aeroshipo, aeronauto, aeronautiko, aerolito

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Aug 8, 2009, 6:47:02 PM8/8/09
to la-bona...@googlegroups.com

Ni nun havas la linion

aero·ŝip·o [fun] ~ direkt·ebl·a flug·balono

Kiel ni jam indikas, tiu kunmetaĵo estas Fundamenta. Laŭ mi ĝi aldone ankaŭ estas bazita sur sufiĉe facile komprenebla metaforo. La esprimo "direktebla flugbalono" aliflanke estas ĝene longa. Mi do vidas neniun kialon por konservi tiun linion. La esprimo "direktebla flugbalono" ja ŝajnas al mi neniam preferinda al la Fundamenta "aeroŝipo". La linio laŭ mi nur nenecese ŝtopas nian liston.

Aliflanke estas iuj vortoj kun ŝajnprefikso "aero-" kiuj ja devas esti malrekomendataj. Laŭ mi ni aldonu la jenajn tri liniojn:

aeronaŭt·o → flug·balon·ist·o
aeronaŭtik·o → aer·vetur·scienc·o; aer·vetur·ad·o
aerolit·o → meteor·ŝton·o

Kion opinias la aliaj pri ĉi tiuj proponoj?

Amike,

Marcos

Leo De Cooman

unread,
Aug 9, 2009, 6:34:30 AM8/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos skribis:
aero·ŝip·o [fun] ~ direkt·ebl·a flug·balono
... La linio laŭ mi nur nenecese ŝtopas nian liston.

Aliflanke estas iuj vortoj kun ŝajnprefikso "aero-" kiuj ja devas esti malrekomendataj. Laŭ mi ni aldonu la jenajn tri liniojn:
aeronaŭt·o → flug·balon·ist·o
aeronaŭtik·o → aer·vetur·scienc·o; aer·vetur·ad·o
aerolit·o → meteor·ŝton·o
> Kion opinias la aliaj pri ĉi tiuj proponoj?
Mi konsentas.
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Aug 17, 2009, 10:02:02 AM8/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Manke de aliaj komentoj mi ĝustigis laŭ la proponoj de Marcos.

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages