brava

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Sep 16, 2010, 8:14:41 AM9/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Law mi cxi tiu vorto bezonas plurajn liniojn, cxar gxi havas plurajn
signifojn.

1 en usono gxi sxajnas indiki kuragxon, precipe tiun de milita batalkampo

2 famas libro "brave new world", kaj en tiu titolo gxi havas alian signifon

3 same famas la rakontoj pri brava soldato sxve'jk. Kiam mi vidis la
filmojn mi interpretis tion kiel "malribelema", cxar la soldato
frenezigis siajn oficirojn
per sia fanatika sekvado de la reguloj

Povas esti ke "brava" havas kvaran aw ecx kvinan signifon pri kiu mi
ne jam konscias.
Se vi scias, bonvolu aldoni

gxis, Ronaldo N
http://www.esperanto.net

Fra Simo

unread,
Sep 16, 2010, 11:12:36 AM9/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
     Ni ne celas verki plenan vortaron de Esperanto, sed nur proponi egalajhojn por malfacile kompreneblaj vortoj kaj fortradukajhojn por la malrekomendindaj. Pro tio vortoj ne malrekomendindaj aperu en niaj tabeloj nur pro malghustasignifa uzado.
     Ekzemple "brav/a" principe ne devus aperi, char ghi estas Fundamenta, sed efektive eble devas aperi, pro tio ke iuj ghin uzas kvazau ghi estus la franca "brave" <brav> en ties nuntempe pli ofta signifo ("kuragha, sentima"), dum la ghusta Esperanta signifo estas proksima al tiu de la germana "tüchtig" <tihhtihh> [eble malghusta estas mia indiko pri la elparolo] ("kapabla, lerta, admirinda...").
     Ni povus havi paragrafon similan al la jeno :
brav·a [fun] (kun la signifo "kuragha, sentima") → kuragh·a, sen·tim·a
 
     Mi tamen ne estas certa, ke tio vere necesas, char laudante la bravecon de iu batalanto oni ja celas ties kuraghon (dum laudante la bravecon de iu kantisto oni admiras, ke tiu bele kantas).

2010/9/16 ro-esp <ro-...@dds.nl>

Law mi cxi tiu vorto bezonas plurajn liniojn, cxar gxi havas plurajn signifojn.

1 en usono
     CHu temas pri la signifo de "brav/a" che Usonaj Esperantistoj, pro kio ni bezonas atentigan paragrafon, au chu pri tiu de "brave" <brejv> che Usonanoj anglalingve patolantaj, kio por ni neniom gravas ?

Renato Corsetti

unread,
Sep 16, 2010, 5:21:00 PM9/16/10
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko:

 

brav·a [fun] (kun la signifo "kuragha, sentima") → kuragh·a, sen·tim·a

 

Mi tamen ne estas certa

 

Momente ni eble resignu pri ĝi.

 

Amike

 

Renato

 

mar...@melburno.org.au

unread,
Sep 16, 2010, 9:34:31 PM9/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi povas agnoski, krom la normala signifo, nur la ekstran signifon
"brile lerta en sia kura&#285;o". Normale oni uzas por tio
"kura&#285;ega), sed "brava" aldonas lertecon al tiu kura&#285;ego.
Mi e&#265; akceptus "kura&#285;brava".

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


renato corsetti

unread,
Sep 17, 2010, 2:45:00 AM9/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:

> Mi povas agnoski, krom la normala signifo, nur la ekstran signifon

"brile lerta en sia kuraĝo".

Ni prefere rezignis pri linio rilate al "brava", sed ŝajnas ke la ĝenerala leĝo de ŝajne internaciaj vortoj en Esperanto: "tiom da signifoj, kiom da naciaj lingvoj de la esperantistoj", efikas ankaŭ en ĉi tiu okazo.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Sep 17, 2010, 7:54:00 AM9/17/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Fra Simo <fra...@gmail.com>
> Date: Sep 16 05:12PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/e6d3e3bdd110dee4

>
> Ni ne celas verki plenan vortaron de Esperanto, sed nur proponi
> egalajhojn por malfacile kompreneblaj vortoj

ekzakte tial mi ekproponis la vorton


> sed efektive eble devas aperi, pro tio ke iuj ghin uzas kvazau ghi estus la

> franca "*brave*" <*brav*> en ties nuntempe pli ofta signifo ("kuragha,


> sentima"), dum la ghusta Esperanta signifo estas proksima al tiu de la

> germana "*tüchtig*" <*tihhtihh*> [eble malghusta estas mia indiko pri la


> elparolo] ("kapabla, lerta, admirinda...").

Bonsxance mi povas legi la najbaran... Miasente la germana vorto
rilatas al metio disciplino de soldatoj kaj kuracistoj. Al fari sian
laboron law la reguloj kaj sen hezitado

> Ni povus havi paragrafon similan al la jeno :
>

>> brav·a *[fun] (kun la signifo "kuragha, sentima")* ? kuragh·a, sen·tim·a

kuragxa jes, sentima ne. Ja ne temas pri iu kiu ne havas timojn, sed
pri iu kiu venkas sian timon

> Mi tamen ne estas certa,

Nur la morto kaj la impostoj estas :-)

> ke tio vere necesas, char laudante la bravecon
> de iu batalanto oni ja celas ties kuraghon (dum laudante la bravecon de iu
> kantisto oni admiras, ke tiu bele kantas).

Cxu cere estas komunuza diri ke kantisto, kuiristo, purigisto faras
sian laboron "brave" ?

Kaj kio pri la law PIV (mangxu gxin la mefisto) 2-a signifo? "virta,
honesta, bonkonduta" Kvazaw virta kaj bonkonduta estus la samaj en
cxiuj kulturoj...

> CHu temas pri la signifo de "*brav/a*" che Usonaj Esperantistoj, pro
> kio ni bezonas atentigan paragrafon, au chu pri tiu de "*brave*" <*brejv*>


> che Usonanoj anglalingve patolantaj, kio por ni neniom gravas ?

kompreneble temas pri esp-istoj usonaj, francaj, PIV-aj


Renato diris:

> Momente ni eble rezignu pri ?i.

Fadeno finigxas kiam neniu plu kontribuas al gxi....

gxis, Ronaldo N


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages