benefico (Z)

4 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 2, 2016, 3:53:09 AM2/2/16
to ED.BL.DISKUTLISTO
Mi asocias la vorton al la angla signifo "benefit"

benefico > profito, (bonstata) helpo, kromsalajraj avantaĝoj

Ĉu, JoKo

Antonio De Salvo

unread,
Feb 2, 2016, 8:16:15 AM2/2/16
to la-bona...@googlegroups.com
En Italujo oni pli kaj pli ofte utiligas anglajn esprimojn, kiuj ne cxiam koincidas kun la signifo, kiun tiuj esprimoj havas en la angla.
Ekzemple, oni parolas pri "benefits", en rilato kun la angla esprimo "fringe benefits", lauxvorte akdonaj/ akcesoraj/ krom(salajr)aj avantagxoj (auxtomobilo havigita senpage de la entrepreno, senpaga sanitara asekuro, senpaga logxejo, senpagaj akcioj, senpagaj mangxoj, ktp).
Tio, laux mi, havas tre palan rilaton kun la Esperanta "benefico".

En la angla, se mi ne eraras, "benefit" havas ankaux aliajn signifojn, krom avantagxo kaj profito: helpo, asisto, subvencio, monsubteno, kompenso, aldonpago, ktp:
child benefit; unemployment benefit; disability benefit; medical benefits

Gxis
Antonio De Salvo


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johano Karlo Rinaldo
Inviato: martedì 2 febbraio 2016 09:53
A: ED.BL.DISKUTLISTO <la-bona...@googlegroups.com>
Oggetto: (la bona lingvo) benefico (Z)

Mi asocias la vorton al la angla signifo "benefit"

benefico > profito, (bonstata) helpo, kromsalajraj avantaĝoj

Ĉu, JoKo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Feb 2, 2016, 9:37:05 AM2/2/16
to °listo 'lbl'
Mi komprenas, ke la tuta diskuto estas pro la 'benefits', kiujn la anglaoj ne volas doni al enmigrintoj el aliaj eŭropaj landoj.

Anglaj-esperantaj vortaroj donas la tradukojn 'avantaĝoj', 'helpoj', 'subtenoj'.

Esperanto estas pli riĉa ol la angla.

Amike

Renato

~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

lowenstein, anna

unread,
Feb 2, 2016, 10:54:39 AM2/2/16
to la-bona...@googlegroups.com
Efektive la angla vorto "benefit" havas tre multajn signifojn, kiuj aperas en la vortaro: "avantaĝo, helpo, subteno" ktp. En tiu politika diskuto, temas pri la diversaj helpoj, kiujn oni donas al civitanoj kaj loĝantoj de Britujo, ekz. senlabora pago, financa subtenado pro diversaj problemoj k.s. (ekz. mia 93-jara patrino ne petinte lastatempe ricevis £300 kiel kontribuon al hejtado de la domo, ĉar maljunuloj estas pli je risko en malvarma vetero). La demando estas, ĉu homoj tuj post la alveno en Britujo jam rajtu ricevi tiujn avantaĝojn/helpojn.

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)792 3868 432
anna.lo...@esperanto.org

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 2, 2016, 2:12:12 PM2/2/16
to la-bona...@googlegroups.com
lowenstein, anna
.... En tiu politika diskuto, temas pri la diversaj helpoj, kiujn oni donas al civitanoj kaj loĝantoj de Britujo, ekz. senlabora pago, financa subtenado pro diversaj problemoj k.s. (ekz. mia 93-jara patrino ne petinte lastatempe ricevis £300 kiel kontribuon al hejtado de la domo, ĉar maljunuloj estas pli je risko en malvarma vetero). La demando estas, ĉu homoj tuj post la alveno en Britujo jam rajtu ricevi tiujn avantaĝojn/helpojn.
Mi opinias ke "benefits", pli ol al la ŝtataj sociaj helpoj aŭ al socia asistado, rilatas al kromsalajro kaj al avantaĝoj rekte liverataj de la entreprenoj al laboristoj.
Do avantaĝoj liverataj de la entreprenistoj al la laboristoj, kaj al siaj direktantoj, kiuj
- ne aperas kiel oficiala salajro evitante la laborimpostojn;
- kaj permesas ekzemple doni al altaj bankaj pintuloj altajn neoficialajn kromsalajrojn.

Pri tio sume esperanta vikedia klarigas bone
https://eo.wikipedia.org/wiki/Laborista_benefico

Mi estis fervojisto, kaj ĉiuj scias ke fervojistoj eĉ en pensio praktike ne pagas vojaĝante en trajno. Jen tiu estas tipa "benefit".
JoKo

Renato Corsetti

unread,
Feb 2, 2016, 2:17:02 PM2/2/16
to °listo 'lbl'
JoKo:
 
|    ​
Mi opinias ke "benefits", pli ol al la ŝtataj sociaj helpoj aŭ al socia asistado, rilatas al kromsalajro kaj al avantaĝoj rekte liverataj de la entreprenoj al laboristoj.

​Se vi intencas tion, vere la vorto 'avantaĝo' estas la vorto, kiun vi serĉas. Nomi ĝin 'benefico' estas tiel granda peko, ke, se oni estas katoliko, oni devas esti rebaptata.

Amike

Renato

~~~

lowenstein, anna

unread,
Feb 2, 2016, 2:19:19 PM2/2/16
to la-bona...@googlegroups.com
2016-02-02 19:12 GMT+00:00 Johano Karlo Rinaldo <esperanto...@gmail.com>:
lowenstein, anna
.... En tiu politika diskuto, temas pri la diversaj helpoj, kiujn oni donas al civitanoj kaj loĝantoj de Britujo, ekz. senlabora pago, financa subtenado pro diversaj problemoj k.s. (ekz. mia 93-jara patrino ne petinte lastatempe ricevis £300 kiel kontribuon al hejtado de la domo, ĉar maljunuloj estas pli je risko en malvarma vetero). La demando estas, ĉu homoj tuj post la alveno en Britujo jam rajtu ricevi tiujn avantaĝojn/helpojn.
Mi opinias ke "benefits", pli ol al la ŝtataj sociaj helpoj aŭ al socia asistado, rilatas al kromsalajro kaj al avantaĝoj rekte liverataj de la entreprenoj al laboristoj.
Do avantaĝoj liverataj de la entreprenistoj al la laboristoj, kaj al siaj direktantoj, kiuj
- ne aperas kiel oficiala salajro evitante la laborimpostojn;
- kaj permesas ekzemple doni al altaj bankaj pintuloj altajn neoficialajn kromsalajrojn.

Kiel mi diris, la vorto "benefits" havas multajn signifojn, kaj povus inkluzivi tiujn, kiujn vi mencias (kvankam en la angla, oni pli ofte nomas tiujn "perks"). Sed la nuna politika debato en Britujo rilatas al ŝtataj sociaj helpoj.

Kore,
Anna

JFB-Mikro.fr

unread,
Feb 2, 2016, 3:49:54 PM2/2/16
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu la plej grava afero estas ĉu la traduko de tiu angla vorto, ĉu la fakto ke pli kaj pli Eŭropanoj uzu pli kaj pli da anglaj vortoj ol da Esperantaj vortoj ?

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
J'ai depuis quelques temps un problème de réception de Courriel. Je reçois ceux-ci 10 ou 20 jours après leur envoi. Pardonnez si une information importante n'est pas prise en compte.

De kelkiam estas ricevproblemo pri ret-mesaĝo. Mi ricevas ilin 10 aŭ 20 tagoj post la sendodato. Pardonu min ĉu grava informo ne konsideris.

Renato Corsetti

unread,
Feb 2, 2016, 4:58:02 PM2/2/16
to °listo 'lbl'
Pardonu, JoKo! Mi penis, ke vi amindumas kunla radiko 'benefico', sed fakte vi volis proponi linion pri ĝi.

Via linio estus en ordo:

benefico > profito,  (bonstata) helpo, kromsalajraj avantaĝoj

​sed mi kontroli ankaŭ en PIV kaj jen tio, kion gyi diras:

 benefic/oZ
1  Eklezia posteno provizita per rento.
2  Avantaĝo konsentita de la leĝo en certaj okazoj: absolvita pro benefico de dubo (se pruvoj ne estas sufiĉe fortaj).
3 Prezentado (spektaklo, sportludo, koncerto ktp), kies profitoj venas al unu aktoro, aŭ al filantropia entrepreno.

​Ni devas elpensi tre pli malsimplan linion.

​Amike

Renato

~~~

JFB-Mikro.fr

unread,
Feb 2, 2016, 7:31:30 PM2/2/16
to la-bona...@googlegroups.com
La vorto "benefico" elvenas la latinan 'beneficium', kiu signifas : favoro, favoraĵo.
Ja ! mi bonvidis, ke la vorto 'benefico' estas propono de Z. , sed oni havas sufiĉe da fundamemtaj radikoj por ne uzi ĝin : frukto, profito, favoro, rento, ktp…
Tiam oni povas anstataŭi  1 de : rentposteno ; 2 de pro favoro de dubo  ; 3  porfrukta distraĵo (eble oni povas trovi pli bone).
Ĝis
JfB

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

ro-esp

unread,
Feb 4, 2016, 8:13:02 PM2/4/16
to la bona lingvo


On Tuesday, February 2, 2016 at 3:37:05 PM UTC+1, Renato Corsetti wrote:
Mi komprenas, ke la tuta diskuto estas pro la 'benefits', kiujn la angloj ne volas doni al enmigrintoj el aliaj eŭropaj landoj.


kiujn la Britoj ne emas doni al ne-ewropaj enmigrintoj, se mi bone komprenas
 

Anglaj-esperantaj vortaroj donas la tradukojn 'avantaĝoj', 'helpoj', 'subtenoj'.

Esperanto estas pli riĉa ol la angla.

Esperanto estas (kaj miaopinie estu) pli klara kaj preciza ol la angla. Mi neniom emas aldoni al la vorto "benefico" pli da signifojn ol gxi jam havas.
Mi jes opinias ke ni bezonas novan vorton por la enspezoj kiujn ricevas homoj kiuj ne sukcesas okupi postenon nek vivteni sin per antawe akumulita mono. Vorto ekvivalenta al NL-a "uitkering". Dudekjaruloj ja ne ricevas "pension" cxu?

                        gxis, Ronaldo N

Leo De Cooman

unread,
Feb 5, 2016, 5:45:42 AM2/5/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 5/02/2016 om 2:13 schreef ro-esp:
> Vorto ekvivalenta al NL-a "uitkering". Dudekjaruloj ja ne ricevas
> "pension" cxu?

Informe: la traduka vortaro Nederlands - Esperanto - Nederlands de Petro
De Smedt tradukas "uitkering" per pago/ apogsumo/ apogpago

Amike salutas Leo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages