sejn-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 2, 2009, 3:51:42 PM3/2/09
to °listo 'la bona lingvo'
sejn-o --> tren-ret-o

???????

renato

Renato Corsetti

unread,
Mar 6, 2009, 1:52:58 PM3/6/09
to la-bona...@googlegroups.com

Antonio De Salvo

unread,
Mar 6, 2009, 3:23:56 PM3/6/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>sejn-o --> tren-ret-o

Laux mi jes; gxi respondas precize al la germana “Schleppnetz” (schleppen = treni, netz = reto; cetere, Schlepper = trensxipo); en la itala, gxi nomigxas “sciabica” aux “rete a strascico” (= tren-reto).

Por informo: la franca-esperanta vortaro Le Puil-Danvy registras “tir-reto”.

Krome, oni devus distingi “tren-reto” disde “trolo”. Ne estas facile, cxar ili ambaux estas tren-retoj.

Gxis

Antonio

Renato Corsetti

unread,
Mar 6, 2009, 5:19:44 PM3/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Krome, oni devus distingi “tren-reto” disde “trolo”. Ne estas facile, cxar ili ambaux estas tren-retoj.

Ĉu ni havu ankaŭ:

trol-o (en la senco de trenata reto) --> tren-ret-o ?

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Mar 7, 2009, 4:37:55 AM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com

Antonio:

>Krome, oni devus distingi “tren-reto” disde “trolo”. Ne estas facile, cxar ili ambaux estas tren-retoj.

Renato:

>Ĉu ni havu ankaŭ:

>trol-o (en la senco de trenata reto) --> tren-ret-o ?

Jen enigmo: mi kontrolis la anglan terminon “troll”, de kie versxajne venas la esperanta “trolo”, kaj kurioze rezultis, ke (almenaux en la angla) temas pri sxnuro, fisxhoka sxnuro, kiu estas trenata malantaux boato (en la itala gxi nomigxas “canna per pesca a traina” = kano por trenfisxado; en la germana, Schlappseil = trensxnuro).

En PIV, kontrauxe, oni parolas pri tren-reto. Kie kusxas la vero?

Gxis

Antonio

Renato Corsetti

unread,
Mar 7, 2009, 4:56:21 AM3/7/09

Ĉu Esperanto-nacilingvaj vortaroj povus helpi? Kiel oni tradukas la PIV-an "trolo"-n al viaj lingvoj?

Renato

Ronald Schindler

unread,
Mar 7, 2009, 5:33:23 AM3/7/09

En la germana temas pri <Schleppnetz> (trenreto) kaj pri <Troll> (koboldo de Skandinavio).

Ronaldo S.

Antonio De Salvo

unread,
Mar 7, 2009, 6:43:27 AM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com

Antonio:

>Jen enigmo: mi kontrolis la anglan terminon “troll”, de kie versxajne venas la esperanta “trolo”, kaj kurioze rezultis, ke (almenaux en la angla) temas pri sxnuro, fisxhoka sxnuro, kiu estas trenata malantaux boato (en la itala gxi nomigxas “canna per pesca a traina” = kano por trenfisxado; en la germana, Schlappseil = trensxnuro).

>En PIV, kontrauxe, oni parolas pri tren-reto. Kie kusxas la vero?

Renato:

>Ĉu Esperanto-nacilingvaj vortaroj povus helpi? Kiel oni tradukas la PIV-an "trolo"-n al viaj lingvoj?

Unue, mi devas korekti tajperaron: la germana vorto estas Schleppseil, ne Schlappseil. Mi petas pardonon.

Due, kaj plej grave: la esperanta vorto “trolo” ne venas (kiel mi erare supozis) el la angla “troll” (= fishing line, trenlogilo), sed el la angla “trawl” (= trenreto).

Do, sejno, trolo kaj trenreto estas sinonimoj en gxenerala senco (ili povas esti trenataj de sxipo, aux tirataj el la marbordo; do ankaux “tirreto”, registrata en la franca-esperanta vortaro Le Puil-Danvy, estas akceptinda, kvankam persone mi ne sxatas la apudeston de du samaj konsonantoj)

Cxe detaloj, tamen, ekzistas diferencoj: “sejno” indikas trenreton kiu restas akvomeze sen tusxi la marfundon, do “akvomeza trenreto” (itale, rete a circuizione senza chiusura = nefermita cxirkauxreto; angle, seine, surrounding net; france, filet tournant; hispane, red de cerco), dum “trolo” estas trenreto tusxanta la marfundon, do “marfunda trenreto” (itale, sciabica, lampara, tartana; angle, bottoms seine; france, senne de fond; hispane, red de tiro, chinchorro fondero).

Ne temas nur pri terminologiaj demandoj: almenaux en Italujo, ekzistas du diversaj  permesoj por trenreta fisxkaptado, en la senco, ke akvomezaj retoj ne rajtas tusxi la fundon, kaj reciproke marfundaj retoj ne rajtas resti akvomeze.

Gxis

Antonio

Antonio De Salvo

unread,
Mar 7, 2009, 6:55:01 AM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com

La auxtomata korektilo trafis denove, kaj proprainiciate korektis mian testo de “registrita” al “registrata” (konforme al simila itala vorto):

>“tirreto”, registrata en la franca-esperanta vortaro Le Puil-Danvy

Bonvolu legi “registrita”: mi tute ne celis enkonduki diskuton pri “-ata/ -ita”.

Gxis

Antonio

Leo De Cooman

unread,
Mar 7, 2009, 7:38:45 AM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Ĉu Esperanto-nacilingvaj vortaroj povus helpi? Kiel oni tradukas la PIV-an "trolo"-n al viaj lingvoj?

En la EO-NL-EO vortaro de Petro De Smedt:
trolo 1. trawlnet, sleepnet
La unuan vorton mi ne komprenas (supozeble "trawl" estas angla vorto) la dua signifas "trenreto"n
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Mar 7, 2009, 8:25:40 AM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
dankon, antonjo! ankaŭ ĉi tiu estas finfarita.

amike

renato

ro-esp

unread,
Mar 7, 2009, 5:00:09 PM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio sendis:

> Jen enigmo: mi kontrolis la anglan terminon “troll”, de kie versxajne
venas la
> esperanta “trolo”, kaj kurioze rezultis, ke (almenaux en la angla) temas
pri sxnuro, > fisxhoka sxnuro, kiu estas trenata malantaux boato (en la
itala gxi nomigxas
>“canna per pesca a traina” = kano por trenfisxado; en la germana,
Schlappseil = > trensxnuro).

Versxajne indas rigardi je "trawl(er)"
gxis, Ronaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages