Pro tio ke neniu tion faris, mi provas resumi la du malsamajn
proponojn startante de la signifo de 3 novvortoj kun jenaj signifoj:
- kareno: 1 - malsupra ŝipoparto sub la akvolinio
2 - ekstera ŝirmteganta surfaco de motorciklo aŭ aviadilo.
- skotero: "karenita" motorciklo
- skuti: iradi per durada ludilo irigata per piedpuŝo.
La unua "skolo" proponas oficiligon de SKUTI, el kiu venas:
- kareno ... estas neniu propono de ssv
- skutilo> la ludilo
- skotero> motorskutilo... sed ĝi nur figurasence povas rilati al la
karenita motorciklo, angle nomata "scooter"
La dua "skolo" proponas oficialigo de KARENO, el kio venas>
- kareno: 1 - malsupra ŝipoparto sub la akvolinio
2 - ekstera ŝirmteganta surfaco de motorciklo aŭ aviadilo.
- skutilo> durada puŝludilo
- skotero> karenita motorciklo
Ne forgesante fine ke en la realo, kio pli gravas,
- skotero estas karenita motorciklo, kiu povas havi motoron ankaŭ je 250 kubcentimetroj de potenco.
- ŝajne nur en la angla, skotero signifas ankaŭ la duradan ludilon.
J-K