Re: oftaj eraroj

7 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Nov 22, 2011, 9:12:00 PM11/22/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
> Date: Nov 22 07:49PM +0100

>
> Oftega eraro estas la uzo de "korekta", kie temas pri "ĝusta, perfekta".

malmisa ?

aliaj estas

nura anstataw sola

kaj

gxis anstataw antaw(malpost) : mi devas sxpatumi la gxardenon
gxis/antaw sekvontsabate


gxis, Ronaldo N

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2011, 2:59:24 AM11/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


>   nura  anstataw sola
kaj

 gxis anstataw antaw(malpost) : mi devas sxpatumi la gxardenon gxis/antaw sekvontsabate

Mi komprenas, ke almenaŭ la unua estas ofta eraro. Sed mi volas diri, ke oftaj eraroj de bonaj esperantistoj aperas en niaj bazaj listoj http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj dum nur eraroj de komencantoj, ofte pro influo de la gepatra lingvo aperas en la alia listo.

Ekzemple "kompromiso" en la senco de "sindevigo", "devo" aperas ĉe ĉiuj ankaŭ bonegaj (iama prezidanto de la Akademio) hispan- kaj portugal-lingvaj esperantistoj. Tio estu en la baza listo.

Pri "nura" oni povas debati, ĉu ĝi estas iom ĝenerala ankaŭ ĉe bonaj esperantistoj.

"maŝino" anstataŭ "aŭtomobilo" estas vere komencanta eraro de italoj.

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Anna Lowenstein

unread,
Nov 23, 2011, 5:51:35 AM11/23/11
to la-bona...@googlegroups.com

"maŝino" anstataŭ "aŭtomobilo" estas vere komencanta eraro de italoj.

Amike

Renato


Nun ni komencas paroli pri “falsaj amikoj”. Mi proponas, ke ni unue decidu, precize kiaj eraroj aperu en tiu listo.

 

Anna

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2011, 6:13:05 AM11/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

>  Nun ni komencas paroli pri “falsaj amikoj”. Mi proponas, ke ni unue decidu, precize kiaj eraroj aperu en tiu listo.

Mi ne povas teoriumi, sed mi pensas, ke, se ni provas trovi tipajn erarojn de komencantoj en kiu ajn lando, ni povsu listigi ilin, eventuale eĉ kun la indiko pri la fonto de la eraro. Ekzemple pri "versiono" la fonto estas certe nacilingvaj vortoj de la speco "version".
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages