Bigamio

6 views
Skip to first unread message

lowenstein, anna

unread,
Sep 19, 2025, 6:05:20 AMSep 19
to la-bona...@googlegroups.com
Estis demando pri la vorto "bigamio". Mi ne scias, ĉu eblas klarigi tion Bonllingve. Temas pri kontraŭleĝa geedziĝo kun du viroj aŭ du virinoj samtempe. En la praktiko kutime okazas, ke la dua edzo aŭ edzino ne scias, ke la koncerna homo jam havas edz(in)on. Tio estas malsama afero kiel poligamio, kiu okazas en kulturoj, kie estas tute normala afero havi samtempe plurajn edzinojn, aŭ malpli ofte plurajn edzojn.

Mi proponas "(kontraŭleĝa) duobla edz(in)iĝo" aŭ "(kontraŭleĝa) pluredz(in)eco". La fakto, ke tio estas kontraŭleĝa, estas esenca parto de la difino, sed ne nepre oni devus aldoni tion ĉiufoje.

Anna

--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

noammohr

unread,
Sep 19, 2025, 7:15:37 PMSep 19
to la bona lingvo
Tio rilatas al la antaŭa diskuto: https://groups.google.com/g/la-bona-lingvo/c/fxqUjnbVeqs/m/-rO6PZVdAQAJ

Kiel ĉiam, Anna prilumas la konsideradon. Mi kredas, ke vi pravas. Sed ne temas pri -iĝo, sed pri -eco. 

Ĉiuj ĉi formoj ŝajnas taŭgaj al mi: (kontraŭleĝa/krima) (du-/plur-/duobla) (ge)edzeco/edz(in)eco

JFB-Mikro.fr

unread,
Sep 20, 2025, 12:57:16 AMSep 20
to la-bona...@googlegroups.com

Mie, ne favoras al la aldono de 'kontraŭleĝa'. Ĉar en kelkaj landoj kaj kulturoj, tio estas komuna. tiam mi proponas : pluregziĝuleco (por ino, kiu edziĝas kun pluraj viroj) kaj pluredziĝineco (por viro, kiu edziĝas kun pluraj inoj). Por mi, kiel esperantisto, ni ne devu konsideri niajn vivkutimojn, kiel universalaj.
Jofo - Francujon  

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CADVoLfTS6WZD2iOOUQ9Gz3fQxHtzqjv%3DftOs8Sh2CVYp40Jv1g%40mail.gmail.com.

lowenstein, anna

unread,
Sep 20, 2025, 4:23:02 AMSep 20
to la-bona...@googlegroups.com
On Sat, 20 Sept 2025 at 05:57, JFB-Mikro.fr <cce...@gmail.com> wrote:

Mie, ne favoras al la aldono de 'kontraŭleĝa'. Ĉar en kelkaj landoj kaj kulturoj, tio estas komuna. tiam mi proponas : pluregziĝuleco (por ino, kiu edziĝas kun pluraj viroj) kaj pluredziĝineco (por viro, kiu edziĝas kun pluraj inoj). Por mi, kiel esperantisto, ni ne devu konsideri niajn vivkutimojn, kiel universalaj.

La problemo ne estas doni nian propran opinion pri plurgeedzeco, sed trovi Bonlingvan terminon por la vorto "bigamio". En la okcidento tio estas krimo, kaj la vorto "bigamio" havas juran signifon. Do oni bezonas terminon, kiun oni povus uzi ekzemple en jura tribunalo. Kaj fakte eĉ rilate al la kultura aspekto, la plejmulto el ni estus ŝokitaj, se ni malkovrus, ke nia edzo aŭ edzino jam havas alian geedzon sen nia scio. Do oni ja bezonas vorton por tio.

Anna


noammohr

unread,
Sep 24, 2025, 10:25:03 PMSep 24
to la bona lingvo
Alia eblo estas bazi sur "krimo": duedz(in)krimo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages