Dankon al cxiuj
tre interesa estas, ke la japana uzas esprimon, kiu lauxvorte signifas
"ekzisto/esto-teorio/scienco". Tio estas bona argumento favore al uzo
de kunmetisma vorto (kiu pli efike komprenigus al cxiuj mondanoj,
cxiukulturaj, pri kio temas, sen la neceso aldoni priksribojn kaj la
etimologion de la vorto, tuj cxe la komenco de priontologiaj
manlibroj).
Kara Marcos, jes, mi precipe celas la ontologion de la analiza
filozofio, do tiu, ni diru, pli "scienceca"...
Pri via prefero al "ekzist-" anstataux "est-", mi kredas ke gxi pli
taugas por filozofoj kiel Quine. Sed, se oni volas uzi vorton suficxe
signifentenan (kiel vi gxuste rimarkigas), por ke gxi estu bona
anstatauxanto de "ontologio", necesus ne nur pridiksuti la indecon de
"-scienc-", sed ankaux tiu de "-ekzist-": ekzemple, Parmenido parolas
pri esto, ne pri ekzisto...
Do, pro tio mi preferas ke estu uzata "-est-".
Tio estas la kialo, pro kio mi emas uzi la vorton "estajxo" kiel
kunmetisman alternativon de "ento"
Iuj propnis al mi "estoteorio". La problemo estas, ke ne cxiuj
ontologioj havas la strukturon de "teorio" (ecx se ni uzas la vorton
"teorion" en senco ne tro ligita al matematika logiko). Nu, fakte la
ontologio de Parmenido havas la formon de poemo!...
Via vorto "ekzistosistemigo", Marcos, estas tre interesa por specifa
parto de ontologio: tiu kiu rilatas la ellaboradon de kategoriajn
ontologiajn sistemojn...
Nu, rilate al ontologio, mi resumu:
por ke gxia anstatauxanto kunmetisma povu esti aplikata al cxiuj
historiaj formoj de ontologio, kaj samtempe doni ian ideo pri kio
temas al tiuj, kiu ne interesigxas pri filozofio:
- estus bone ne antauxsupozi ke ekzisto = esto, do pli bonas
kunmetismajn esprimojn kiuj entenu "-est-"
- estas kontesteble ke cxiam temas pri scienco aux teorio (tio ne
cxiam okazas, ecx se nuntempa ontologio tre sciencemas)
Cxu eble "estostudado"?
Estostudado, tamen, havas alian problemon: gxi malpermesas facilan
eltiron de cxiam trafaj devenintaj vortoj (kiel la vorto "ontologia",
en esprimoj kiel "la kasxitaj premisoj ontologiaj de la Aristotela
kvadrato de la logikaj kontrauxstaroj kauzas tion, ke por cxiu
pensabla kvalito devas ekzisti ion, kio gxin posedas"; nu, tie cxi la
revortumo "la kasxitaj premisoj _estostudadaj_ de la Aristotela
kvadrato" estus tute ne trafa kaj ne komprenebla...
Renato (kaj Marcos): pri esti/ekzisti, la problemo gxuste estas, ke
laux iuj ontologioj (pri kiuj mi cetere malkonsentas) esto kaj ekzisto
estus du malsamaj aferoj: esto inkluzivus cxion (ecx tro da aferoj),
dum ekzisto inkluzivus nur iujn; alidirite, ekzistajxaro estus nur
parto de estajxaro (ekzemple: ja estus Pegaso, sed gxi estus nur kiel
fantazia estajxo, dum gxi ne ekzistus - ne estus afero reala -; same
ja estus papo nuna nigrhauta, sed li estus "ebla estajxo", sed li ne
ekzistus en la realo).
Se oni do ne diferencigas eston disde ekzisto, ne eblas paroli pri la
diferencoj inter ontologioj kiuj kredas ke esto = ekzisto (pri kiuj,
cetere, mi konsentas), kaj tiuj por kiuj esto kaj ekzisto estas du
malsamaj aferoj (cxiuj ekzistajxoj estas; sed nur iuj estajxoj
eksistas: tiuj "realaj").
Cxion mi diris ne precize, nur por doni ideon...
Marcos, la revuo nomigxas INKOJ.
Tre gravas ke multaj e-istoj legu gxin (gxi estas tute senpaga
retrevuo), por konvinki la universitaton dauxre publikigi gxin.
Ankaux gravas ke novaj fakuloj kunlaboru, por ke (tiu cxi estas nia
defio) EO estu vere uzata por internacia scienca komunikado kaj -
cxefe - por internacia scienca komuna teoriprilaborado.
Tre utilas aboni gxin (malfermi konton), kiel legantoj.
Jen la adreso:
http://riviste.unimi.it/index.php/inkoj
Amike
Ancxjo