solstico

15 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Dec 26, 2012, 3:54:15 PM12/26/12
to la bona lingvo
La vorto 'solstice' el la angla havas jenajn gradojn de internacieco:
17 el 28 eŭropaj lingvoj enhavas ĝin.
61,9% de la 656.448.705 denaskaj parolantoj de eŭropaj lingvoj en Eŭropo povas rekoni ĝin.
La kuna virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj enprenis la vorton estas 48,2% de 30.251.580,
la totala virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj estis konsiderataj.

23 el 51 lingvoj tutmonde enhavas ĝin.
36,7% de la 3.922.236.645 denaskaj parolantoj en la mondo povas rekoni ĝin.
La kuna virtuala valoro de lingvoj tutmonde kiuj enprenis la vorton estas 46,4% de 139.105.655,
la totala virtuala valoro de lingvoj tutmonde kiuj estis konsiderataj.
 
Ekzistas kvinkelke da lingvoj, por kiuj Google Translayte notas Solstice kun granda komenca litero.
Tion mi malfidas kiel signon, ke tiu "traduko" estis metita tie pormanke.
Tial tiujn lingvojn mi konsideris kiel neenprenintajn.
Char mi konsideras la virtualan valoron kiel la science plej "honestan" mezuron de internacieco
kaj, akceptante 50% kiel la limon (15a regulo: la plimulto de la lingvoj),
oni povus konkludi, ke solstico ne estas sufiche internacia.
 
Amike,
Johan Derks

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Dec 26, 2012, 5:43:27 PM12/26/12
to la-bona...@googlegroups.com
Estas "interesa" via rezonado Johan:

Vi prenas la vorton "solstice" el al angla, kaj tie vi pravas ĉar tiel aperas tiu vorto en tiu lingo; sed kial preni tiun vorton el la angla kiam la origino de la vorto estas en la LATINA lingvo?  
En la latina la vorto estas "solstitium", kombinaĵo de du latinaj vortoj:  "sol" kaj "statum", tio estas la momento kiam la Tero atingas la plej malproksiman aŭ plej proksiman punkton de sia orbito ĉirkaŭ la Suno kaj ŝajnas ŝanĝi direkton (fakte nenio ĉesas en movado, laŭ sugesto de la vorto statum).  
Mi sendas komenton, ĉar ĝi povas doni la impreson ke multaj aliajn ligvoj prenis tiun vorton el la angla, kiam vere la plimulto el ili prenis la vorton rekte el la latina, same kiel esperanto prenis la plimulton da radikoj el la latina.
Sincere

franklin montenegro


2012/12/26 Johan Derks <johan...@gmail.com>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Johan Derks

unread,
Dec 27, 2012, 2:55:04 AM12/27/12
to la-bona...@googlegroups.com
Vi ne enkalkulas la teknikon de la programo Google Translate, nek de mia programo www.esp-evoluo.org.
Estas absolute indiferente, chu mi skribas ke la vorto estas prenita el la angla au el la latina.
Gravas la demando el kiu lingvo la tradukoj de Google Translate estas la plej fidindaj.
De diversaj flankoj mi audis, ke la angla pormanke de alia rekta tradukitinero inter la fontolingvo kaj la cellingvo estas uzata de Google Translate kiel pontlingvo.
Do prenu iujn tutmonde ne gravajn lingvojn, ekz. la nederlanda kaj la telugua.
Por trovi la tradukon de huis el la nederlanda al la telugua, GT tradukos huis unue al house and then house al ఇళ్లు.
Evidente ne estas alia solvo, char krei 51 x 50 = 2550 apartajn listojn por chiuj eblaj tradukdirektoj inter 51 lingvoj superpasas la kapablon de Google.
Povas esti, ke por kelkaj lingvoparoj ekzistas rekta itinero, sen intermeto de la angla, ekzemple inter la franca kaj la haitia.
En tia kazo en ege escepta ekzemplo iu traduko povus devii de la traduko kiun liveras la itinero franca --> angla --> haitia.
Tial ghenerale mi prenas la anglan vorton pro teknika kialo kiel fontovorton.
Nur kiam la angla traduko ne precize kongrus signife kun la lingvika fontovorto (do se solstice estus ne preciza traduko de solsticium) oni prenu la veran fontolingvon kiel teknikan fontolingvon.
 
Mi aprezas vian komenton, char mi iritighas pri la sama fenomeno en mia chirkauajho, ke multaj vortoj origine venas el la franca kaj oni pensas, ke ghi venas el la angla.
Interesa ekzemplo estas el mia familio, kiam mia bofratino estis korektita pri la brite ne-korekta elparolmaniero de la vorto Nike [Najkiii] por la marko de sportshuoj.
Tiam shi rebatis: Sed chiu tia elparolmaniero estas tute erara. Chu vi ne scias de kie venas tiu vorto? El la (malnov)greka lingvo, signifanta "venko". Do mi diras Nike [nike].
 
Amike,
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 26 december 2012 23:43
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) solstico

Estas "interesa" via rezonado Johan:

Vi prenas la vorton "solstice" el al angla, kaj tie vi pravas ĉar tiel aperas tiu vorto en tiu lingvo; sed kial preni tiun vorton el la angla kiam la origino de la vorto estas en la LATINA lingvo?  
En la latina la vorto estas "solstitium", kombinaĵo de du latinaj vortoj:  "sol" kaj "statum", tio estas la momento kiam la Tero atingas la plej malproksiman aŭ plej proksiman punkton de sia orbito ĉirkaŭ la Suno kaj ŝajnas ŝanĝi direkton (fakte nenio ĉesas en movado, laŭ sugesto de la vorto statum).  
Mi sendas komenton, ĉar ĝi povas doni la impreson ke multaj aliaj ligvoj prenis tiun vorton el la angla, kiam vere la plimulto el ili prenis la vorton rekte el la latina, same kiel esperanto prenis la plimulton da radikoj el la latina.

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Dec 27, 2012, 9:25:19 AM12/27/12
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon Johan pro via racia kaj amika respondo.
Alia rimarko pri la vorto "solstico" estas ke ĝia origino estas en tempo kiam oni havis alian koncepton pri nia planedo, kain oni kredis ke la Suno moviĝis ĉirkaŭ la Tero, kaj rilate al la sama koncepto ke Suno haltis. Senŝanĝe la sama vorto iris al pluraj lingvoj. Estas pli facile traduki supraĵe vortojn ol traduki la signifo mem de la vorto. Solstico estas nur unu el tiaj vortoj. Aliaj ordinaraj vortoj ekzemple estas "sunsubiro", "sunsupreniro", ofte uzataj, kaj ordinare preskaŭ ne gravas, ĉar interne niaj konceptoj jam diras al ni kion vere okazas. 
Mi vidas ke novaj eblaj vortoj estas konsiderataj, kaj tio plaĉas al mi.

Franklin 

2012/12/27 Johan Derks <johan...@gmail.com>

Johan Derks

unread,
Dec 27, 2012, 1:02:18 PM12/27/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi tamen ankorau volas rimarkigi, ke oni ne devas uzi la lingvon por shanghi (plibonigi oni pensas) la bildon kiun ni havas tradicie pri iu fenomeno.
Se oni diras firmamento, chu tio estas erara? Chu oni devas anstatauigi ghin per kosmo au io alia, char homoj nun scias, ke tiu "firmamento" ne estas fiksita?
Tio estus terura, ech fashisma interveno en nia kulturo. Homa kulturo evoluas kaj bildoj de nia chirkauajho kun ghi, sed la ligon kun nia pasinteco (kaj kun niaj infanoj, kiuj perceptas la mondon rekte, ne science, ne cerboracie) ni ne rajtas tranchi.
 
Amike,
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: donderdag 27 december 2012 15:25

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Dec 27, 2012, 3:42:41 PM12/27/12
to la-bona...@googlegroups.com
Tamen, ĉio ŝanĝigas ĉu ni ŝatu tion aŭ ne...

franklin

2012/12/27 Johan Derks <johan...@gmail.com>
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages