kosmonaut(ik)o kaj astronaut(ik)o

11 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jan 28, 2010, 7:59:10 AM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas la jenajn kvar liniojn:

astronaŭt·o → kosm·o·vojaĝ·ist·o
astronaŭt·ik·o → kosm·o·vojaĝ·o
kosmonaŭt·o → kosm·o·vojaĝ·ist·o
kosmonaŭt·ik·o → kosm·o·vojaĝ·o

Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

Fabio Bettani

unread,
Jan 28, 2010, 9:58:32 AM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> astronaŭt·o → kosm·o·vojaĝ·ist·o
> astronaŭt·ik·o → kosm·o·vojaĝ·o
> kosmonaŭt·o → kosm·o·vojaĝ·ist·o
> kosmonaŭt·ik·o → kosm·o·vojaĝ·o

"Astronaŭtiko" ja estas scienco pri vojaĝado en sengravita medio, sed
"astronaŭto", laŭ mia percepto, ne estas kosmovojaĝisto.

Tia vorto - kosmovojaĝisto - pensigus min pri trakosma vojaĝado, kiel
ekzemple en "Star Trek" aŭ similaj fantaziaĵoj.

Tamen, realaj astronaŭtoj nuntempe simple loĝas la Internacian
Kosmostacion (je alteco de kelkcent metroj super la tera surfaco); kaj
dum la 1970-aj jaroj dudeko el ili alluniĝis. "Kosmovojaĝisto" estus,
laŭ mi, klara troigo por difini tiujn homojn.

Mi eĉ dubas ke, se iam oni kapablos vere vojaĝi tra la interstela
kosmo, tiujn vojaĝantojn ni nacilingve nomos per io samsignifa al
"astronaŭtoj".

Eble "kosmoesploristo" povus esti pli taŭga kompromiso, parolante pri
la nuntempaj astronaŭtoj: ekzemple, la Internacia Kosmostacio gastigas
ne kosmovojaĝantojn, sed ja esploristojn kiuj studas la kreskigon de
plantoj, la funkciadon de nia korpo en sengravita medio, kaj tiel plu.

Amike

--
Fabio

Marcos Cramer

unread,
Jan 28, 2010, 10:13:37 AM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Tia vorto - kosmovojaĝisto - pensigus min pri trakosma vojaĝado, kiel
ekzemple en "Star Trek" aŭ similaj fantaziaĵoj.

Vi interpretas "kosmovojaĝanto" kiel "iu kiu vojaĝas tra la kosmo". Mia ideo tamen estis "iu kiu vojaĝas al la kosmo". La prepozicio ĉiukoaze estas subkomprenata en ĉi tiu kunmetaĵo, do eblas ambaŭ interpretoj. Sed nur ĉar eblas elekti interpreton, kiu estas ne taŭga, oni ne malakceptu kunmetaĵon. Alikaze oni devus verŝajne malakcepti la plej multajn kunmetaĵojn.
 
Eble "kosmoesploristo" povus esti pli taŭga kompromiso, parolante pri
la nuntempaj astronaŭtoj:

Tamen "kosmoesploristo" ankaŭ povus esti iu, kiu esploras la kosmon de la tero, helpe de teleskopo kaj teoriaj kalkuloj.

Amike,

Marcos

Cvi Solt

unread,
Jan 28, 2010, 11:41:04 AM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
...............

> Tamen, realaj astronaŭtoj nuntempe simple loĝas la Internacian
> Kosmostacion (je alteco de kelkcent metroj super la tera surfaco); kaj
> dum la 1970-aj jaroj dudeko el ili alluniĝis. "Kosmovojaĝisto" estus,
> laŭ mi, klara troigo por difini tiujn homojn.
..............> --
> Fabio
>
Ĉu kelkcent metroj?

--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Fabio Bettani

unread,
Jan 28, 2010, 12:03:41 PM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
>> Tamen, realaj astronaŭtoj nuntempe simple loĝas la Internacian
>> Kosmostacion (je alteco de kelkcent metroj super la tera surfaco); kaj
>> dum la 1970-aj jaroj dudeko el ili alluniĝis. "Kosmovojaĝisto" estus,
>> laŭ mi, klara troigo por difini tiujn homojn.
>
> Ĉu kelkcent metroj?

Bonŝance por montaranoj, ne: mi celis kelkcent kilometrojn. :-)

Pri la respondo de Marcos: vi ĉiam donas interesajn vidpunktojn, kaj
vi pravas pri tio, ke "kosmovojaĝanto" povas tute bone signifi
"vojaĝanto al la kosmo".

Tamen, "kosmovojaĝanto" daŭre impresas min kiel bombasta, se aplikata
al homoj kiuj neniam forlasis ĉirkaŭteran orbiton - kaj kies ĉefa
okupo ne estas ŝtiri kosmoveturilon, sed atingi certan lokon (ekz. la
internacian kosmostacion) por labori tie dum monatoj.

Oni povus simile argumenti, ke sciencistoj kiuj pasigas la vintran
duonjaron en esplorejoj en Antarkto nomindas "antarktovojaĝantoj", pro
tio, ke ili vojaĝas por atingi Antarkton; sed la esprimo ne estus
plene kontentiga, ĉar la ĉefa trajto de ilia okupo estas surloka
esplorado, ne vojaĝado.

--
Fabio

noammohr

unread,
Apr 30, 2022, 11:15:35 PM4/30/22
to la bona lingvo
Mi rimarkis, ke ni havas liniojn: "astronaŭto ~ kosmovojaĝisto" kaj "kosmonaŭto ~ kosmovojaĝisto, spaciranto". La du devus esti samaj. Mi ne vidas "spaciranto" inter niaj disktoj, do eble ni povas forigi ĝin?

ro-esp

unread,
May 1, 2022, 8:15:49 PM5/1/22
to la bona lingvo


Op zondag 1 mei 2022 om 05:15:35 UTC+2 schreef noammohr:
Mi rimarkis, ke ni havas liniojn: "astronaŭto ~ kosmovojaĝisto" kaj "kosmonaŭto ~ kosmovojaĝisto, spaciranto". La du devus esti samaj.

efektive la tri devas esti samaj. La distingo ja estas nur la deveno. astronaŭto estas usondevena, kosmonaŭto estas rusdevena, kaj tajkonaŭto estas ĉindevena  (.....)

                                                             ĝis, Ronaldo N

Renato Corsetti

unread,
May 2, 2022, 7:48:16 AM5/2/22
to la-bona...@googlegroups.com
mi konsentas pri la unuecigo de  "astronaŭto ~ kosmovojaĝisto" kaj "kosmonaŭto ~ kosmovojaĝisto, spaciranto" sed mi ne kredas, ke ni havas la linion tajkonaŭto, ĉu ne? 

amike

renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages