Marcos:
| Sed "ramplo" laŭ la ĉi-supre cititaj difino en PIV kaj traduko en Krause havas multe pli larĝan signifon.
| Mi mem foje diris simple "dekliva vojo", sed ne ĉiam tute kontentis pri tiu esprimo.
Mi ne havas problemojn aldoni kiel unuan variaĵon “dekliva vojo”, kiu estas pli ĝenerala. Mi kredas, ke kiam ni diskutis pri tio oni ĉefe pensis pri la deklivaj vojoj por eniri aŭ eliri aŭtovojojn.
| Aŭ ĉu ni eble pensu pri oficialigo de la vorto?
Ne antaŭ ol ekscii, kiel oni vortumas tiun koncepton en la japana, ĉina, ktp. [En la araba, mi ĵus malkovris, ke, se mi bone komprenas, oni diras ion kiel “dekliva vojo”]
| estus interese scii de la diverslingvaj listanoj, kiugrade la kompreno egalas en la diversaj lingvoj.
En la itala la sama vorto estas uzata, kaj tiu uzo estas tuttage normala, por aludi je ŝtuparo-peco inter du plataj surfacoj en apartamentaro. Ekzemple “por atingi la unuan etaĝon oni devas grimpi du ŝtuparo-ramplojn”. Eble la dekliveco estas la baza ideo.
Amike
Renato
Iam oni diskutis tiun koncepton en la Akademio. Mi jam forgesis la konkludon, sed mi ne kredas, ke ĝi estis “ramplo”. Laŭ mia memoro, la diskutantoj ja serĉis taŭgan kunmetaĵon. (Eble la homo, kiu prezentis la problemon, estis Boris Kolker. Indus demandi lin, ĉu li povas retrovi tiun diskuton.)
La simpla esprimo “en/elira vojo” maltrafas esencan trajton de “ramp”, tio estas ĝia dekliveco. En la nova vortaro de Wells, kiu ĝenerale sekvas bonlingvajn principojn, mi trovas: deklivo, taluso; alirejo, deirejo. “Taluso” taŭgus por tiuj multe pli grandaj artefaritaj deklivoj el tero aŭ betono. Por la malgranda oni povus diri “dekliva tabulo”, aŭ ĉu simple “deklivaĵo”?
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: mercoledì 10 novembre
2010 23.00
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
"ramplo"
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Anna:
| La simpla esprimo “en/elira vojo” maltrafas esencan trajton de “ramp”, tio estas ĝia dekliveco. En la nova vortaro de Wells, kiu ĝenerale sekvas bonlingvajn principojn, mi trovas: deklivo, taluso; alirejo, deirejo. “Taluso” taŭgus por tiuj multe pli grandaj artefaritaj deklivoj el tero aŭ betono. Por la malgranda oni povus diri “dekliva tabulo”, aŭ ĉu simple “deklivaĵo”?
Ĉi tiu Esperanto estas jam tro riĉa. Mi havas amason da variaĵoj por enmeti.
Renato
Rampl- kaj ramp- havas la saman etimologion (el la frankona); ambaux entenas la ideon pri io kiu supreniras, grimpas.
En la itala estas uzata « rampa », sed kun pluraj signifoj; unu estas tiu jam priskribita de Renato (parto de sxtuparo); alia estas tiu “dekliva alirvojo”, cxu suprenira cxu subenira (dekliva alirvojo al auxtovojo, al auxtoremizo) ; tria estas « deklivajxo » por suprenjxeti (ekz. raketon) ; kvara estas anatomia termino (spiralajxo).
Kiel oni vidas, temas pri tuta aro da malsimilaj konceptoj; versxajne oni povus preterlasi la kvaran (fakan terminon), sed nepre oni devus interkonsenti pri la ceteraj signifoj, nur malproksime parencaj inter si (respektive, parto de sxtuparo, dekliva alirvojo, deklivajxo).
Gxis
Antonio
Antonio:
| tria estas « deklivajxo » por suprenjxeti (ekz. raketon)
Ankaŭ ĉi tiu ŝajnas interesa koncepto, por kiu en la itala oni uzas « rampa ». Kiel oni nomas tion en viaj lingvoj kaj en Esperanto ?
Amike
Renato
PS. Nuntempe mi havas la impreson ke tiuj deklivaĵoj emas esti rektaj.
Marcos:
| rampl·o → dekliv·aĵ·o, dekliv·a voj·o, dekliv·a tabul·o
Mi enmetis tiujn sed ankoraŭ lasis laste la antaŭajn, kvankam mi koprenas ke en tiu formo ili taŭgas nur en difinitaj kondiĉoj.
Ni atendu respondojn ankaŭ de aliaj.
Amike
Renato
> suprenvojo... malsuprenvojo...
Ne malbonaj laŭ mi.
Amike
Renato
Ni jam konsensas ke ramplo neniam estas parto de sxtuparo, cxu ?
Foje gxi estas alternativo al sxtuparo, precipe se vi estas en
rulsegxo aw sur rulsxuoj
> Renato demandis:
>
>> Kiel oni nomas en via nacia lingvo tiun parton de ?tuparo de unu eta?o al
>> la alia ?
mi ne tuj scias...
> From: Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
> Marcos:
>
> > ?u iu italo povus klarigi al mi, en kiuj kuntekstoj oni uzas
> "rampa" en tiu senco en la itala?
>
> "?i tiu sako estas tro peza. Mi ne sukcesas iri du "rampe", portante ?in."
ajna aro de sxtupoj estas "trap"
> En la angla oni diras: flight (of stairs, of steps).
povas esti ke mankas tiom preciza vorto en la nederlanda
> From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>
> Temas pri sxtuparsekcio, sxtuparfako, do la aro da sxtupoj kiu
> trovigxas inter unu sxtuparplaceto (germane Treppenabsatz) kaj la
> alia (ne nepre inter unu etagxo kaj alia, cxar ja cxe suficxe altaj
> etagxoj oni povas havi plurajn sxtuparplacetojn, do plurajn
> sxtuparfakojn)
sekcio sonas pli trafa ol fako, sed mi ne uzus "placo". Desmedt donas
sxtuparplatajxo
(inspirita far NL-a platje ?)
> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
> Date: Nov 10 11:00PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/132f294038b0b988
>
> Ni havas la jenan linion:
>
> rampl·o ? en/el·ir·a voj·o
>
> La PIV-a difino de "ramplo" tamen estas jena: "Dekliva vojo, ebliganta al
> veturiloj atingi pli suprajn eta?ojn de konstrua?o." Krause egaligas
> "ramplo" kun la germana "Rampe", ?e kiu mi anka? pensas pri dekliva vojo
> ebliganta sen?tupan movi?on al pli alta a? pli malalta loko (ekzemple kiel
> alternativo al ?tuparo por rulse?uloj kaj patr(in)o kun infan?aro, a? por
> veturiloj). Por tiu senco "en/el·ir·a voj·o" tute ne ta?gas.
mi konsentas
> From: "renato corsetti" <renato....@uniroma1.it>
> Mi ne havas problemojn aldoni kiel unuan varia?on ?dekliva vojo?,
Mi jes iom....cxar ne klaras cxu la akso de la vojo estas dekliva aw
ne. Ja foje la dekliveco estas du unu flanko de la vojo al la alia
> | A? ?u ni eble pensu pri oficialigo de la vorto?
ramplo? kredeble jes
> En la itala la sama vorto estas uzata, kaj tiu uzo estas tuttage
> normala, por aludi je ?tuparo-peco inter du plataj surfacoj en
> apartamentaro. Ekzemple ?por atingi la unuan eta?on oni devas grimpi
> du ?tuparo-ramplojn?. Eble la dekliveco estas la baza ideo.
delirant isti romani ;-)
> From: "Anna Lowenstein" <anna.lo...@esperanto.org>
> La simpla esprimo ?en/elira vojo? maltrafas esencan trajton de
> ?ramp?, tio estas ?ia dekliveco. En la nova vortaro de Wells, kiu
> ?enerale sekvas bonlingvajn principojn, mi trovas: deklivo, taluso;
> alirejo, deirejo. ?Taluso? ta?gus por tiuj multe pli grandaj
> artefaritaj deklivoj el tero a? betono. Por la malgranda oni povus
> diri ?dekliva tabulo?, a? ?u simple ?dekliva?o??
Taluso law mia kompreno estas deklivajxo *flanke de* vojo.
Alirejo kaj deirejo (de awtostrado) ofte tute ne havas deklivon. Eble
ili estas simple pawsajxoj de NL-a oprit/afrit (supren/malsupren-rulejo)
> From: Pablo <pco...@gmail.com>
> Date: Nov 11 04:37AM -0800
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/440a8de0856ab24d
>
> Saluton bonlingvanoj,
>
> Kelkaj tuj elpensitaj proponoj por rampo: suprenirejo, suprenvojo,
> malsuprenirejo, malsuprenvojo...
>
> Mi submetas ilin al via konsidero.
rampo ne eblas, do rampLo, mi petas. Kaj ofte ne estas vera vojo
> From: "renato corsetti" <renato....@uniroma1.it>
>
> | tria estas « deklivajxo » por suprenjxeti (ekz. raketon)
>
> Anka? ?i tiu ?ajnas interesa koncepto,
eble, sed ne temas pri ramplo
> por kiu en la itala oni uzas « rampa ». Kiel oni nomas tion en viaj
> lingvoj kaj en Esperanto ?
eble lanceertoren (lancxturo)
> From: "renato corsetti" <renato....@uniroma1.it>
> Date: Nov 11 04:05PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/e2411b95df302b4
>
> Marcos:
>
>
>
> | rampl·o ? dekliv·a?·o, dekliv·a voj·o, dekliv·a tabul·o
>
>
>
> Mi enmetis tiujn sed ankora? lasis laste la anta?ajn, kvankam mi
> koprenas ke en tiu formo ili ta?gas nur en difinitaj kondi?oj.
bonvolu visxi la unuan, aw aldoni ke gxi estu homfarita, kaj por surradaj ioj
cxe la dua indas aldoni "aw pado"
> From: "renato corsetti" <renato....@uniroma1.it>
> Date: Nov 11 04:06PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/99108a562d351bea
>
> Pablo:
>
>> suprenvojo... malsuprenvojo...
>
> Ne malbonaj la? mi.
konsiderante ke klarus ke ne temas pri plur"len"a vojo
Fina (por hodiaw) komenteto: iuj sxargawtoj havas puge metalan
ramplon, kiu funkcias kiel malantawa vando, lifto kaj ramplo.
gxis, Ronaldo N
> mi ne uzus "placo". Desmedt donas sxtuparplatajxo
(inspirita far NL-a platje ?)
Nun ni parolas pri alia koncepto, la plata surfaco inter ŝtupar-sekcioj. En la itala oni diras "pianerottolo" (=plataĵeto pli malpli) kaj en la araba (etendaĵo el la sama radiko por "tapiŝo"), en la nederlanda "overloop".
Kiel ni diru en Esperanto? Ĉu estas enradikiĝinta vorto por tio?
Amike
Renato
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 13 novembre 2010 11.01
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) enŝtupara plataĵo
Ronaldo:
Amike
Renato
--
>Nun ni parolas pri alia koncepto, la plata surfaco inter ŝtupar-sekcioj. En la itala oni diras "pianerottolo" (=plataĵeto pli malpli) kaj en la araba (etendaĵo el la sama radiko por "tapiŝo"), en la nederlanda "overloop".
>Kiel ni diru en Esperanto? Ĉu estas enradikiĝinta vorto por tio?
En la germana-esperanta vortarego Krause estas "sxtupara placeto", "stupara platformo" (*); lauxvorte (se mi bone interpretas), la germana Treppenabsatz signifas "sxtupara intervalo".
La franca-germana vortaro Le Puil proponas "intersxtuparo".
La itala-esperanta vortarego Minnaja proponas "sxtuparplaceto" kaj "intersxtuparo".
(*) Miaopinie, tamen, "sxtupara platformo" respondas prefere al la montara signifo (= platajxo), kiu fakte en la franca estas "plate-forme", dum por la endoma signifo estas uzata "palier".
Gxis
Antonio
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------