Re: dukto

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Feb 19, 2010, 10:56:03 AM2/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi nur volas aldoni, ke internacie, dukto ne cxiam estas tubo. Foje gxi estas
ponto (akvadukto, viadukto, cervidukto )


gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Feb 19, 2010, 12:07:22 PM2/19/10
to ° listo 'la bona lingvo'
Ronaldo:



Mi nur volas aldoni, ke internacie, dukto ne cxiam estas tubo. Foje gxi estas
ponto (akvadukto, viadukto, cervidukto )
mi kontrolis kaj "viadukto" apartenas al la 2-a oficiala aldono. Ĉu ni havu la linion

viadukt-o (2oa) = alt-a pont-o ?

Amike

Renato


mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 20, 2010, 4:17:23 AM2/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Shajnas al mi, ke "viadukto" neniel povas esti "alta ponto", char 'ci
lasta pendas alte super rivero ktp. Mi preferas "sub(ter)a trapaso".


> Ronaldo:
>
>
>> Mi nur volas aldoni, ke internacie, dukto ne cxiam estas tubo. Foje
>> gxi estas
>> ponto (akvadukto, viadukto, cervidukto )

> mi kontrolis kaj "viadukto" apartenas al la 2-a oficiala aldono. C^u ni


> havu la linion
>
> viadukt-o (2oa) = alt-a pont-o ?
>
> Amike
>
> Renato
>
>

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


Renato Corsetti

unread,
Feb 20, 2010, 5:34:24 AM2/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:
     Shajnas al mi, ke "viadukto" neniel povas esti "alta ponto", char 'ci
lasta pendas alte super rivero ktp. Mi preferas "sub(ter)a trapaso".
  
Kara Marcel, estas tre granda disopiniado inter PIV kaj vi. PIV ĝuste parolas pri ponto super alta valo en la difino pri viadukto.

Aŭ vi aŭ PIV devas viziti vorto-kuraciston.

Amike

Renato


mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 20, 2010, 6:00:52 AM2/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato!
Ci tute pravas, viadukto estas alta ponto. Mi pensis pri "tunelo".
Kauzis mian misrimarkon (kaj misrimarkigon) ne nur ke en Australio
preskau ne ekzistas "viaduktoj" (kaj la kelkajn oni chiam nomas
simple "pontoj"), sed ankau ke estas malfrue kaj post peza laboro en
la ghardeno mi bezonas nun iri liten. Dankon pro la rimarkigo.
Marcel.

> Marcel:
>> Shajnas al mi, ke "viadukto" neniel povas esti "alta ponto", char
>> 'ci
>> lasta pendas alte super rivero ktp. Mi preferas "sub(ter)a trapaso".
>>

> Kara Marcel, estas tre granda disopiniado inter PIV kaj vi. PIV g^uste


> parolas pri ponto super alta valo en la difino pri viadukto.
>

> Au( vi au( PIV devas viziti vorto-kuraciston.
>
> Amike
>
> Renato
>
>

Ronald Schindler

unread,
Feb 20, 2010, 8:19:39 AM2/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj,
laŭ mi "viadukto" estas speciala ponto, ĝi povus eĉ esti pontaro, ĉar ĉefe temas pri konstruaĵo kun kolonoj aŭ arkoj, kiuj portas la vojon. Ĉar jam estas uzata esprimo de la romia tempo, estas mondvaste uzata vorto kaj la konstruaĵo havas tiun specialan aspekton, mi pledus por la konservo de tiu vorto.
Sincere Ronaldo S.

Kara Renato!
Ci tute pravas, viadukto estas alta ponto. Mi pensis pri "tunelo".
Kauzis mian misrimarkon (kaj misrimarkigon) ne nur ke en Australio
preskau ne ekzistas "viaduktoj" (kaj la kelkajn oni chiam nomas
simple "pontoj"), sed ankau ke estas malfrue kaj post peza laboro en
la ghardeno mi bezonas nun iri liten. Dankon pro la rimarkigo.
Marcel.

> Marcel:
>> Shajnas al mi, ke "viadukto" neniel povas esti "alta ponto", char
>> 'ci
>> lasta pendas alte super rivero ktp. Mi preferas "sub(ter)a trapaso".
>>
> Kara Marcel, estas tre granda disopiniado inter PIV kaj vi. PIV g^uste
> parolas pri ponto super alta valo en la difino pri viadukto.
>
> Au( vi au( PIV devas viziti vorto-kuraciston.
>
> Amike
>
> Renato

Renato Corsetti

unread,
Feb 20, 2010, 9:34:54 AM2/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronald:

mi pledus por la konservo de tiu vorto.
  
Bone. Mi ne enmetas la linion por viadukto kaj ni atnedu ĉu aliaj pledas por aŭ kontraŭ.

Amike

renato


ro-esp

unread,
Feb 21, 2010, 9:52:30 AM2/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
strange ke homoj pensas ke temas pri "alta ponto".

Por mi, viadukto estas ponto sur kiu kusxas vojo (latine : via), same
kiel akvadukto estas ponto sur kiu fluas akvo, kaj cervidukto estas
ponto kiun uzas cervoj kaj aliaj bestoj

Renato Corsetti

unread,
Feb 21, 2010, 11:34:21 AM2/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

strange ke homoj pensas ke temas pri "alta ponto".
Jes, temas, laŭ mi kompreno pri alta ponto super valo eventuale kun pluraj arkaĵoj.

Se ne estus tiel ĉiu ponto estus viadukto.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages