onkologio

1 view
Skip to first unread message

Vastalto

unread,
Oct 30, 2010, 9:19:55 PM10/30/10
to la-bona-lingvo
Estimataj,

Mi proponas jenan linion:

onkologio -> tumormedicino, tumorscienco

Kiel vi opinias?

Vastalto

Antonio De Salvo

unread,
Oct 31, 2010, 5:35:31 AM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi samopinias (ankaux aliaj terminoj komencigxantaj per onko- (= tumoro) povas esti same traktataj (ekzemple onkoterapio = tumorkuracado).
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Vastalto
Inviato: domenica 31 ottobre 2010 2.20
A: la-bona-lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) onkologio

Estimataj,

Mi proponas jenan linion:

onkologio -> tumormedicino, tumorscienco

Kiel vi opinias?

Vastalto

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Anna Lowenstein

unread,
Oct 31, 2010, 7:18:47 AM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu temas pri tumoro aŭ kancero? Eble “kancero” estas pli ĝenerala vorto.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: domenica 31 ottobre 2010 10.36
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: onkologio

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2010, 7:43:59 AM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

>ᅵᅵ Ĉu temas pri tumoro aŭ kancero? Eble “kancero” estas pli ĝenerala vorto.

Mi estis jam preta registri la proponon de Vastalato kaj de Antonio, sed nun mi ne scias, kion fari. Unue ni devcidu inter la paro "tumoro" kaj "kancero".

Renato



-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Antonio De Salvo

unread,
Oct 31, 2010, 7:50:50 AM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Almenaux en Italio, temas precize pri la malo: "tumoro" estas gxenerala vorto (oni parolas pri "benignaj" kaj "malignaj" tumoroj, respektive bonprognozaj/ nepereigaj kaj malbonprognozaj/ pereigaj), dum "kancero" estas specifa termino por indiki la malbonprognozajn/ pereigajn tumorojn.
Se mi ne eraras, tia estas la diferenco ankaux en NPIV.
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Anna Lowenstein
Inviato: domenica 31 ottobre 2010 12.19
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) R: onkologio

renato corsetti

unread,
Oct 31, 2010, 8:00:53 AM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Almenaux en Italio, temas precize pri la malo: "tumoro" estas gxenerala
vorto (oni parolas pri "benignaj" kaj "malignaj" tumoroj, respektive
bonprognozaj/ nepereigaj kaj malbonprognozaj/ pereigaj), dum "kancero" estas
specifa termino por indiki la malbonprognozajn/ pereigajn tumorojn.
Se mi ne eraras, tia estas la diferenco ankaux en NPIV.

Neitaloj, je via okazo diri kiel statas la afero en via lingvo!

Amike

Renato

winmail.dat

Vastalto

unread,
Oct 31, 2010, 8:07:57 AM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
"Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it> skribis:

>Almenaux en Italio, temas precize pri la malo: "tumoro" estas gxenerala vorto
>(oni parolas pri "benignaj" kaj "malignaj" tumoroj, respektive bonprognozaj/
>nepereigaj kaj malbonprognozaj/ pereigaj), dum "kancero" estas specifa
>termino por indiki la malbonprognozajn/ pereigajn tumorojn.

Tute same en Japanio.

Vastalto

Anna Lowenstein

unread,
Oct 31, 2010, 8:17:52 AM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fakte, estas same en la angla. Sed oni diras pri homo kun la malsano: "ŝi havas kanceron", ne "si havas tumoron", kiel oni emas diri en la itala. Supozeble, tumoro estas simptomo de la malsano, ne la nomo de la malsano mem. Se oni informus min, ke iu havas tumoron, mia unua demando estus, ĉu ĝi estas danĝera aŭ ne.

Aliflanke, mi supozas, ke onkologio estas science pri ĉiaj tumoroj, kaj danĝeraj, ĉu nedanĝeraj. Do, eble "tumor-scienco" estus tamen pli taŭga.

Anna


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo

Inviato: domenica 31 ottobre 2010 12.51

Estimataj,

Mi proponas jenan linion:

onkologio -> tumormedicino, tumorscienco

Kiel vi opinias?

Vastalto


Antonio De Salvo

unread,
Oct 31, 2010, 9:38:10 AM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
En la itala ekzistas multaj manieroj por ne eldiri la timigan vorton "kancero"; unu el tiuj estas "tumoro", sed pli ofte oni uzas parolturnojn (ekzemple "nekuracebla malsano", malbela malsano"), aux sciencajn terminojn ne kompreneblajn de ordinara homo (ekzemple "neoplazio", sed ekde kiam cxi tiu vorto farigxis konata, oni diras "diskariokinezo", tiel ke la malsanulo mem ne komprenu je kio li malsanas; oni ankaux parolas pri "onkologia malsanulo", por ne diri eksplicite ke temas pri malsanulo je tumoro).
Cetere, "tumoro" en si mem signifas simple "sxvelajxo", do gxi ne aspektus tiel timiga, se oni ne scius, ke temas pri malagrabla sxvelajxo. "Kancero" entenas la ideon pri kankro, kiu formangxas. En ordinara interparolo inter italoj, estus tre malgxentile paroli krude pri "kancero" (temas iusence pri tabua vorto).
Gxis
Antonio

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Anna Lowenstein

Inviato: domenica 31 ottobre 2010 13.18

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 31, 2010, 10:07:44 AM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti:

> Anna:

>>   Ĉu temas pri tumoro aŭ kancero? Eble “kancero” estas pli ĝenerala vorto.

> Mi estis jam preta registri la proponon de Vastalato kaj de Antonio, sed nun
> mi ne scias, kion fari. Unue ni devcidu inter la paro "tumoro" kaj
> "kancero".

Ne ĉiuj tumoroj estas kanceraj. Onkologio temas pri kancero, ne
ĝenerale pri ĉiaj tumoroj.

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Antonio De Salvo

unread,
Oct 31, 2010, 10:24:33 AM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Versxajene en kelkaj landoj estas tiel, sed ekzemple en Italio "onkologio" rilatas al cxiaj tumoroj, cxu bonprognozaj cxu malbonprognozaj (kanceroj), kvankam kompreneble oni donas pli da atento al la malbonprognozaj.
Cxiel ajn, mi restus cxe la pli ampleksa termino (tumoro): cxiuj kanceroj estas tumoroj, sed ne cxiuj tumoroj estas kanceroj; kaj ne estas sanmsignife diri al malsanulo je tumoro, ke li havas kanceron.
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Bertilo Wennergren
Inviato: domenica 31 ottobre 2010 15.08
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) kancer-o/tumor-o (estis onkologi-o)

Renato Corsetti:

> Anna:

--

José Antonio Vergara

unread,
Oct 31, 2010, 10:26:53 AM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> Ne ĉiuj tumoroj estas kanceraj. Onkologio temas pri kancero, ne
> ĝenerale pri ĉiaj tumoroj.

tute prave.

Kvankam kuracisto, mi ne emis reagi char mi tute ne entuziasmas pri la
nuna chi-retlista ondo de obsedigho kontrau la jam sufiche
internaciighintaj medicinaj grekismoj, krom se temas nur pri simplaj
tradukoj por igi ilin kompreneblaj al laikuloj.

Pri kancero: en sia Esperanta Teknika Medicina Vortaro (1932), Briquet
uzis la formon "kankro", kiu bedaurinde ne plu uzatas, char ghi evitus
la ghenan, mensogan shajnigon kvazau "kancero" enhavus la sufiksan
finajhon -ero

José Antonio

Vastalto

unread,
Oct 31, 2010, 10:51:48 AM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com> skribis:

>krom se temas nur pri simplaj
>tradukoj por igi ilin kompreneblaj al laikuloj.

Mi opinias, ke tio estas grava penado por interkomunikigxi inter
medicinistoj kaj pacientoj.

Vastalto

José Antonio Vergara

unread,
Oct 31, 2010, 10:58:26 AM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:

> Mi opinias, ke tio estas grava penado por interkomunikigxi inter
> medicinistoj kaj pacientoj.

tio estas treege inda celo, sendube. Sed lau mia impreso Corsetti
radikale malamas ne nur la medicinajn grekajn terminojn, sed ghenerale
ilian uzon en la scienca terminaro. Mi neniel kundividas tian
ekstremisman sintenon.

Jose Antonio

renato corsetti

unread,
Oct 31, 2010, 2:52:00 PM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio:

> krom se temas nur pri simplaj
>tradukoj por igi ilin kompreneblaj al laikuloj.

Vastalto:

> Mi opinias, ke tio estas grava penado por interkomunikigxi inter
medicinistoj kaj pacientoj.

Mi samopinias kun Vastalto. Nur tion ni faras.

Amike

Renato

renato corsetti

unread,
Oct 31, 2010, 2:53:35 PM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Jose? Antonio:

> Sed lau mia impreso Corsetti
radikale malamas ne nur la medicinajn grekajn terminojn, sed ghenerale
ilian uzon en la scienca terminaro.

Ne, mi ne radikale malamas ilin en la scienca terminaro sed certe en la normala lingvo.

Amike

Renato


Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Nov 1, 2010, 12:08:34 AM11/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Eble iomete da informoj el medicina vidpunkto helpos ĉi tie:

Tumoro estas la plej ĝenerala termino, kun signifo de "kreskaĵo" aŭ "ŝvelo"
Tiu ŝvelo povas inkluzivi tiujn formaĵojn rilataj al infekciaj kaj inflamaj kaŭzoj (ofte ne nomataj tumoroj en la ordinara lingvo) krom tiuj kies kaŭzo estas formiĝo de nova histo, ankaŭ nomitaj "neoplazioj" [=tumoroj].

Estas du grupoj de tiuj tumoroj (neoplazioj):
benignaj tumoroj (neoplazioj)
malignaj tumoroj (neoplazioj)  = kanceroj

La diferenco inter ili ne estas nur la danĝero por la malsanulo, sed la biologio de la tumoro. Ĝenerale, kanceroj estas pli danĝeraj, sed ne ĉiam.
Ekzemple, estas malofta afero kancero de pituitaria glando, la plimulto de tumoroj tie estas benignaj, sed pro la speciala loko kaj pro la disrompo de hormonaj funkcioj, benigna tumoro tie povas esti multe pli danĝera al kancero en alia organo, ekzemple plej ofta tiroida kancero (estas diversaj tipoj de tiroidaj kanceroj; krom diversaj benignaj tiroidaj tumoroj).


Franklin Montenegro
 

2010/10/31 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Anna:

--

renato corsetti

unread,
Nov 1, 2010, 3:59:22 AM11/1/10
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon, Franklin, pro viaj klarigoj.

 

Mi iomete vagis tra la klarigoj en Vikipedio pri onkologio en pluraj lingvoj kaj komprenis ke en la malsamaj lingvoj oni iom varie parolas pri ĝi kiel scienco pri tumoroj aŭ scienco pri kanceroj. En kelkaj okazoj oni diras ke tema spri scienco pri tumoroj, kiu ĉefe interesiĝas pri kanceroj.

 

Mi kredas, ke je la nuna momento mi estus por linio de ĉi tiu speco:

 

onkologio -> tumor-scienco, kancer-scienco

 

Kion vi pensas?

 

Amike

 

Renato

 

Leo De Cooman

unread,
Nov 1, 2010, 10:18:56 AM11/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 1/11/2010 8:59, renato corsetti skribis:

onkologio -> tumor-scienco, kancer-scienco

 

Kion vi pensas?

Mi nur havas nefakulan rimarkon: leŭkemio ofte estas nomata kiel speco de kancero. Ĝin verŝajne ja kuracas "onkologoj". Sed ĝi miascie ne estigas tumoron. Se oni anstataŭas "onkologio"n per tumorscienco, leŭkemio do estus ekskluzivata.

Amike salutas Leo


Marcos Cramer

unread,
Nov 1, 2010, 9:34:48 AM11/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo skribis:


> Mi nur havas nefakulan rimarkon: leŭkemio ofte estas nomata kiel speco de kancero. Ĝin verŝajne ja kuracas "onkologoj". Sed
> ĝi miascie ne estigas tumoron. Se oni anstataŭas "onkologio"n per tumorscienco, leŭkemio do estus ekskluzivata.

Jes, la germanlingva kaj anglalingva Vikipedioj konfirmas ke leŭkemio estas speco de kancero, kaj la vortoj "Onkologie" kaj "oncology" estas tie difinataj kiel scienco pri kancero, ne kiel scienco pri tumoroj. Retserĉo en la du lingvoj konfirmas ke "Onkologie" kaj "oncology" inkluzivas ankaŭ la sciencan esploradon kaj kuracadon de leŭkemio. Pro ĉio ĉi mi opinias, ke preferindas la termino "koncerscienco" al "tumorscienco".

Amike,

Marcos

Bertilo Wennergren

unread,
Nov 1, 2010, 9:39:24 AM11/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman skribis:

> onkologio -> tumor-scienco, kancer-scienco

> Mi nur havas nefakulan rimarkon: leŭkemio ofte estas nomata kiel speco de


> kancero. Ĝin verŝajne ja kuracas "onkologoj". Sed ĝi miascie ne estigas
> tumoron. Se oni anstataŭas "onkologio"n per tumorscienco, leŭkemio do estus
> ekskluzivata.

Tute prave. Ekzistas kanceroj, kiuj tute ne rilatas al tumoroj,
ekzemple leŭkemio.

Tio estas do pli argumento kontraŭ la termino "tumorscienco": Tia
scieno plej ofte traktas tumorojn, sed ne ĉiam, kaj ĝi ne traktas
ĉiajn tumorojn.

Aliflanke, se kredi la Anglan Vikipedion, la vorto "kancero" mem ne
estas faka termino! La Vikipedio asertas, ke la faka termino estas
(Angle) "malignant neoplasm". Eblas do imagi la argumenton, ke fake ne
taŭgas "kanceroscienco", sed nur "malbonprognozneoplasmoscienco" aŭ
(kredeble en tia okazo tamen pli oportune) "onkologio". Ĉu tiu
rezonato estas prava, mi ne povas prijuĝi, nek ĉu fakuloj efektive
pensus tiamaniere.

Antonio De Salvo

unread,
Nov 1, 2010, 10:08:27 AM11/1/10
to la-bona...@googlegroups.com

Ankaux mi ne estas fakulo; tamen, mi legas en la hejmpagxo de la Itala Asocio por esplorado pri kancero (AIRC - la plej prestigxa itala institucio en cxi tiu kampo):

La leucemia è un tumore delle cellule del sangue ed è causato da una proliferazione incontrollata delle cellule staminali che si trovano nel midollo osseo.

(traduko: leuxkemio estas tumoro de la cxeloj de l’ sango, kaj gxi estas kauxzata de senkontrola plimultigxo de la stamenaj cxeloj kiuj trovigxas en la osta medolo).

 

Cxiel ajn, mi ne insistas por ke oni uzu la pli gxeneralan terminon “tumoro”; cetere, en Esperantujo estas konata la esprimo “Kancerkliniko”, do versxajne oni pli facile kaptas la sencon de “kancero” ol de “tumoro”. Mi nur opinias, ke al “kancerscienco” oni devus aldoni “kancermedicino”, cxar ja temas pri du diversaj konceptoj (en la itala, verdire, por cxi tiu dua koncepto oni utiligas la esprimon “oncologia medica” = kancerscienca medicino, do kancermedicino).

Gxis

Antonio

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: lunedì 1 novembre 2010 15.19


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) kancer-o/tumor-o (estis onkologi-o)

 

Je 1/11/2010 8:59, renato corsetti skribis:

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Nov 1, 2010, 9:56:15 AM11/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leŭkemio estas disa formiĝo de nova histo, tiel estas biologie same kiel aliaj kanceroj (malignaj neoplzioj), kaj ĝi obeas la samajn leĝoj kiel ordinaraj (malignaj) tumoroj

Franklin Montenegro

2010/11/1 Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>
--

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Nov 1, 2010, 10:23:47 AM11/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kancerscienco estus nur valida por kancero (kaj ne por nekanceraj tumoroj), sed la medicina branĉo estas por ambaŭ, tiel mi favoras nur "tumorscienco"-n  (kiu inkluzivas ambaŭ).

"Oncos", la greka radiko estas vorto por "maso, formiĝo", valida por ambaŭ malignaj kaj nemalignaj tumoroj.

Franklin

2010/11/1 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>

José Antonio Vergara

unread,
Nov 1, 2010, 11:47:04 AM11/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo:

> Mi
> nur opinias, ke al “kancerscienco” oni devus aldoni “kancermedicino”, cxar
> ja temas pri du diversaj konceptoj

Jen tute prava rimarko.

Fakte neniu medicina fako kies nomo enhavas la grekdevenan radikon
-logio plus unu au pluraj aliaj (ech 3: oto-rino-laringo-logio) estas
nur iu "scienco" au "studo" pri la koncerna organo/korpoparto (ekz.
gastroenterologio) au homgrupo (ginekologio), sed la praktika aspekto
(lertaro kaj teknologio) kiel kuraci au alfronti la koncernajn
malsanojn estas la plej grava afero de tiuj specialighoj.

Ginekologio fakte ne estas "scienco pri la virino", sed medicina fako
pri la malsanoj de la ina seksa aparato.

Mi do plene subtenas la ideon de Antonio : onkologio -> kancermedicino

Jose Antonio

José Antonio Vergara

unread,
Nov 1, 2010, 11:51:28 AM11/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Franklin:

> "Oncos", la greka radiko estas vorto por "maso, formiĝo", valida por ambaŭ
> malignaj kaj nemalignaj tumoroj.

jes ja, sed tamen onkologiistoj fakte okupighas nur pri kanceraj
malsanoj (inkludante leukemion, kompreneble : oni foje ech parolas pri
hemato-onkologio por tiu medicina subbrancho).

Jose Antonio

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages