Re: (la bona lingvo) petici-o (vortoj de Niko)

1 view
Skip to first unread message

Fra Simo

unread,
Nov 17, 2010, 5:04:48 PM11/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
     La kutima vorto efektive estas "pet/(o/)skrib/o" (pli ofte sen la interna "o/" ;  tamen ,lau la NPIV, Zamenhofa estas nur "pet/o/skrib/o", kun interna "o/").
     Al mi shajnas, ke necesus enmeto de "ajh/" : "pet/(o/)skrib/ajh/o". Mi ne memoras, chu tion mi jam efektive renkontis, antau ol mi mem skribis la jhusan frazon, sed tio ne estas suficha kialo, ke ni rezignu pri la sufikso.


2010/11/17 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Ĉu

Petici-o --> pet-skrib-o ?


Anna Lowenstein

unread,
Nov 18, 2010, 5:21:56 AM11/18/10
to la-bona...@googlegroups.com

La aldono de -o- en kunmetitaj vortoj estas lauvola, por eventuale faciligi la prononcon. Do, ech se Zamenhof preferis la terminon “peto-skribo” (supozeble por eviti la kombinon tskr), tio estas neniel deviga.

Estas vere, ke temas pri “petskribajho” pli ol “petskribo”. Do tio estas registrinda, sed mi ne vidas kialon por eviti la tradician formon “pet-skribo”.

Alternativo estus “pet-letero”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Fra Simo
Inviato: mercoledì 17 novembre 2010 23.05
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) petici-o (vortoj de Niko)

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Fra Simo

unread,
Nov 19, 2010, 8:27:49 AM11/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
     Ankau tiam, kiam ne temas pri devigeco (interalie, chiuj uzantoj de Esperanto scias, ke oni rajtas enshovi interkonsonantan finajhon inter vorterojn, ankau ne necesan por la signifo, se la dua komencighas per konsonanto, cele al plifaciligo de la elparolo), ni chi tie devas decidi, chu ni en nia ssv-tabelo skribos kaj per tio rekomendos, ekzemple, "pet·[...]" , au "pet·o·[...]", au "pet·(o·)[...]", au "pet·o·-[...]", k. t. p.
     Ankau pri meto au ne-meto de la streketo kuniga ni devas fari ian decidon. CHi tiu demando estas iomete pli grava, ol tiu de la ne-deviga vortinterna finajho.



2010/11/18 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>

La aldono de -o- en kunmetitaj vortoj estas lauvola, por eventuale faciligi la prononcon. Do, ech se Zamenhof preferis la terminon “peto-skribo” (supozeble por eviti la kombinon tskr), tio estas neniel deviga.


     Pri tio mi konsentas vidu pli supre !). Tamen ni devas elekti, chu ni skribos la ne-devigan finajhon, au ne. Pro tio mi levis la demandon.
 

Estas vere, ke temas pri “petskribajho” pli ol “petskribo”. Do tio estas registrinda, sed mi ne vidas kialon por eviti la tradician formon “pet-skribo".


     Se pravaj estas la tuj antauaj vortoj '"temas pri “petskribajho” pli ol “petskribo”"), oni havas tie unu "kialon por eviti la tradician formon “pet-skribo".
     Mi ne scias, chu tiu kialo estas suficha, ke la formon sen "ajh/" ni malrekomendu. Kion pri tio opinias la aliaj ?


Alternativo estus “pet-letero”.


     Efektive !  Ankau pri tio ni devas decidighi. Sed ni ne samtempe rekomendu ambau vortojn sen signifodiferenco. CHu indas havi du malsamajn vortojn por petletero, kiun petanto donas al iu regho au simila eminentulo por peti ian favoran decidon por si mem, kaj por publike subskribata skribajho, per kiu oni petas ian komune utilan decidon ?
     La franca vorto "pétition" <petisjon'> egale konvenas por ambauspecaj okazoj. CHu ankau la angla "petition" <petishn>   Kio pri la similaj vortoj en aliaj lingvoj ?


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Fra Simo
Inviato: mercoledì 17 novembre 2010 23.05
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) petici-o (vortoj de Niko)

 

     La kutima vorto efektive estas "pet/(o/)skrib/o" (pli ofte sen la interna "o/" ;  tamen ,lau la NPIV, Zamenhofa estas nur "pet/o/skrib/o", kun interna "o/").
     Al mi shajnas, ke necesus enmeto de "ajh/" : "pet/(o/)skrib/ajh/o". Mi ne memoras, chu tion mi jam efektive renkontis, antau ol mi mem skribis la jhusan frazon, sed tio ne estas suficha kialo, ke ni rezignu pri la sufikso.

2010/11/17 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

Ĉu

Petici-o --> pet-skrib-o ?

 

--

la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

José Antonio Vergara

unread,
Nov 19, 2010, 8:54:00 AM11/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
> Ĉu
>
> Petici-o --> pet-skrib-o ?

Mi subtenas tion.

Mi ech opinias tiun formon preferinda, lau la principo de suficho kaj
neceso, ol "pet-skrib-ajh-o"-n, char en tiu ne tiom specifa formo ghi
inkludas la agon mem, ne nur la skribitan dokumenton: ekz.
"kelkcentmiloj da homoj diversforme subtenis la petskribon favoran al
nuligo de mortopuno".

Kompreneble, se indas, oni rajtas precizigi: "malgrau la opinio de
Francisko, la malica regho forjhetis la petskribajhon rekte en
rubujon"

José Antonio Vergara

Pjer

unread,
Nov 19, 2010, 2:05:23 PM11/19/10
to la bona lingvo



>      La franca vorto "*pétition*" <*petisjon'*> egale konvenas por
> ambauspecaj okazoj.   Kio pri la
> similaj vortoj en aliaj lingvoj ?
>

Laŭ mi "pet'skrib'o" bone taŭgas, se bezonas, oni povas precizigi:
kolektiva aŭ komun'a pet'skrib'(aĵ)o
kontraŭ: persona pet'skrib'(aĵ)o
Amike, Pjer.

Johan Derks

unread,
Nov 20, 2010, 4:27:43 AM11/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:

Mi pensas kiel Pjer.
Johan

Ronald Schindler

unread,
Nov 20, 2010, 6:05:21 AM11/20/10
to la-bona...@googlegroups.com

Johan:
Mi pensas kiel Pjer.

Ankaŭ en Germanio estas sama sistemo, do ankaŭ laŭ mia opinio tiu klarigo taŭgas. Eĉ la rekta vorto ja estas "Petition".
Ronald

Masako TAHIRA

unread,
Nov 20, 2010, 6:33:33 AM11/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/11/19 Fra Simo <fra...@gmail.com>:

En la japana oni diras "pet-subskribo".
Sed laux mia sento en Esperanto suficxas "petskribo".

Masako

José Antonio Vergara

unread,
Nov 20, 2010, 9:33:39 AM11/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ankau subtenas la jenan proponon de Pjer, kvankam lau mi gramatike
pli ghustus diri "se bezonate" anstatau "se bezonas":

> Laŭ mi "pet'skrib'o" bone taŭgas, se bezonas, oni povas precizigi:
> kolektiva aŭ komun'a pet'skrib'(aĵ)o
> kontraŭ: persona pet'skrib'(aĵ)o

José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Nov 20, 2010, 12:49:52 PM11/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi informis en la listo 'redaktantoj' sed tio evidente ne sufiĉas. Mi provizore registris la linion:

petici·o → pet·skrib·o, pet·skrib·aĵ·o, pet·leter·o .

La diskuto rajtas daŭri sed oni eventuale rekte konsilu pri ŝanĝo de ĉi tiu linio.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages