-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
> CHu ni ne devus nin turni grupe al "lernu !" protestante kontrau tiu "vorto de la tago " kaj kelkaj aliaj ?
La afero estas malfacila. Mi provis skribi kelkajn fojojn, sed mi neniam ricevis respondon.
Bona ideo. Eble ni nur petu ke ili aldonu la statuson. Tio pripensigos ilin
kaj almenaŭ atentigos la legantojn.
Do, mi proponas ion tian, rekte bazita sur via teksto. Mi pensas ke sufiĉas ke
kelkaj akademianoj kaj/aŭ gravuloj apogu la peton (sed ankaŭ mi pretas ;)) por
igi la leteron grava. Poste oni povus tion plusendi al aliaj listoj, retejoj, ktp.
************************
Temlinio: Statuso de radikoj en "La vorto de la tago"
"PIV kaj ReVo mencias la statuson de ĉiu radiko: fundamenta, oficialigita (kun
la numero de la oficiala aldono) kaj la fako, en kiu fakvortoj estas uzataj.
La "Vorto de la tago" ne enhavas tiun informon.
Se la teamo de Lernu.net ne havas nuntempe la rimedojn fari tion, anoj de la
grupo la-bona-lingvo ofertas sian helpon por kunlabore aldoni tiun gravan informon."
Apogas la peton:
...
...
Kontakto ĉe la-bona-lingvo (kaj eble mallonga priskribo de ni):
...@...
************************
Amike, Eduardo.
Ne.
> Mitre dubas pri la rekomendindeco de "/status/o/". En la chi-supra frazo
> ni povus elturnighi per "/oficialeco/". En vortaro kion vi opinius pri "/rang/o/" ?
Jes, "rango" estas tute taŭga! Ankaŭ por la frazo ĉar statuso ne temas pri
hieraĥio kaj tie ĉi ni ja volas diri ke kelkaj radikoj estas pli gravaj ol aliaj.
Amike, Eduardo.
Mi tre dubas pri la rekomendindeco de "status/o". En la chi-supra frazo ni povus elturnighi per "oficialeco". En vortaro kion vi opinius pri "rang/o" ?
> de iu vorto. Eble ni ech povus unuapashe nur tian menciadon postuli.
Jes, tiel mi pensas.
> Mi rekomendas, ke ni skribu "/Fundamenta/", "/Fundamenteco/", k. t. p.,
> kun granda fo, kiam temas pri la Fundamento de Esperanto.
Jes. Povus esti bona ideo.
> Ridindaj estas la vortoj "/retejo/" kaj respektive "/teamo/" kun la
> signifoj "Interreta pagharo" kaj respektive "grupo, prizorgantoj, k. s.". Retejo
> estas (ten)ejo por retoj, teamo estas amo al teo.
:) Kial vi ne modifas la tekston? Mi volonte klaŭnos, sed la ideo estas tute
alia, ni klopodas verki etan tekston kiun oni povus subskribi, per kiu oni povus
antentigi pri io grava kaj kiu povus facile ricevi apogon de eksterlistaj
esperantistoj.
Bonvolu skribi pli bonan version kiam tio eblas! Mi tion faros ĉi foje, sed
venontfoje, inter mok(em)o kaj mok(em)o :), faru vi, mi petas.
(cetere, mi samopinias pri la neuzindeco de "teamo", tamen ne pri la de vi
klarigita signifo, ni jam havas "navigi", "kataro", "aĉeta", ktp.. Pri "retejo"
... nu, mi ne scias, nun ke vi tion mencias ĝi ne askpektas tiel bone, kaj oni
ĝin uzas treege ofte, ĝi estas tre stabila traduko por "web site" ... kion vi
sugestus anstataŭ ĝi? Eble indus havi linion por tio.
*************************
Temlinio: Rango de radikoj en "La vorto de la tago"
"PIV kaj ReVo mencias la rangon de ĉiu radiko: fundamenta, oficialigita (kun la
numero de la oficiala aldono) kaj la fako, en kiu fakvortoj estas uzataj.
La "Vorto de la tago" ne enhavas tiun informon.
Se la prizorgantoj de Lernu.net ne havas nuntempe la rimedojn fari tion, anoj de
la grupo la-bona-lingvo ofertas sian helpon por kunlabore aldoni tiun gravan
informon."
Apogas la peton:
...
...
Kontakto ĉe la-bona-lingvo (kaj eble mallonga priskribo de ni):
...@...
*************************
Kaj pli facile estus legi normalan tekston. En mia ekrano viajn oranĝajn
literojn mi malfacile legas (pro la koloro) kaj estas multe pli grandaj ol la
aliaj tekstoj. Ĉu eblus por vi uzi normalan tiparon? La enhavo de viaj mesaĝoj
elstaras pro aliaj kialoj, ili ne bezonas okulfrapan koloron.
Se ne, nu, ne faru, mi ne volas starigi diskutadon pri tio. Vi ja rajtas fari
tion (uzi tiparon grandan kaj koloran), pri tio ne estas dubo.
Amike, Eduardo.
PD: eble oni jam menciis tion antaŭe, se jes bonvolu preteratenti mian mesaĝon.
bonege!>ᅵᅵ Almenau en la brazilaj listoj mi povos postkontroli kaj aldoni komenton kun la samsignifaj simplaj vortoj.ᅵ
-- ------------------------------------ Renato Corsetti renato....@uniroma1.it ------------------------------------
Bonvolu, jam estus granda venko igi ilin mencii kiaj estas la vortoj. Ni ne
menciu bonligvismon ankoraŭ en tiuj komunikoj. Tio nur malproksimigos homojn.
Kial ne tiel gravas bonvlingvismo nun ĉe lernu? Simple, se oni eĉ ne scias pri
Fundamenteco/oficialeco de vortoj (aŭ se oni tion prifajfas), la tuta koncepto
"bonlingva" estas fuŝa, neutila kaj arbitra.
Ni klopodu aperigi la rangon de la vorto sen "trudi" iun ajn alian aferon. Mi
dubas ke serioza esperantisto povus taksi nenecesa klarigi kia estas vorto.
Pri Tulio lia ideo estas: "unue kolekti, poste korekti". Kaj en lia vortaro oni
ja vidas kiaj estas la radikoj: http://brazilo.org/vortaro/vtf/dic/ep_a.htm
Amike, Eduardo.