> Efektive, oni povas anstataŭigi "domaĝi" en tiuj ekzemploj per
> "bedaŭri". Sed kion signifas tiu frazo: "Pro vorta ludo li eĉ patron
> ne domaĝas"???
bonega demando in'...
>
> La detalaj klarigoj, kion precize signifas la vorto "ĥuni", sugestas
> ke ĝi povus nur kompliki la lingvon. Evidente neniu el ni iam ajn
> sentis ĝian mankon! Ĉu iu efektive iam uzis ĝin?
law mia scio cxiuj germanoj, nederlandlingvanoj kaj skandinavoj uzas
la nocion, sed franclingvanoj, angl-parolantoj kaj italoj ne.
> From: Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
> Je 18/09/2010 0:03, ro-esp skribis:
>> Sed se mi ne hxunas ion al vi, kaj gxi tamen iras al vi, mi faros kion
>> mi povas por preventi ke gxi atingu vin.
> Sen pliaj klarigoj kaj ekzemploj mi ne komprenus, ke temas pri la
> nederlanda "gunnen",
jes, kaj la germana goennen, dana unne, norvega unde (aw inverse)
> kiun mi transskribus kiel 'hini".
belgoj.... la dua litero prononcatas kiel u-umlawt en la flandra, sed
kiel mallonga o-umlawt en la nederlanda (do ne kiel francnderlanda
eu). Jes, iuj transskribas la "longan U" kiel "I", sxajne cxar en iuj
(sud)germanaj dialektoj la u-umlawt (aw franca U) estas prononcata
kiel I.
Aw cxar oni sammaniere distordas la grekan Y
> Mi ja scias, ke en la nordo oni emas prononci gon kiel ĥon, sed
> flandroj (precipe
> okcident-flandroj) prononcas gon kiel hon.
jes, flandroj uzas literon sonanta inter hx kaj h
Cetere law vortaro desmedt, flandroj havas varianton "jonnen"
> La nederlandan u-n (ne ekzistanta en Esperanto) ofte estas transskribata
> kiel i (ekzemple de redaktoroj de Monato).
jes mi scias, kaj bedawras. ja multe da homoj povas perfekte prononci
la originalon:
turkoj, grekoj, francoj, neanglaj britoj.... Tamen, temas pri "longa
U". La mallonga U foje estas tordata al A, cxar tiun sonon germanoj
awdas awskultantaj anglojn. Tio kondukas al acxajxoj kiaj pan-kuloj
(anstataw punkuloj, kiujn mi preferus skribi kun o-umlawt, por fideli
al la origina angla prononco), kaj "kamri"
(misprononco de kelta ku"mri, esp-e kimrio)
> From: Fra Simo <fra...@gmail.com>
>> Ronaldo:
>
>> - tiu sperto estas tiom terura, ke ecx al siaj cxefmalamikoj oni ne
>
>> hxunas gxin.
>
> * → [...] oni{ ne deziras, maldeziras} ghin
> *Ronaldo supozeble preferus la duan
efektive
>> - ni forbrulas niajn domojn, cxar ni ne hxunas ilin al la alvenonta armeo
>
> * → [...]{ ni ne volas ilin lasi al la , ni ne volas, ke ilin
> havu la} **[...]
vi fortradukas la nuancon
>> - gxi estu hxunata al vi (= Dio igu ke vi havos gxin)
>
>>> * → {Dio faru, Volu Dio, Dio ne malhelpu,}, ke vi havu ghin
> *
>> - vi devas hxuni ion al la aliaj (= vi ne tenu cxiom por vi mem)
>
>>> * → {Vi ne devas teni chion por vi mem ., Vi lasu**, ke ankau
> (la )aliaj havu ion.**, Lasu**, ke ankau (la )aliaj havu ion !}*
vi fortradukas la klarecon... La lasado estas konsekvenco de la
hxunado, gxi ne estas la hxunado mem. Same kiel doni ion al iu estas
eventuala konsekvenco de deziri
tion al tiu.
Se oni hxunas io al iu, oni ne nepre donas gxin, sed se oni ne hxunas
ion al iu, vi nepre ne donos gxin al tiu
gxis, Ronaldo
Mi scivolas, kiel oni en la nordo prononcas "vergunnen/ vergunning"
(permesi/ permeso), kiu laŭ mi rilatas al "gunnen", kaj povus helpi
trovi fortradukon por ĝi.
Amike salutas Leo
Je 20/09/2010 1:53, ro-esp skribis:
> > jes, kaj la germana goennen, dana unne, norvega unde (aw inverse)
> Mi scivolas, kiel oni en la nordo prononcas "vergunnen/ vergunning"
tutnormale, furchunnyng ;-) Demandu al la unua fromagxkapo kiun vi renkontas..
> (permesi/ permeso)
Atentu, vergunning ne estas simpla permeso. Gxi estas oficiala
permeso, en skriba formo, kiun vi ricevas (aw ne, pro tio la
hxun-parto) de instanco aw awtoritato.
Foje necesas sukcesi je ekzameno (hmmm) aw pagi monsumon por akiri gxin.
Ekzistas "vergunning"por ekzemple vendi alkoholajxojn, vendi
surstrate, fari bruon,
havi tendum-gastojn kiuj pagas, malpurigi akvon/aeron, ktp
> kiu la? mi rilatas al "gunnen", kaj povus helpi trovi fortradukon por ?i.
jes ekzistas rilato, sed tio ne ebligas fortradukon. Scii la signifon
de "verlenen"
ne ebligas fortraduki "lenen"
gxis, Ronaldo N