“Sunhalto” estas la lauxvorta traduko de la latina “solstitium” (elp. solsticjum = solstico), kaj gxi atentigas pri la fakto, ke dufoje en la jaro (somere kaj vintre) la suno sxajne haltas (solstico estas kaj la punkto kaj la momento, kiam la suno “haltas”, en la senco ke gxi trovigxas je la plej granda alteco super aux sub la cxiela ekvatoro, do gxi “staras”, kaj nek “progresas” nek “malprogresas”: http://eo.wikipedia.org/wiki/Solstico ).
“Sunturno” aux “sunturnigxo”, kontrauxe, estas la lauxvorta traduko de la germana “Sonnenwende”. Mi devas konfesi, ke cxe tia vorto, mi ne komprenus pri kio temas, sed mi pensus je “miraklaj” okazajxoj, kiaj la fenomenoj en Fatimo (kie, lauxdire, la suno turnigxadis en la cxielo).
Pli gxenerale, sxajnas al mi ke oni rigardas la solisticon el du malsimilaj vidpunktoj; “sunhalto” rilatas al la statika aspekto (la suno “haltas”), “sunturno” al tiu dinamika (la irado de la suno ekde tiu punkto/ momento renversigxas).
Konklude, mi lasus netusxita “solstico”, kiu estas faka vorto, kaj maksimume mi tenus min cxe “sunhalto”.
Gxis
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 25 dicembre 2012 17:56
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) solstic-o
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
| mi lasus netusxita “solstico”, kiu estas faka vorto, kaj maksimume mi tenus min cxe “sunhalto”.
----- Oorspronkelijk bericht -----Van: Antonio De SalvoVerzonden: dinsdag 25 december 2012 18:28Onderwerp: (la bona lingvo) R: solstic-o
Kial malhalto kaj halto?- vintra solstico > sunmalhalto, vintra sunturno - somera solstico > sunhalto, somera sunturno.
--
----- Oorspronkelijk bericht -----Van: J-K RinaldoAan: la bona lingvoVerzonden: woensdag 26 december 2012 11:43Onderwerp: (la bona lingvo) Re: R: solstic-o
Nun ni havas la linion:
solstic·o → sun·halt·o, sun·ekstrem·o
Tiu linio estis kritikita de kelkaj. Nun venis la propono pri "sun-turn-o/sun-turn-iĝ-o". tio ŝajnas pli klara. Kion vi opinias? Mi kontrolis nun kaj en la araba tiu vorto estas "renversiĝo de la suno"
MI pardompetas pri la eraro... mi intencis
- vintra solstico > SUNMALALTO, vintra sunturno
- somera solstico > SUNALTO, somera suntutno.
Ja la suno neniam haltas
Kankam mi estas nek astronomia.. nek lingva fakulo
J-K
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
~~~
--