Nur nun mi legas, ke J-K Rinaldo kaj Antonio de
Salvo proponis disidento por oficialigo.
Pardonu.
Kvankam mi opinias, kiel Pjer, ke principe oni ne
bezonas oficialigi vortojn kiuj jam estas internaciaj por
oficialigo,
mi subtenas oficialigon.
Estas tamen ankau interese klopodi serchi skemisman
sinonimon.
El la proponitaj sinonimoj tiuj kun dis
plachas al mi, char disidento estas, kiel difinas ghin PIV: persono, kiu disiĝas de la oficiala religio de
sia lando aŭ de la politka linio de totalisma registaro.
Tamen disulo estas tro ghenerala, disighvolanto
estas neklara kaj mi sugestas disopinianto, disopiniulo.
Amike,
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zaterdag 9 maart 2013 11:56
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) disident-o
Prava protesto, Vastalto, sed lau mi ghi ne
tenas.
Li ne kritikis la reghimon, li kritikis ekonomikajn
kaj politikajn simptomojn de la reghimo. Li esence ne estis kontraureghimulo, li
faris parton de la reghimo, sed pro lia ekonomika konvinko (la artikoloj kiujn
li skribis en Borba) li malvenkis kontrau tiu de aliaj. Tial finfine li
estis enkarcerigita. Evidente tiam oni
farighas kontraureghimulo.
Disidento estas lau difino iu, kiu origine estis
kaj rigardis sin sampartiano, samreligiano, lojala membro de la reghimo
ktp.
Amike,
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zaterdag 9 maart 2013
10:42
Onderwerp: Re: (la bona lingvo)
disident-o
Saluton!
"Johan Derks" <johan...@gmail.com>
skribis:
>La politikistoj, Djilas kaj Dedijer, kamaradoj de Tito en la
kontraufashisma
>militado, estis disidentoj, sed ne estis
'kontraŭreĝimuloj’.
Cxu?
Laux mia kurrapida tralegado de koncerna
artikolo en Vikipedio,
Djilas estis gxuste kontrauxregxima politikisto de
post 1954.
http://en.wikipedia.org/wiki/Milovan_%C4%90ilas#Dissident
Amike,
Vastalto
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la
listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups
"la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving
emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For
more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.