"Pellet" :kial traduki tiunvorton.

0 views
Skip to first unread message

Guillem GB

unread,
Oct 16, 2011, 1:02:54 PM10/16/11
to la bona lingvo
Saluton.

Kompreneble mi referas al bruligaĵo konsistanta de etaj
lignocilindroj. Ankaû la saman vorton oni uzas por manĝebla substanco.

Por ligno- "pellet" mi proponus "lignopeleto"-n. Lignero estas
verŝajne tro ĝenerala. Kion vi pensas?

Guillem

Marcos Cramer

unread,
Oct 16, 2011, 1:35:40 PM10/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ĝenerale, la angla "pellet" signifas ion kunpremitan en rondecan (ekzemple cilindran aŭ globan) peceton. Pro tio laŭ mi taŭgas kiel Esperanta traduko "kunpremaĵeto". Sed laŭsituacio (do depende de tio el kio konsistas tiuj "pellet"-oj, kaj por kio ili estas uzataj), oni ankaŭ povas per aliaj kunmetaĵoj elturniĝi. Ĉiuokaze, mi vidas nenian kialon por enkonduki novradikon por tio en Esperanton.

Amike,
Markos

Anna Lowenstein

unread,
Oct 16, 2011, 2:13:50 PM10/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas: lignaĵeto, lignobuleto, lignobrulaĵo.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Guillem GB
Inviato: domenica 16 ottobre 2011 19.03
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) "Pellet" :kial traduki tiunvorton.

Saluton.

Guillem

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

antonio...@tiscali.it

unread,
Oct 16, 2011, 2:43:26 PM10/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
Se mi ne eraras, ni jam diskutis pri cxi tiu vorto.
Antonio

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Anna Lowenstein
Inviato: domenica 16 ottobre 2011 20:14
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) "Pellet" :kial traduki tiunvorton.

Renato Corsetti

unread,
Oct 16, 2011, 3:38:39 PM10/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:


>  Se mi ne eraras, ni jam diskutis pri cxi tiu vorto.

Vi ne eraras. Jen unu el niaj linioj:

pelet·o → (ĝenerale) bul·et·o; (brulmaterialo) lign·o·bul·et·o

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Leo De Cooman

unread,
Oct 16, 2011, 3:39:36 PM10/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 16/10/2011 19:02, Guillem GB schreef:

> Por ligno- "pellet" mi proponus "lignopeleto"-n. Lignero estas
> verŝajne tro ĝenerala. Kion vi pensas?

Mi kuraĝus proponi "lignokolbaseto".

Amike salutas Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages