"mojosa" kaj slangaĵoj ĝenerale

14 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Nov 16, 2007, 5:44:11 PM11/16/07
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ĵus vidis, ke en nia listo aperas

mojos-a --> modern-jun-stil-a, laŭ-mod-a

Unue, mi menciu ke la vorto "mojosa" ne ĉiam povas esti anstataŭata de "modernjunstila" aŭ "laŭmoda": Foje ĝi simple estas laŭmoda vorto por "bonega". Do certe necesas mencii la alternativon "bonega".

Estas iom strange ke aperas tiu vorto, dum tute mankas aliaj slangaĵoj (kiel "kaco" kaj "ĝojnto"). Ĉiuokaze, mi pensas ke ni devas trakti slangaĵojn iom alimaniere ol aliajn vortojn. Ĉe slangaĵoj ne nur gravas la signifo de la vorto, sed ankaŭ kiun socian statuson havas la vorto: Al la slango apartenas vortoj, kiuj konsideriĝas neformalaj, mojosaj aŭ insultaj, dum al la malslango apartenas vortoj kiuj konsideriĝas formalaj aŭ seriozaj. Anstataŭigi "mojosa" per "bonega", "laŭmoda" aŭ "moderjunstila" eble povus konservi la logikan enhavon de la aserto, sed ĝi ŝanĝus ĝian socian statuson.

Pro ĉi tiu kialo, mi proponas ke ni uzu la signon "=", kiam la alternativo havas alian socian statuson ol la originalo. Ni do uzu "=" anstataŭ "-->" ĉe mojosa (kaj aldonu "bonega" al la alternativoj), kaj aldone havu jenajn listerojn:

kaco = peniso
piĉo = vulvo, vagino
fiki = amori

Tamen ekzistas ankaŭ slangaĵoj, por kiuj ekzistas samstatusaj alternativoj, ekz-e "ĝojnto", por kiu ekzistas la same neformalaj alternativoj "herbingo" kaj "haŝingo" (kontraste al la formala alternativo "kanabcigaredo"). Tiuokaze ni ja povas uzi "-->". Do ni povus listigi

ĝojnt-o --> herb-ing-o, haŝ-ing-o

Kion opinias la aliaj pri la tuta tereno de slangaĵoj? Ĉu ni entute okupiĝu pri slangaĵoj, kaj se jes, ĉu vi konsentas kun mia vidpunkto?

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
Nov 17, 2007, 3:46:22 AM11/17/07
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos skribis:


> Kion opinias la aliaj pri la tuta tereno de slangaĵoj? Ĉu ni entute okupiĝu pri slangaĵoj, kaj se jes, ĉu vi konsentas kun mia vidpunkto?

 

   Evidente gejunuloj volas havi siajn apartajn vortojn, kiuj distingas ilin de la pli ag’aj esperantistoj. Aliflanke, mi memoras, kiam mi unue lernis Esperanton kaj alig’is al Brita Esperanto-Asocio. Mi estis 16-jara kaj oni sendis al mi la junularan revuon “Kial ne?” Mi tutsimple ne povis kompreni g’in, kaj g’i estis plena je vortoj kaj esprimoj, kiujn mi ne trovis en mia vortaro. Kaj tamen, mi pensas, ke la lingvaj’o en tiu revuo estis vers’ajne multe pli proksima al klasika Esperanto ol vortoj kiaj “mojosa”, pri kiu mi neniam antau’e au’dis.

   La nekonscia celo de tiaj esprimoj supozeble estas distingi sian propran grupon kaj els’losi eksterulojn. Tio en si mem estas kontrau’a al la kutima celo de Esperanto, kiu estas faciligi internaciajn kontaktojn per facile lernebla, komune komprenata lingvo. Tiaj esprimoj vers’ajne estas konataj al gejunuloj, kiuj iras regule al junularaj arang’oj en Eu’ropo, kaj do farig’as speco de interna dialekto inter tiuj homoj – au’ c’u ili disvastig’as ankau’ en la reto?

   Unu el la ecoj de slango, kompreneble, estas tio: ke tuj kiam eksteruloj ekkonas g’in kaj komencas uzi g’in, la originalaj parolantoj perdas intereson kaj elpensas ion novan. Do, mi ne scias, c’u aperigi tiujn terminojn en La Bona Lingvo nur havos la sekvon rapidigi la serc’on je novaj’oj!

   “G’ojnto” aliflanke ne estas precize slangaj’o sed nomo por aj’o, kiu efektive bezonas praktikan nomon en Esperanto. (Mi povas imagi, ke la uzantoj ne diras inter si “C’u ni fumu kanabcigaredon?”)  Espereble la fumantoj, estante esperantistoj, dum ili pasigas la koncernan aj’on inter si ja diskutas, c’u nomi g’in has’ingo, c’u herbingo. Mi tamen estas maltrankvila, g’is kiu grado anglingvaj vortoj eniras Esperanton nur c’ar nespertaj esperantistoj ne konas la jam ekzistantajn terminojn (kiel mi jam komentis pri “okej”). C’u ekzemple, la homoj jam normale diris “has’ingo” au’ “herbingo”, kaj nur poste aperis la vorto “g’ojnto”? Au’ c’u la tri vortoj c’iam kunvivis?

Anna




Renato Corsetti

unread,
Nov 17, 2007, 7:22:15 AM11/17/07
to la-bona...@googlegroups.com
Carlos:

>Mi j'us vidis, ke en nia listo aperas

Tre bone, Carlos! C'u mi rajtas peti ke vi
sisteme tralegu la tuton kaj montru en c'i tiu
listo la vortojn ankorau' ne findeciditajn kaj
viajn konsilojn pri ili. Nur post tio ni sentos
nin mense pli lberaj por alfronti la mondon kaj
por rekte, kurag'e kaj ne flankig'ante instigi la
parolantojn de la naturisma dialekto legi ilin.

>mojos-a . . . necesas mencii la alternativon "bonega".

Mi g'ustigis la linion.

>Estas iom strange ke aperas tiu vorto, dum tute mankas aliaj slangaj'oj

Tio estas klarigebla pro la origino de tiuj
listoj el aliaj listoj kun aliaj celoj. Neniu aparte pensis pri slangaj'oj.

[Multajn ekzemplojn de antau'aj jardekoj vi
trovas en la ankorau' ne finredaktita
http://www.bonalingvo.it/index.php/ESPERANTISTS_DO_IT_INTERNATIONALLY]

>kaco = peniso
>piĉo = vulvo, vagino
>fiki = amori

Aldonitaj. Mi ankau' inventis la indikon [sla] por slangaj'oj.

>Ä ojnt-o --> herb-ing-o, haÅ -ing-o

Ni eble devus uzi nur la x-sistemon por indikoj
de c'i tiu speco, c'ar ne c'iam mi sukcesas
precize rekonstrui la vorton, en c'i tiu okazo la duan vorton.

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Renato Corsetti

unread,
Nov 17, 2007, 7:28:33 AM11/17/07
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Unu el la ecoj de slango, kompreneble, estas tio: ke tuj kiam
eksteruloj ekkonas g'in kaj komencas uzi g'in, la originalaj
parolantoj perdas intereson kaj elpensas ion novan. Do, mi ne scias,
c'u aperigi tiujn terminojn en La Bona Lingvo nur havos la sekvon
rapidigi la serc'on je novaj'oj!

Eble jes, sed mi kredas, ke ni estas servo de publika utilo por
permesi al c'iuj, inkluzive de la lasta c'ina komencanto, kompreni
tekstojn en Esperanto. En tiu senco, eble ni povas enpreni tiujn
vortojn, kiuj ne estas klaraj al la ceteraj homoj. Inter "mojosa" kaj
"kardioglosopatiografio" la distingoj ne estas multaj.

>C'u ekzemple, la homoj jam normale diris has'ingo au' herbingo, kaj
>nur poste aperis la vorto g'ojnto? Au' c'u la tri vortoj c'iam kunvivis?

Mi ne scias, c'u Marcos scias pri tio? Mi apenau'.

Harri Laine

unread,
Nov 17, 2007, 8:51:00 AM11/17/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer kirjoitti:

> *mojos-a* --> modern-jun-stil-a, laŭ-mod-a


>
> Unue, mi menciu ke la vorto "mojosa" ne ĉiam povas esti anstataŭata
> de "modernjunstila" aŭ "laŭmoda": Foje ĝi simple estas laŭmoda
> vorto por "bonega". Do certe necesas mencii la alternativon
> "bonega".

Jes, ankaux mi pensis, ke gxi unuavice celis esti traduko de la angla
"cool". Antaux ne longe estis diskuto pri la vorto en alia listo, kie
sxajnis bone akceptigxi la propono "malacxa", kiu eble montras ecx pli
kreopovan junecan lingvouzon.

Eble indas registri "malacxa", por ke iu el niaj tradukoj iom redonu
la krean spiriton.

Citoj el tiu alia diskuto:

----

"Por mi (kaj laux mia scio mi ne estas sola) "mojosa" havas
negativecan signifon "perforte artefarita"."

"Mi min taksas tre serioza studema afabla inteligenta junulo, kaj mi
uzis la vorton 'mojosa' antaux ol ekscii pri 'malacxa' ;)"

"Esenca karaktero de vortoj kiel "mojosa" estas slangeco, grupa uzo.
Lauxdifine, nur samslanganoj, samgrupanoj komprenas/uzas ilin."

"Nu kompreneble "mojosa" ne aperas en PIV - PIV ne suficxe mojosas! :)"

----

Pri junulara slango decidis, decidas kaj decidos la junularo, tute
sendepende de niaj opinioj. Mi mem ne kapablas teni min informita, kiu
vorto aktuale furoras cxi-signife en la finna. En mia juneco, oni
diris ekz. ke iu estas "nasta" (= pusxpingla), lastatempe mi vidis
ekz. "ihq" (kvankam la litero "q" tute ne trovigxas en la finna), kiu
eble estas uzata precipe en telefonaj kaj komputilaj tujmesagxetoj.
Slango-vortaroj proponas amason da samsignifaj esprimoj.

Amike

Renato Corsetti

unread,
Nov 17, 2007, 9:56:04 AM11/17/07
to la-bona...@googlegroups.com

>Eble indas registri "malacxa"

Mi faris.

adam....@gmail.com

unread,
Nov 17, 2007, 3:09:24 PM11/17/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/17/07, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> wrote:
> Mi ĵus vidis, ke en nia listo aperas
>
> *mojos-a* --> modern-jun-stil-a, laŭ-mod-a

>
> Unue, mi menciu ke la vorto "mojosa" ne ĉiam povas esti anstataŭata de
> "modernjunstila" aŭ "laŭmoda": Foje ĝi simple estas laŭmoda vorto por
> "bonega". Do certe necesas mencii la alternativon "bonega".

Iam iu (homo kiu penas eviti novradikojn) diris al mi, ke 'mojosa'
estas ekzakte sama kiel 'ŝatindega' (kaj anstataŭiginda per ĝi). Mi ne
certas, ĉu la senco estas ekzakte la sama, sed indas menciis ĝin kiel
alternativon.

En la hebrea slango oni diras מגניב magniv por la afero, kiu laŭvorte
signifas 'ŝteliga' (kaj israelaj junuloj iafoje ŝerce diras 'ŝteliga'
en esperanto inter israelanoj). Mi tute ne scias, kio estas la senca
ligo, kaj mi certas, ke tio ne estus komprenebla al aliaj lingvanoj.


> Pro ĉi tiu kialo, mi proponas ke ni uzu la signon "=", kiam la alternativo
> havas alian socian statuson ol la originalo. Ni do uzu "=" anstataŭ "-->" ĉe
> mojosa (kaj aldonu "bonega" al la alternativoj), kaj aldone havu jenajn
> listerojn:

Jes, mi konsentas.

> Tamen ekzistas ankaŭ slangaĵoj, por kiuj ekzistas samstatusaj alternativoj,
> ekz-e "ĝojnto", por kiu ekzistas la same neformalaj alternativoj "herbingo"
> kaj "haŝingo" (kontraste al la formala alternativo "kanabcigaredo").
> Tiuokaze ni ja povas uzi "-->". Do ni povus listigi
>
> ĝojnt-o --> herb-ing-o, haŝ-ing-o

Tio estas tikla. Mi ne scias, ĉu indas malrekomendi slangon. Fakte, ni
ne havas manieron distingi inter forte malrekomendataj vortoj (ekz.,
'mava'), kaj milde malrekomendataj vortoj (ekz, eble tiu slangaĵo).

> Kion opinias la aliaj pri la tuta tereno de slangaĵoj? Ĉu ni entute okupiĝu
> pri slangaĵoj, kaj se jes, ĉu vi konsentas kun mia vidpunkto?

Mi mem ne vidas kialon ĝenerale eviti slangaĵojn en la taŭga medio,
sed pro la kaŭzo, kiun Renato indikis, ke ni volas fari komprenilon
por tiuj, kiuj ne komprenas la multajn novradikojn, indas pluteni
almenaŭ la plej uzatajn slangaĵojn.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Renato Corsetti

unread,
Nov 17, 2007, 3:25:17 PM11/17/07
to la-bona...@googlegroups.com

>'s'atindega'

aldonita!

>'s'teliga' . . . Mi tute ne scias, kio estas la

>senca ligo, kaj mi certas, ke tio ne estus komprenebla al aliaj lingvanoj.

Fakte malfacile komprenebla, sed la ligo devus
esti "io tiom bela, ke g'i ig'as s'telinda.

>Mi mem ne vidas kialon g'enerale eviti slangaj'ojn en la tau'ga medio

Kaj ni ec' ne sukcesus, c'ar slangoj naskig'as nature en difinitiaj grupoj.

>indas pluteni almenaŭ la plej uzatajn slangaĵojn.

Bone.

Nguyen Xuan Thu

unread,
Nov 18, 2007, 3:12:51 AM11/18/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kie legi la aldonitajn vortojn?
 
Kiel novulo, pardonu min se mi faras tiun stultan demandon.
Alia demando: Por traduki esperantan slangon, cxu tauxgas traduki per nacilingvan konguran slangan vorton?
Se jes, mi provos traduki vjetnamen "mojoso"-n per vjetnama slango, petante konsilon de junaj vjetnamaj esperantistoj (ili estas multnombraj). Mi audis tiun vorton unuafoje en IJK62 (Sarajevo), kie mi partoprenis kiel observanto (por prepari IJK63-n en Hanojo, Vjetnamio).
 
Amike,
Thu el Vjetnamio

 
On 11/18/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:


>'s'atindega'

aldonita!

>'s'teliga' . . .  Mi tute ne scias, kio estas la
>senca ligo, kaj mi certas, ke tio ne estus komprenebla al aliaj lingvanoj.

Pilar Otto

unread,
Nov 19, 2007, 7:12:32 AM11/19/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Estas iom strange ke aperas tiu vorto, dum tute mankas aliaj
> slangaĵoj (kiel "kaco" kaj "ĝojnto"). Ĉiuokaze, mi pensas ke ni devas
> trakti slangaĵojn iom alimaniere ol aliajn vortojn. Ĉe slangaĵoj ne
> nur gravas la signifo de la vorto, sed ankaŭ kiun socian statuson
> havas la vorto: Al la slango apartenas vortoj, kiuj konsideriĝas
> neformalaj, mojosaj aŭ insultaj, dum al la malslango apartenas vortoj
> kiuj konsideriĝas formalaj aŭ seriozaj.

En mia junagxo, kiam mi volonte rakontis maldecajn sxercojn ecx en la deca
Esperanto, min gxenis tio, ke mi devis uzi terure medicine sonantajn vortojn
kiel "peniso", "vulvo" kaj "koiti". Mi tial gxojis, kiam mi malkovris la
vulgarajn "kaco", "picxo" kaj "fiki". La vorton "fiki" mi tamen nun povus
malhavi, cxar intertempe mi malkovris ne nur la cxi tie menciitan "amori",
sed ankaux "seksumi", kiu sxajnas al mi vorto ne tiom pruda, kiom "koiti",
sed ankaux ne vulgaracxa. Gxi eble havas similan statuson, kiel "necesejo".

Ni ankaux memoru, ke slangajxoj povas esti necesaj por konvene traduki
literaturajxojn en Esperanton. Laux mi, ankaux vortoj tiusence malbonaj
(malbelaj, maldecaj) apartenas al "la bona lingvo".

Riskante kondamnon kiel herezulo,
Otto

Renato Corsetti

unread,
Nov 19, 2007, 1:43:25 PM11/19/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>En mia junagxo

C'u vi ankorau' memoras pri g'i? Mi preskau' forgesis.

>Laux mi, ankaux vortoj tiusence malbonaj
>(malbelaj, maldecaj) apartenas al "la bona lingvo".

Neniu c'i tie neis tion. Ni simple klarigas al la amasoj la
nekompreneblajn slangaj'ojn.

>Riskante kondamnon kiel herezulo,

Vi s'atus ig'i martiro, kaj pro tio ne bruligas vin.

Amike

Marcos Cramer

unread,
Nov 19, 2007, 3:15:35 PM11/19/07
to la-bona...@googlegroups.com
intertempe mi malkovris ne nur la cxi tie menciitan "amori",
sed ankaux "seksumi"

Tamen "seksumi" ne havas la saman signifon kiel "amori": Ĝi entenas ankaŭ  ne-amorajn seksajn alproksimiĝojn  (mane, buŝe ktp).

Marcos

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages