo necesigas diskretecon. Mia mesagxo al
Anna iel estis privata, sed gxi enhavas rezonajxojn ne limigitajn al la
"privata sfero", do neniu problemo pri konsento pri publikigo. Cetere, oni
estu tre singarda gxuste en retmesagxoj, kiuj estas tiom facilege
plusendeblaj. Tial, ecx en privataj retmesagxoj mi emas zorge pesi miajn
vortojn antaux ol forsendi ilin.
Amike,
Otto