Mi trovas amason da vortoj kun la signifo trempi ion en akvo. Notu, ke foje la ideo estas, ke la aj’o komunikas siajn propraj’ojn al la akvo, foje ke la akvo moligas au’ alimaniere transformas la aj’on.
Infuzi (fundamenta)
Dekokti (neoficiala, sed Zamenhofa)
Distili (fundamenta)
Maceri (neoficiala)
Trempi (fundamenta)
Saturi (fundamenta)
Rui (neoficiala)
Solvi (fundamenta)
Marini (2a oficiala aldono)
Mergi (neoficiala)
S’ajnas al mi klare, ke kun tiel bela kolekto da oficialaj terminoj, oni ne bezonas ankau’ la neoficialajn Dekokti, Maceri, Rui kaj Mergi. Au’ c’u, lau’ vi, oni povus pravigi “Maceri”? Mi havas grandajn dubojn antau’ pri la neceso je la vorto “Marini”, kiu estas kuira termino. Lau’ mi “Trempi” sufic’us.
Krome, trovig’as la vorto “Tizano” (neoficiala). Tion oni facile povas anstatau’igi per “infuzaj’o” au’ “herbo-teo”.
Kore,
Anna
-----------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Tel: 00 39 06 9575 713
>Infuzi (fundamenta)
>Dekokti (neoficiala, sed Zamenhofa)
>Distili (fundamenta)
>Maceri (neoficiala)
>Trempi (fundamenta)
>Saturi (fundamenta)
>Rui (neoficiala)
>Solvi (fundamenta)
>Marini (2a oficiala aldono)
>Mergi (neoficiala)
Provizore mi notis c'iujn, inkluzive de tizano, kaj komencis vidi
eblajn reduktojn. Kion opinias la aliaj?
Amike
Renato
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
-------------------------------------
>Tio signifas ke mi boligas la akvon kaj la
>leontodojn gxis la akvo estas duonigita. PIV ne klare eksplikas tion.
. . .
C'u "boligi" ne povas doni la saman sencon? Eble
"bol-solvi" por esti pli precizaj.
Finfine tiu estas la koncepto, kiu revenas en la malsamaj lingvoj.
>"faire bouillir."
>boiling down
>poner éste en ebullición.
. . .
>PS. Mi scivolas cxu oni povas forigi vorton el
>Esperanto kiu jam trovigxas en 4 Europaj
>lingvoj. ( En la germana ekzistas ankaux la vorto "Dekokt" en la farmakologio
Mi dirus ke jes, se ekzistas jam alia vorto kun la sam asignifo,
Kion oni diras por "dekokti" en la aliaj lingvoj?
amike