Bedauxrinde, “vorko” trovigxas en NPIV. Evidente, gxi estis transprenita el la angla « work», laux la nuntempa tendenco turnigxi al l angla por formi esperantajn terminojn.
Siatempe, se mi bone memoras (momente mi ne havas submane la koncernan brosxuron), la “Teknika terminaro pri sxoseoj kaj pontoj” eldonita de UEA en 1959 proponis “virko”, vorto kiu tute ne establigxis en Esperantujo. Laux mi, similan sorton havas/ havos “vorko”.
Gxis
Antonio
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Nguyen Xuan Thu
Inviato: mercoledì 25 gennaio 2012 23:23
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) vorko
Mi trovis tiun mirigan vorton vorko en Esperanta Retradio (24a de januaro)
La aŭtoro de la artikolo "Novega tramvojo en Jerusalemo", Gian Piero Savio el Israelo, difinis tiun vorton jene: vorko = grava publika konstruaĵo (aŭtovojo, ponto, tunelo ks). La vjetnama vorto por tiu difino estas công trình, kies traduko en la Granda vjet-esperanta vortaro estas: laboro; ellaboraĵo; verko; monumento. Ĝi respondas al la angla vorto "work". "project". Ĉu "vorko" adoptindas? Aŭ ĉu troveblas samsignifan vorton? Dankon, Thu
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Renato Corsetti
Via del Castello, 1, 00036 Palestrina, Italujo,
ren...@esperanto.org
Laux mia kompreno, per “vorko” oni celas nek konstru-adon anex konstru-ejon, sed konstru-ajxon.
Siatempe, kun la sama celo estis proponita, siatempe, la mortnaskita “virko”, por subtilacxe (kaj senbezone) distingi tion disde “verko”, opiniata (malprave) limigita al artaj/ beletraj laborajxoj.
Cxeokaze: en la itala, “opera d’arte” egalas al “artverko”, en ambaux sencoj; estas “opera d’arte/ artverko” cxu pentrajxo, cxu ponto; kaj cetere, en la greka lingvo “arto” estis “tehxne”, el kio venis “tehxniko”: unu plia pruvo ke estas granda koncepta najbareco inter arto kaj tehxniko, des pli se oni rigardas tehxnikon ne el pure aplika vidpunkto, sed el la elpensa/ ingxenia vidpunkto (cetere, gxuste pro tio oni parolas pri “ingxenier-arto”, en kio ludas “ingxenio” kaj “arto”, kvankam temas pri agado kun praktikaj celoj).
Gxis
Antonio
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Antonio De Salvo
Inviato: giovedì 26 gennaio 2012 08:43
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: vorko
Amike
Harri
-------------
--- el http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=11095
"Vorko" estas unu el la multaj monstroj de PIV. La vorto estas tiom
malmulte uzata, ke oni ne povas diri ion fidindan pri ĝia signifo en
la reala lingvo. Ĝi mankis ankoraŭ en PIV-1970 kaj enŝteliĝis en PIVon
tra la PIV-Suplemento (1987), kie ĝi ankoraŭ havis duan signifon
"parto de fortikaĵo".
Mi ne scias, kiu iniciatis la vorton, sed ĝi ŝajnas misnaskita. Ĝi
similas al alilingvaj vortoj, sed ne redonas ties kernajn signifojn,
kaj tiaj vortoj facilege forglitas el la intencita signifo. Eĉ ne
estas klare, ĉu vere temas pri "konstruaĵo", ĉu pri
"konstru(projekt)o" aŭ "konstruado". Ekz. Krause tradukas la vorton
ankaŭ "Bauvorhaben".
La sola iom utila uzo de la vorto ŝajnis al mi "vorkaro", kiun mi iam
(verŝajne nur unu fojon) vidis proponitan por "infrastrukturo". Mi ne
scias, ĉu la proponinto vere volis inkluzivi ĉian materian bazon de
socio (ankaŭ kloakojn, akvotubojn, elektrajn kaj telekomunikajn
kablojn ktp).
Tiom maloftega vorto, kun neklara signifo, ne estas tre rekomendinda.
Ni havas multajn aliajn uzeblajn: laboro, laboraĵo, konstruaĵo,
(grunda, tera) konstruo, konstruprojekto, trafikejo..., kun adjektivoj
laŭ bezono.
Por vere vivigi la vorton, oni bezonus ankaŭ scii ion pri ĝiaj
derivaĵoj. La tri ekzemploj en PIV klarigas nenion: en "ministerio pri
publikaj vorkoj, vorkmastro, antaŭŝovita vorko" povus preskaŭ egale
esti "umo" anstataŭ "vorko".
--
Mi favoretas tion, char ekzemple 'vorko' estas ne-naskopova vorto, oni malfacile kreos 'vorki' ktp, dum prostrui povos signifi 'konstrui projekton'.Komentoj bonvenaj.
--
----- Original Message -----From: Silvia GarneroSent: Thursday, January 26, 2012 9:01 PMSubject: Re: (la bona lingvo) vorko
Mi proponas tute forvishi tiun chi malbelan vorton el la listo deSSV kaj anstataui ghin per la vorto konstruego. Korajn Salutojn. Silvia Garnero.
----- Original Message -----From: Renato Corsetti
--
Tiu 'aanleggen' aplikighas speciale al grandaj publikaj 'konstruadoj': vojoj, shoseoj, havenoj, flughavenoj k.s. por kiuj 'konstruajho', 'konstruado' kaj 'konstruejo' ne taugas.
Kaj 'een haven bouwen' ?
----- Original Message -----From: Marcos CramerSent: Wednesday, February 01, 2012 10:04 AMSubject: Re: (la bona lingvo) vork-o
Se oni volas en Esperanto esprimi la ideon de "io konstruita" sen pensigi pri la pli specifa senco kiun akiris "konstruajho", oni povas uzi "konstruitajho". Certe oni ne enkonduku novradikon por tio!
Amike,
Markos
--
Mi ne povas imagi, ke la nocio de 'vorko', kiom ajn malbela oni jughas tiun vorton, povas esti ghenerale esprimita de 'konstruitajho'.Ja 'konstruitajho' pensigas min same pri malgranda flikajho kiel pri 'granda publika konstruajho'.
Vershajne malmultaj scias, ke struere en Latino signifas konstrui.Do 'prostrui' (projekton konstrui) ne estas tiel eksperimenta ol iuj eble pensas.Mi serchis la tradukon en aliaj lingvoj de la nederlanda verbo 'aanleggen', sed ghenerale trovis chefe vortojn similajn al 'konstrui'.Speciale en la angla: build, construct, lay, install, lay out, plant, lay down.Tiu 'aanleggen' aplikighas speciale al grandaj publikaj 'konstruadoj': vojoj, shoseoj, havenoj, flughavenoj k.s. por kiuj 'konstruajho', 'konstruado' kaj 'konstruejo' ne taugas.
Amike,Johan----- Original Message -----From: Renato CorsettiSent: Tuesday, January 31, 2012 1:12 PMSubject: (la bona lingvo) vork-oRonaldo:
> "konstruajxego",eventuale kun adjektivo kiu indikas ke temas pri afero financata per publika mono, aw ke gxi celas imponi.
Intertempe nia linio ŝanĝiĝis al:
Amike
- vork·o → konstru·aĵ·o, konstru·ad·o, konstru·ej·o
Renato