Renato Corsetti:
>Pro diskutoj en alia listo, kion vi
opinius pri la linio:
>Sinedrio (2oa) = (Juda) Supera
Kortumo ?
>PS. La diskuto ekestis pro tio, ke
oni oficialigis tiun vorton surbaze de la latina radiko kaj ne de la originala.
La vorto Sinedrio venas el la malfrua latina synedriu(m), siavice el la greka synédrion (= kunsidantaro, kunveno, konsilantaro), kunmetita el sýn- (= kun) kaj hédra (= sidloko)
Do, la esperanta formo sinedrio estas tute pravigebla.
En Vikipedio
http://eo.wikipedia.org/wiki/Sanhedrino
estas uzata en esperanto la vorto Sanhedrino.
Laux mi, estas pli korekte uzi “sinedrio”, cxar la baza termino estis greklingva, kaj sanhedrin kaj simile estas hebre-lingva kripligo.
Cetere, en la Londona traduko de la Nova Testamento estas uzata Sinedrio (la termino ne aperas en la Malnova Testamento, gxuste cxar - kiel dirite - temas pri relative novtempa sperto). Same, cxe la Meslibro oficiale aprobita de la Sankta Segxo, kaj cxe la novtestamenta versio de Gerrit Berveling.
Estas amuze, ke cxar en la itala la vorto “sinedrio” estis enkondukita nur en 1685, en pli malnova itala traduko (Diodati, 1649) de la Nova Testamento estas utiligata la vorto “concistoro” (= konsistorio), kiu devenas el la latina consistorium (= kunveno, kunsido). Siavice, en la traduko de la “Dia Komedio” fare de Giovanni Peterlongo (kiu uzas “klasikan” esperanton, cxar gxi datigxas de antaux preskaux unu jarcento) la itala termino “concistoro” estas tradukita per “kunsido” (ekzemple, Purgatorio 9,24: en superan kunsidon forrabata).
En la nuntempa itala lingvo, tamen, “concistoro” estas uzata nur por indiki solenan kunvenon de kardinaloj.
Konklude: eble oni povus diri ankaux “Supera Kortumo” aux “Supera Tribunalo”; tamen, Sinedrio ne estis nura tribunalo (= jugxejo), sed pli gxenerale “Supera Konsilantaro” (ne senkauxze en la germana oni parolas pri Hohe Rat).
Gxis
Antonio
Dankon, Antonio, pro la multaj informoj pri ĉi tiu vorto kaj pri la koncepto.La vorto Sinedrio . . .
Pri ĝi eventuale Adam diru ion.Sanhedrino.
Laux mi, estas pli korekte uzi “sinedrio”, cxar la baza termino estis greklingva, kaj sanhedrin kaj simile estas hebre-lingva kripligo.
. . .
Konklude: eble oni povus diri ankaux “Supera Kortumo” aux “Supera Tribunalo”; tamen, Sinedrio ne estis nura tribunalo (= jugxejo), sed pli gxenerale “Supera Konsilantaro” (ne senkauxze en la germana oni parolas pri Hohe Rat).
Do ni estas ankatŭ la decido:

Mi preferus 'sanhedrino' char temas pri hebrea (juda) organizo, sed char 'sinedrio' jam delonge estas oficialigita tute ne indas kontraubatali tion.
Ĉu nun ni venu al "sanhedrino" (ja ekzistanta en Vikipedio)
kaj havu linion:
sanhedrin-o --> sinedri-o
aŭ
sanhedrin-o = sinedri-o
?
sanhedrin-o --> sinedri-o
aŭ
sanhedrin-o = sinedri-o