Feliche neniu kontestis la
internaciecon de la vorto "blogo" lau la 15a
regulo.
Tamen mi konsilas vin ne atesti tiun internaciecon
sen konsulti la programon www.esp-evoluo.org.
Chiun fojon kiam diskutanto atestas
ghin sen tiu konsulto li iel riskas ne prenighi serioze.
Ja ankorau estas multaj homoj, kiuj
opinias, ke tiu 15a reguklo estas speco de rekomendo, ne strikta
regulo.
Se oni apogas sin sur regulo, oni
devas pruvi la aplikecon de tiu regulo en la koncerna kazo.
Evidente
pri tiu aplikeblo neniu dubus, sed tamen
...............
Mi
kontrolis ghin, kun jena rezulto:
La vorto 'blog' el la angla havas jenajn gradojn
de internacieco:
27 el 28 eŭropaj lingvoj enhavas ĝin.
99,5% de la
656.448.705 denaskaj parolantoj de eŭropaj lingvoj en Eŭropo povas rekoni
ĝin.
La kuna virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj enprenis la vorton estas
99,3% de 30.251.580,
la totala virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj estis
konsiderataj.
Estas interese, ke nur unu
europa lingvo atestis ne-konatecon de blog: la
litova.
46 el 51 lingvoj tutmonde enhavas
ĝin.
69,1% de la 3.922.236.645 denaskaj parolantoj en la mondo povas rekoni
ĝin.
La kuna virtuala valoro de lingvoj tutmonde kiuj enprenis la vorton
estas 78,7% de 139.105.655,
la totala virtuala valoro de lingvoj tutmonde
kiuj estis konsiderataj.
Ghi estas
ideala ekzemplo de internacieco. Tamen konsultante oni renkontas diversajn
demandopunktojn,
Unue, la
traduko estas بلوق
(bilug) en la araba.
Mi akceptis
tion kiel aldonon al internacieco, kvankam la vortoj bilug kaj blog ne estas
identaj lau fonetiko.
Klare la
araba prenis la vorton "el unu fonto", sed chu arabo rekonos "blogo" kiel
ekvivalenton de بلوق?
Vershajne
jes, char la araba automate intermetas vokalojn inter la tri konsonantojn, el
kiuj kutime konsistas arabaj vortoj.
Do kiam li
vidas la vorton "blog", Li/shi scias, ke eventuala araba ekvivalento devas
soni lau b-log.
Ankau la
simileco de o (internacie) kaj u (arabe) estas
normala.
Sed kion
pensi pri 博客 (bókè)
en la mandarena? Mi dubas, ke chino rekonos el sia vorto la vorton blogo,
do mi kalkulis ne-similecon. Same
pri בלוג (belveg) en la
israela.
La aliaj tradukoj: ブログ (burogu) en la japana,
블로그 (beullogeu) en la
korea,
وبلاگ (weblagu) en la persa,
บล็อก (blxk) en la
taja,
బ్లాగ్
(blāg) en la telugua kaj
بلاگ (blag) en Urduo,
validas por mi
similecon,
konsiderante ankau la demandon, chu la skribajho en
latinaj literoj estas fonetika au
eble uzas iun romiigon (transskribo de la indighena
skribo lau iuj certaj reguloj al la latina
alfabeto).
Fine estis nur du aziaj lingvoj, kiuj prezentas vorton,
kiu ech ne defore similas "blog": la kartvela kaj la
tamila.
Amike,
Johan
Derks