Re: (oficialigindaj radikoj) pluk-i

0 views
Skip to first unread message

Fra Simo

unread,
Sep 1, 2011, 2:12:17 PM9/1/11
to oficialigin...@yahoogroups.com, la-bona...@googlegroups.com
     Neniel utilas "pluk/i" apud "kolekt/i", "(de/){pren/,shir/,romp/,...}i"/ Pri tiu vorto ni devas havi paragrafon en la ssv-tabelo, kaj iel protesti al la prizorgantoj de "lernu.net".

2011/9/1 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
 

La vorto de la tago de "lernu.net" estas pluk-i, kiu ne estas oficiala. Eble indias enmeti ĝin en nian liston de oficialigindaj vortoj, ĉu ne?

La difino povus esti:

Kapti inter la fingroj, kaj rikolti floron, frukton, ŝirante ĝin tiamaniere de la branĉo:

Amike

Renato
--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

__._,_.___
Recent Activity:
.

__,_._,___



--

-------------------------------------------------------------------------------------
 Christ est ressuscité, alléluia ! --- Il est vraiment ressuscité, alléluia !

Kristo releviĝis, haleluja !  --- Vere li releviĝis, haleluja !

___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

José Antonio Vergara

unread,
Sep 2, 2011, 7:16:18 AM9/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
Simonnet:

     Neniel utilas "pluk/i" apud "kolekt/i", "(de/){pren/,shir/,romp/,...}i"/ Pri tiu vorto ni devas havi paragrafon en la ssv-tabelo, kaj iel protesti al la prizorgantoj de "lernu.net".
 
Parafrazante la Majstron, mi dirus ke kun tia "bonlingvismo" mi volas havi nenion komunan!
 
Jose' Antonio

Renato Corsetti

unread,
Sep 2, 2011, 9:59:51 AM9/2/11
to la-bona...@googlegroups.com

José Antonio:

 

|   kun tia "bonlingvismo" mi volas havi nenion komunan!

 

Nu, ekzistas pluraj gradoj de bonlingvismo kaj ĉiu el ni aŭtomate konsideras sin reprezentanto de la “ora mezo” (ankaŭ mi).  Ni estu toleremaj inter ni.

 

Amike

 

Renato

José Antonio Vergara

unread,
Sep 2, 2011, 10:34:23 AM9/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Nu, ekzistas pluraj gradoj de bonlingvismo kaj ĉiu el ni aŭtomate konsideras
> sin reprezentanto de la “ora mezo” (ankaŭ mi).  Ni estu toleremaj inter ni.

Jes, mi skribis tion iom provoke, char tiu aplomba reago de Francisko,
lau kiu "Neniel utilas "pluk/i" apud "kolekt/i"...", estis incita al
mi.

Foje mi havas la impreson ke tamen iom pravas tiuj kiuj suspektas
bonlingvanojn esti infektitaj de iu amara, rigida emo al ekstreme
malricha, kripla lingva kodo, en kiu nuancoj ne havas lokon.

Jose Antonio

renato corsetti

unread,
Sep 2, 2011, 10:54:29 AM9/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio:

> Foje mi havas la impreson ke tamen iom pravas tiuj kiuj suspektas
bonlingvanojn esti infektitaj de iu amara, rigida emo al ekstreme
malricha, kripla lingva kodo, en kiu nuancoj ne havas lokon.

Sufiĉas relegi la verkojn de Piron por konstati la malon!

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Sep 2, 2011, 7:42:07 PM9/2/11
to la-bona...@googlegroups.com


2011/9/2 José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>
[...]

 tiu aplomba reago de Francisko,
lau kiu "Neniel utilas "pluk/i" apud "kolekt/i"...", estis incita al
mi.

Foje mi havas la impreson ke tamen iom pravas tiuj kiuj suspektas
bonlingvanojn esti infektitaj de iu amara, rigida emo al ekstreme
malricha, kripla lingva kodo, en kiu nuancoj ne havas lokon.

     Kio do estas "ekstreme malricha" kaj sennuanca en tiu tabelo (neplena !), kiun mi proponetis :

1. "kolekt/i"
2. "pren/i"
3. "de/pren/i"
4. "de/shir/i
5. "de/romp/i
al kio vi povas aldoni
6.  "de/lev/i" (en la NPIV mem, se mi ghuste memoras)
7.  "shir/kolekt/i" (Kabe,
se mi ghuste memoras) kaj pliajn,

en komparo kun la PIV-lingva "pluk/i" (kiu lasta aliflanke povas esti samsignifa kiel "pinch/i"),
au kun la franca "cueillir" au la hispana "coger" ?

     Aleksej poste nin rememorigis, ke la vorto kutima en Esperanto, simile kiel en la rusa, estas "de/shir/i". Sed ni ja povas enkonduki diferencojn, precizigojn kaj nuancojn per okaza prefero de iu el la ceteraj... au per laubezona kreo de io nova el la vasta jama vorteroprovizo de Esperanto.

Marcos Cramer

unread,
Sep 5, 2011, 10:25:41 AM9/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas ke linio kun "~", kiel tiu proponita de Anna, estas bona kompromisa solvo chi-okaze.

Amike,
Marcos
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages