koiti

6 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Dec 14, 2011, 6:52:03 PM12/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
pro artikolo vikipedia pri "amori" mi rigardis en SSV, kaj ecx tie gxi
listigitas kiel sinonimo de seksumi, same kiel kopuli (???) kaj
kopulacii. Do, cxu ni havu linion

koiti-->seksumi ?

Cxu iu el la terminoj rilatas nur al gea umado?

kaj kiun vorton mi uzu por la pli largxa senco, kiel oni diru ke oni
jes volas amori(?) sed ne nepre seksumi ? Cxu ekzistas esp-a vorto
por angla "to cuddle"?

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Renato Corsetti

unread,
Dec 15, 2011, 4:38:11 AM12/15/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
koiti-->seksumi
Mi aldonus ankaŭ alian linion:

kopulaci-o --> seks-um-o, seks-kun-iĝ-o

Kion penmsas la aliaj?

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Antonio De Salvo

unread,
Dec 15, 2011, 11:55:20 AM12/15/11
to la-bona...@googlegroups.com

Ni jam longe diskutis pri amori, seksumi, sekskunigxi, parigxi, koiti ktp.

Mi transskribas unu el la eroj de nai siatempa diskuto; gxi estas de la 16-a de januaro 2009, eventuale Renato povis retrovi la aliajn kontribuajxojn.

Gxis

Antonio

 

Transskribo:

Laux mia sento, la baza diferenco inter “amori” kaj “seksumi” estas tiu indikita de Bertilo: oni povas seksumi sen amori (tion faras, gxenerale,

malcxastistinoj/ publikulinoj, malgraux la euxfemisma termino “amoristino”; tion oni faras ankaux cxe la tiel dirita “okaza seksumado”, kaj des pli cxe perforta sekskunigxo aux cxe negxisekstrema perforta seksumado).

Mi ankaux samopinias, ke la koncepto mem pri “seksumado” tre varias laux lokoj kaj epokoj; en Italujo, ekzemple, gxis antaux nur kelkaj jaroj la krimo pri seksa perforto postulis la efektivan penetradon, dum cxio alia grupigxis sub la tre pli milda koncepto “faroj de perforta voluptemo”; lastatempe, kontrauxe, kaj la legxoj kaj la komuna sento opinias, ke cxiu faro kiu koncernas la seksan sferon estas rigardenda kiel seksumado (kaj sendistinge cxu temas pri viro al virino - plej ofta okazo - aux pri virino al viro, aux pri viro al viro, aux pri virino al virino, kaj ecx se ekzemple la penetrado okazas ne per peniso sed per objekto, kaj ecx se temas ekzemple pri anusa aux busxa koito).

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 15 dicembre 2011 10:38
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) koit-i/kopulaci-o

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages