Re: la-bona-lingvo - 16 new messages in 5 topics - digest

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Nov 23, 2008, 5:34:29 PM11/23/08
to la-bona-lingvo digest subscribers

* mi ege bedawras ke iuj sxajne ne sentas la distingon inter
nenia (adjektivo) kaj neniom da (kiu indikas kvanton)

* tetrarhxo law mi estas iomete pli klara ol tetr-arko


1) Antonio:
> Laste, sed ne malgrave: "fama" sen plio povas signifi ankaux "fi-fama":

> Mateo 27,16: Kaj oni havis tiam FAMAN malliberulon, nomatan BARABAS.


Ronaldo:
>stranga ekzemplo. Se tiu Barabas estintus FIfama, kial tiom da homoj
>pledus por lia liberigo?

> La afero estas klarigebla.
> La greka vorto en la originalo signifas "distingita, tre konata"; gxi
> uzigxas ankaux por indiki konatecon pro malbonaj agoj (ankaux en
> modernaj lingvoj, cetere, oni parolas pri "fama/ konata deliktulo",
> intencante "fi-fama).

hmm..

> Cetere, lia famo sxuldigxis al tio, ke li "pro ribelado farita en
> la urbo, kaj pro mortigo, estis jxetita en malliberejon" (Luko 23,19).

klaras do, ke la "fi" estas afero de prijugxo... Eble la popolo opiniis la
ribeladon kaj la mortigon prava... estis la potenculoj kiuj opiniis ilin
fiaj.

Ronaldo;
>tri-koz-o ? (cxu efektive iu nefranclingvano uzas la vorton "kozo"?)

> kompreneble, temas pri trik-oz-o (trihx-oz-o)

jes, sed interfusxo pli oftos se oni skribas per k ol per hx...

Cetere mi vere volus scii cxu iu nefranclingvano uzas "kozo",
kaj por kiuj nocioj

gxis, Ronaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages