aŭtonomio (Z)

4 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 17, 2015, 4:41:59 AM11/17/15
to ED.BL-DISKUTLISTO
ĉu taŭgas

- aŭtonomio > aŭtonomeco
J-K

Renato Corsetti

unread,
Nov 17, 2015, 4:45:57 AM11/17/15
to °listo 'lbl'

​JoKo:
​|   ​
- aŭtonomio > aŭtonomeco

​Certe pli bona. Eble 'memstareco' estus ankoraŭ pri bona.

Amike

Renato

~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 17, 2015, 5:22:04 AM11/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Il 17/11/2015 10:45, Renato Corsetti ha scritto:
> ​JoKo:
> ​
>
>> ​| ​
>> - aŭtonomio > aŭtonomeco
>>
> ​Certe pli bona. Eble 'memstareco' estus ankoraŭ pri bona.
Ja certe, JoKo

Antonio De Salvo

unread,
Nov 17, 2015, 5:33:35 AM11/17/15
to la-bona...@googlegroups.com

Mi kutime uzas gxuste “memstareco”. Tamen, auxtonomio estas zamenhofa.

Mi ne komprenas precize kial PIV konsilas uzi prefere “auxtonomeco” (eble cxar “auxtonoma” estas oficiala); cxefe mi ne komprenas la PIV-an subtilan diferencon inter “auxtonomio” kaj “auxtonomeco”; kaj se vere estas ia diferenco, kial konsili gxenerakan anstatauxigon?

Gxis

Antonio

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 17 novembre 2015 10:46
A: °listo 'lbl' <la-bona...@googlegroups.com>
Oggetto: (la bona lingvo) aŭtonomio (Z)

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Vasil Kadifeli

unread,
Nov 17, 2015, 6:46:46 AM11/17/15
to °listo 'lbl'
Saluton,

Laŭ mi la vortoj "memregeco" aŭ "memregado" ktp estas pli taŭgaj por "aŭtonomio".

La parto "nomio" sugestas la grekan vorton "leĝo" sed fakte ĉi tie ĝi havas la signifon de "tiu, kiu  povas 'nomi/fari' tion kion li volas",  Kaj do malrekte ĝi signifas ke oni havas la povon fari ankaŭ "leĝojn".

La vorto "memstareco" laŭ la PIVa difino signifas la econ de "tiu, kiu staras, agas, vivas per si mem, sen helpo de aliaj". Sed ĉu tio sugestas ke oni ankaŭ povas fari "leĝojn" por regi sin/sian landon ktp ?

Mi pensas ke oni povas esti "memstara" sed ne "memrega/aŭtonoma", kaj inverse...

Sed eble mi tute eraras :-)

Amike,
Vasil

Vasil Kadifeli

unread,
Nov 17, 2015, 6:54:07 AM11/17/15
to °listo 'lbl'
Mi nun vidis ke ankaŭ en PIV-o estas tiu signifo :

memregado
1 Aŭtonomeco.
2 regado de si mem: li reakiris la memregadonB.

Renato Corsetti

unread,
Nov 17, 2015, 7:45:16 AM11/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

|   Mi ne komprenas precize kial PIV konsilas uzi prefere “auxtonomeco” (eble cxar “auxtonoma” estas oficiala); cxefe mi ne komprenas la PIV-an subtilan diferencon inter “auxtonomio” kaj “auxtonomeco”; kaj se vere estas ia diferenco, kial konsili gxenerakan anstatauxigon?


Ankaŭ mi ne vere komprenas. Mi pensis dum momento, ke por ili "aŭtonomeco" estas la leĝa situacio de memstareco dum aŭtonomio aplikiĝas al aŭtomobiloj aŭ aviadiloj, kiu kapablas veturi tiom da kilomentroj sen replenigi la benzinujon, sed antaŭ tio, kompreneble estas frenezaĵo.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Renato Corsetti

unread,
Nov 17, 2015, 7:53:52 AM11/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi komencis registri la aferon per la linio:

aŭtonom·a [4oa] ~ mem·star·a, mem·reg·a

Bonvolu kritiki tiun linion.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Leo De Cooman

unread,
Nov 17, 2015, 10:23:01 AM11/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 17/11/2015 om 13:53 schreef Renato Corsetti:
aŭtonom·a [4oa] ~ mem·star·a, mem·reg·a

Bonvolu kritiki tiun linion.
Parolante pri transportiloj, mi ankaŭ, eble malprave, pensis pri "memsufiĉa", alemenaŭ laŭ la 1a signifo laŭ PIV:

memsufiĉa
1 Tia, ke li, ŝi, ĝi sufiĉas al si mem: memsufiĉa regiono.  aŭtarcio, memstara.


Amike salutas Leo

Antonio De Salvo

unread,
Nov 17, 2015, 10:44:17 AM11/17/15
to la-bona...@googlegroups.com

Temas pri malsimilaj konceptoj:

1-      auxtarcia = memsuficxa (ekzemple, kiam Italujo estis sankciita de la Ligo de Nacioj pro la milito en Abisenujo, Italujo farigxis auxtarcia lando, cxar ne povante importi krudajxojn gxi devis elpensi rimedojn por produkti mem anstatauxajxojn);

 

2-      memrega = rajtigita mastrumi sin mem (angle, self-government);

 

3-      memstara = rajtigita havigi al si mem la regulojn, sen interveno de supera povo aux kun supera interveno nur en kadra formo;

 

4-      sinrega = kapabla regi sin mem en sagxa maniero, bremsantye impulsojn (angle, self control).

 

Laux mia persona sento, “auxtonoma” rilatas nur al la signifoj 2 kaj 3.

 

Plia koncepto estas “funkcikapablo per propraj fortoj”; ekzemple, kiom longe veturilo povas veturi antaux nova provizado de brulajxoj; kiom longe oni povas vivteni sin per difinta monsumo. Ankaux por tio oni povus uzi “auxtonomio”.

 

Gxis

Antonio

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: martedì 17 novembre 2015 16:23
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) aŭtonomio (Z)

--

Renato Corsetti

unread,
Nov 17, 2015, 12:27:27 PM11/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Bone, Antonio!

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages