--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/cca65bda-6fd8-47c3-a279-de2c8c9e7235n%40googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CADVoLfQTdMaOO%3DwvQ%3D-wk_M871bM-bHW_sPCfv3NwBkexCdg1g%40mail.gmail.com.
Mi mem konsideras "estonto" kiel persono, kiu estos... Sed mi scias, ke multaj homoj havas alian ideon.
Amike salutas Leo
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CAFaejdVj4PwYk9x54pbR60csOOzk%2BwYyYVX4ppb-FyzvxaY4Bw%40mail.gmail.com.
Participo-substantivo en Esperanto signifas ordinare personon (aŭ objekton, kiu plenumas ian funkcion); se ni deziras doni al la participo alian sencon, ni devas uzi sufikson (ekzemple aĵ aŭ ec). Tial, laŭ mia opinio, la vorto “estonto” povas signifi nur “estonta persono”, sed ĝi ne povas signifi “estonta tempo” aŭ “estonta afero”, kiujn mi rekomendus traduki per la vortoj “estonteco” kaj “estontaĵo”.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/1ed9f2ad-b0b7-4f45-a1e3-85ace1a4d1b3%40telenet.be.
Mi havas similan problemon.
Lastnokte mi serĉis kunmetitajn vortojn, en kiuj la unua radiko estas substantiveca kaj da dua verbeca. Tiel mi alvenis ĉe la Zamenhofa "sin-dona". Mi jam longe kredis, ke tiu kunmetaĵo kun la akuzativa N estis erara kaj do defendis "si-dona". Nun mi ekkredas, ke en tiuj kunmetaĵoj la unua radiko havu la funkcio de subjekto. ... Poste mi ekdormis. Kaj nun mi ne plu scias, kion mi opiniu.
Ĉu ne ekzistas proverbo, kia "venos tempo, venos konsilo"?
Amike salutas Leo
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CADVoLfSUExBtJz_rSZ0VPF-8YiA4Cm8yzhmsc_jTV6sJphK-ow%40mail.gmail.com.
Mi havas similan problemon.
Lastnokte mi serĉis kunmetitajn vortojn, en kiuj la unua radiko estas substantiveca kaj da dua verbeca. Tiel mi alvenis ĉe la Zamenhofa "sin-dona". Mi jam longe kredis, ke tiu kunmetaĵo kun la akuzativa N estis erara kaj do defendis "si-dona". Nun mi ekkredas, ke en tiuj kunmetaĵoj la unua radiko havu la funkcio de subjekto. ... Poste mi ekdormis. Kaj nun mi ne plu scias, kion mi opiniu.
Ĉu ne ekzistas proverbo, kia "venos tempo, venos konsilo"?
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/05933bc5-2622-4a5d-8b1a-7d34c6e2caa7%40telenet.be.
Du gravaj personoj, la iniciatinto de nia lingvo
kaj nia "patrono" de la bona lingvo, ne uzas "estonto" por
"venonta tempo"
Nu, se vi ne tre ŝatas la vorton "estontECo", vi sendube trovos aliajn esprimojn por diri la samon.
Amike salutas Leo
Mi ĵus kontrolis en la Tekstaro. Efektive vi pravas, ke Zamenhof parolis pri tio. Efektive li eĉ verkis Lingvan Respondon pri tio, n-ron 114 A.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CADVoLfSUExBtJz_rSZ0VPF-8YiA4Cm8yzhmsc_jTV6sJphK-ow%40mail.gmail.com.
Dankon pro la adreso.
Aliaj kunmetaĵoj dubigas. Ekzemple; "pugnobati". En la baza lernejo (miatempe!) la instruisto kelkfoje per liniilo batis la pugnon de punito. Ĉu ni devus diri, ke la instruisto "pugnonbatis" la puniton .... Kompreneble, mi evitus tiun vorton, dirante, ke li batis la pugnon de la punito. Tamen ...
Amike salutas Leo
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CADVoLfQ8_Kio3v-5aCXXu2%3DunZ8rYzmFZW41dFeBiEHjCPLB-A%40mail.gmail.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/05873596-5d40-40a6-9950-180d7854fb0e%40telenet.be.
Mi opinias, ke vortfarado ne donas certan rolon. Pri la rolo de la antaŭ-metita elemento (kaj la signifo de la rezulta vorto) grandparte decidas senco de la farata vorto, kunteksto, kaj tradicio. Kaj la roloj povas esti diversaj.
La vorton »pugnobati« mi disskribus kiel »bati per pugno«, do temus pri la per-rolo. En la vorto »domloĝi« temas pri la en-rolo. En la vorto »voĉdoni« temas pri la objekto. [1] En la vorto »ŝafbleki« povus temi pri la kiel-rolo, aŭ pri la aganto. Sed mi pensas, ke esprimi aganton de verbo per kunmetado havas sencon nur tre malofte. (Oni pli verŝajne dirus »mi aŭdis, kiel ŝafo blekis«, ne »kiel ŝafblekis«. Mi ne opinias la duan erara, nur stranga.)
Estas klare, ke ĉeesto de »n« esprimas rolon de la objekto. Sed tio ne signifas, ke manko de »n« esprimas rolon de la aganto. Tio veras, kiam temas pri apartaj vortoj, sed ne en vortfarado. Apartaj vortoj havas klare markitajn nombrojn (per »j« aŭ per manko de »j«) kaj rolojn (per »n«, per rolvortoj kiel »al«, »kun«, »per«, aŭ per manko de ia marko).
Sed ni ja scias, ke vortfarado funkcias malsame, ĉar vortoj ne estas frazoj, kaj vorteroj en vorto ne havas tiom klaran strukturon, kiel vortoj en frazo. Ni povus skribi »fiŝojnkapti«, se ni volus laŭeble plej klarigi, ke temas pri kaptado de fiŝoj [2], sed mi pensas, ke ĉiuj komprenos tion, eĉ se ni skribos »fiŝojkapti«, »fiŝokapti«, aŭ la kutiman vorton »fiŝkapti«. La ideo pri fiŝoj ne ekzistas apud la verbo (kiel en frazo), sed ĝi helpas krei la verbon interne.
Tial mi opinias, ke »sidona« estas valida en la senco de »sindona«. La vorto »sindona« simple precizigas, kiun rolon la ideo »si« havas en la vortfarado, dum en la vorto »sidona« ĝi povus havi alian rolon (almenaŭ teorie).
La kialo pri la ofteco de »sindona« povus fonti de malsama kompreno de la gramatiko, sed ĝi ankaŭ povus esti tute ne-gramatika. Ekzemple, la precizigo estas pli-malpli »senpaga«; en multaj vortoj necesus aldono de »o·n«, kio kreus novan silabon, sed post pronomo sufiĉas sola »n«. Eble oni sentas la formon »sin« pli facile rekonebla kaj tial preferinda. Eble oni simple opinias ĝin pli belsona aŭ belaspekta. Eble multaj senpripense imitas la tradician formon, kiu estas evidente ĝusta kaj neniun surprizos. Eble ĉio kune!
Tio estas miaj pensoj pri la temo. (Aŭ la pritemaj mipensoj, se vi preferas!)
Amike
// Tirifto
[1] Fakte mi konsentas kun Bertilo, ke ne temas pri ordinara objekto de la verbo. La elemento povas roli kiel objekto por formi la signifon de la verbo, sed la rezulta verbo ankoraŭ povas havi sian propran objekton – se tio havas sencon. Ekzemple, oni povus almozpeti eŭrojn, fiŝkapti salmojn, aŭ eble eĉ fiŝkapti homojn. La du »objektoj« ne konkuras gramatike, nur sence. Unu estas objekto de la verbo, kaj la alia estas objekto EN la verbo.
[2] La esprimo »kaptado de fiŝoj« montras, ke eĉ en frazo fojfoje eblas montri la ideon de objekto de ago sen la akuzativo. Kiom pli tio estas facila en vortfarado, se ni lasas la vorterojn interagi libere! :-)
Je neděle 19. října 2025 21:03:31, středoevropský letní čas 'Leo De Cooman' en la bona lingvo skribis:
> Dankon pro la adreso.
>
> Aliaj kunmetaĵoj dubigas. Ekzemple; "pugnobati". En la baza lernejo
> (miatempe!) la instruisto kelkfoje per liniilo batis la pugnon de
> punito. Ĉu ni devus diri, ke la instruisto "pugnonbatis" la puniton
> .... Kompreneble, mi evitus tiun vorton, dirante, ke li batis la pugnon
> de la punito. Tamen ...
>
> Amike salutas Leo
>
> Op 19/10/2025 om 08:06 schreef lowenstein, anna:
> > On Sat, 18 Oct 2025 at 20:40, 'Leo De Cooman' via la bona lingvo
> >
> > <la-bona...@googlegroups.com> wrote:
> > Mi havas similan problemon.
> >
> > Lastnokte mi serĉis kunmetitajn vortojn, en kiuj la unua radiko
> > estas substantiveca kaj da dua verbeca. Tiel mi alvenis ĉe la
> > Zamenhofa "sin-dona". Mi jam longe kredis, ke tiu kunmetaĵo kun la
> > akuzativa N estis erara kaj do defendis "si-dona". Nun mi
> > ekkredas, ke en tiuj kunmetaĵoj la unua radiko havu la funkcio de
> > subjekto. ... Poste mi ekdormis. Kaj nun mi ne plu scias, kion mi
> > opiniu.
> >
> > Ĉu ne ekzistas proverbo, kia "venos tempo, venos konsilo"?
> >
> > Vi pravas, ke normale la unua elemento de kunmetaĵo normale bezonas
> > akuzativon, ekzemple fiŝkapti, voĉdoni, almozpeti, eĉ ĉioscia kaj
> > ĉiopova. Jen la klarigo en PMEG:
> > https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/antauelementoj.html#i-8zu
> >
> > Sed ial tiu klarigo ne aplikiĝas al sin-. En PIV mi trovas:
> >
> > Rim. 4 *sin* estas ofte uzata kiel pref., kun la signifo de /mem/:
> > /sindefendo, sinregado, singarda, sindona, sintrotakseco/Z ktp. En tia
> > okazo *sin* perdas ĉian ligitecon kun la tria persono: /via sindonemo
> > estas senfina/Z.
> >
> > Ankaŭ tio estas menciita en PMEG:
> > https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/afiksecaj_elementoj/aliaj_vor
> > tetoj.html#i-ldg Efektive en tiu paragrafo Bertilo agnoskas la
> > neregulecon:
> > En tiaj ĉi vortoj oni konservas la N-finaĵon de /sin/. Normale tamen
> > N-finaĵoj (same kiel J-finaĵoj) forfalas ene de kunmetitaj vortoj
> >>> * *futurologio*→ estontecoscienco, estontecofako,
> >>>
> >>> estontecostudo
> >>>
> >>> * *futurologo* → estontecosciencisto,