>"egotism-o --> mem-ism-o". Tio supozeble devus esti "egoism-o --> mem-ism-o"
Tre bela demando, Marcos! Fakte en latinidaj lingvoj kunekzistas la
du vortoj "egoismo" kaj "egotismo". La malsameco inter ili s'ajnas
esti neklara. "Egoismo" estas difinata de kelkaj vortaroj kiel
"atento nur je propra intereso" kaj "egotismo" kiel "turnig'o al si
mem, interesig'o nur pri si mem". Egoismo s'ajnas g'enerale aludi je
konkretaj agoj favore al si, dum "egotismo" je atento al si, al sia
personeco, al siaj faroj.... (se mi bone komprenas).
La fakto ke egotismo estas en la listo kaj egoismo ne povas rezulti
el hazarda renkontig'o kun la vorto en teksto en Esperanto fare de mi
au' d eunu el la kompilantoj de la antau'aj listoj.
Provizore mi metas ambau', sed starigas samtempe al la listanoj la demandojn:
- C'u en via lingvo ekzistas la du vortoj "egotismo" kaj "egoismo"?
[En la angla vikipedio "egotism" havas propran pag'on]
- Kiel oni dirias ilin en viaj lingvoj?
- Kiel vi proponas diri tiujn vortojn en simpla Esperanto?
Cetere, dankon, Marcos, pro via tralegado de la listo. Tie estas
ankorau' multaj aferoj ne prizorgitaj, kaj do multo por korekti.
Bonvolu informi c'iufoje.
Amike
Renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti
Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
>Eble ni plu esploru aliajn lingvojn, kaj la efektivan uzon de la
>vortoj "egoismo" kaj "egotismo" en Esperanto.
Certe. Ankau' en la itala "egoismo" estas la normale uzata vorto.
> Ĉiuokaze, en Esperanto multe pli
> kutimas "egoismo": 'egoismo kaj estas" havas 22300 guglotrafojn, dum
> 'egotismo kaj estas' havas nur 44 guglotrafojn. Kaj eble tiuj maloftaj uzoj
> de "egotismo" estas pli ofte angla influo ol vere intenca distingigo de
> "egotismo" disde "egoismo" pro filozofiaj detaloj.
Jes. Tute prave. Mi ne komprenis bone, pri kio vere temas la diskuto.
"Egoismo" estas ghusta Esperanta vorto. "Egotismo" estas nura eraro.
Chu io plia dirindas?
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
>"Egoismo" estas ghusta Esperanta vorto. "Egotismo" estas nura eraro.
>Chu io plia dirindas?
Nu, eble pro tio, ke "egotismo" ekzistas en pluraj eu'ropaj lingvoj,
inkluzive de la angla, iu(j) uzis g'in. En la malsamaj lingvoj oni
s'ajne perceptas malsamajn nuancojn pri la malsameco inter egotismo
kaj egoismo.
Mi mem neniam uzas "egotismo".
Eble post respondoj de aliaj mi pretos simple skribi:
egotismo --> egoismo
kaj
egoismo = mem-ism-o
> - C'u en via lingvo ekzistas la du vortoj "egotismo" kaj "egoismo"?
> [En la angla vikipedio "egotism" havas propran pag'on]
> - Kiel oni dirias ilin en viaj lingvoj?
En la hebrea oni diras aŭ אגואיזם egoizm, aŭ אנוכיות anoĥiut, laŭvorte
'mi-eco', kun biblia vorto por 'mi'. Formo parenca al 'egotismo' ne
uzatas.
> - Kiel vi proponas diri tiujn vortojn en simpla Esperanto?
Mi proponas 'memcentra' ('memcentreco').
--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.
Kaj oni diras, ke la Biblio estas senutila! S'ajnas al mi ke "mieco"
kaj "mieca" estas la plej simplaj formoj por eismo kaj egisto.
>Mi proponas 'memcentra' ('memcentreco').
Mi registris ankau' tion.
amike
> Provizore mi metas ambau', sed starigas samtempe al la listanoj la
> demandojn:
> - C'u en via lingvo ekzistas la du vortoj "egotismo" kaj "egoismo"?
> [En la angla vikipedio "egotism" havas propran pag'on]
> - Kiel oni dirias ilin en viaj lingvoj?
Ha! Antaux ol konsulti "fremdvortaron" mi intencis skribi, ke norveglingve
"egoismo" = "egoisme", kaj ke "egotismo" sxajne = "egosentrisme" (laux la
vortaro: "egosentrisitet"). La respondaj adjektivoj estas resp. "egoistisk"
kaj "egosentrisk". (Se mi diras, ke la "s" de "-sentr-" ekvivalentas al la
E-a "c" de "-centr-", mi ne bezonas traduki.) Sed jen la vortaro i.a.
tradukas "egoisme" per "selv-isk-het" (mem-a-eco) kaj "egen-kjær-lig-het"
("propra-kar-a-eco", sed pli bone "propra-amo", cxar la kunmetita
"kjærlighet" signifas "amo"). Gxi tradukas "egoistisk" per "egenkjærlig"
(propra-ama), sed eblas ankaux "selvisk" (mema). "Egosentrisk" gxi tradukas
per "selv-opptatt" (mem-okupita). Kaj vidu! Aperas ankaux "egotisme", kiun
gxi tradukas per "selv-dyrk-else" (mem-kultiv-ado), "selv-opptatt-het"
(mem-okupit-eco). (Pardonu mian "-kultiv-"; "-kultur-" estus
miskomprenebla.)
Otto
mi komprenas, ke ankau' en la norvega la du vortoj iel kovras la
saman kampon kun iom malfacila distingo.
amike
renato