ulno?

3 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jul 3, 2010, 10:52:27 AM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: "renato corsetti" <renato....@uniroma1.it>
> Date: Jul 03 03:58PM +0200
> Francisko:
>
>
>
> Ø Tiu chi aperas en la Universala Vortaro jene :
>
> radi' rayon (de lumière, de roue) | beam, ray | Strahl | ????
> | promie?.
>
>
>
> Do, lumradio kaj radradio, c?u ne?

lumradio kaj radradiuso (sed mi ripetas)

> Ø Mi volus scii, kiel vi nomus en la internacia, kaj kiel en
> diversaj lingvoj oni nomas la chefan oston de la antaubrako. Ankau
> tiu estas nomata "radius" en la latina.

en la nederlanda "spaakbeen" (spok-osto), kaj la alia (ulna)
"ellepijp", law la longindiko
"el" (angle cubit). Sxajne origine ecx la angla yard signifis cubit/ulno...

gxis, Ronaldo N


Leo De Cooman

unread,
Jul 3, 2010, 12:43:52 PM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 3/07/2010 15:52, ro-esp skribis:

> en la nederlanda "spaakbeen" (spok-osto), kaj la alia (ulna)
> "ellepijp", law la longindiko
> "el" (angle cubit). Sxajne origine ecx la angla yard signifis
> cubit/ulno...

Iu en interreto proponas helpilon (en la nederlanda) por ne konfuzi
inter radiusosto kaj ulnosto:
De ellePIjp zit aan de kant van de PInk,
en het spaakbeen zit dan aan de andere kant.

Amike salutas Leo


renato corsetti

unread,
Jul 3, 2010, 2:12:25 PM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> "ellepijp"

Mi kredas ke tiu osto kaj la mezur-unuo pri longeco "ulno" de la Fundamento malfacile kunvivas. Indikoj pri samsignifa esprimo bonvenas.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Jul 3, 2010, 6:27:16 PM7/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 3/07/2010 19:12, renato corsetti skribis:

> Mi kredas ke tiu osto kaj la mezur-unuo pri longeco "ulno" de la Fundamento malfacile kunvivas. Indikoj pri samsignifa esprimo bonvenas.
>
>
Tial mi skribis "ulnosto"n, se mi bone memoras.

Amike salutas Leo

renato corsetti

unread,
Jul 4, 2010, 4:03:53 AM7/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:


> Tial mi skribis "ulnosto"n, se mi bone memoras.

Jam pli bone ol la nura "ulno".

Antonio, vi lau' mia memoro posedas medicinajn/anatomiajn vortarojn, c'u ne?

Renato


Fra Simo

unread,
Jul 6, 2010, 2:29:03 PM7/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
     Efektive, osto kaj  (mezrunuo de )ties longo estas malsamspecajhoj, do ne havu la saman nomon. Komparu la parojn "pied/o" - "fut/o" kaj "fingr/o dik/a" [multaj diras "dik/fingr/o", pri kies rekomendebleco mi pli ol dubas,sed pri chi tio ni ne ree ekdisputu nun] - "col/o" !  Tiuj tamen ne nepre trudas, ke en chiuj similaj terminoparoj oni uzu du malsamajn radikojn. Se "uln/o" nomus la oston, oni povus havi tre kontentigan paron "uln/o" - "uln/o/long/o". Bedaurinde, shajnas, ke la Fundamenta signifo estas tiu de la mezurunuo. El tiu, "uln/ost/o" estus stranga, almenau al memorantoj, ke efektive, antau-Esperante, la longunuo estis nomata lau la korpoparto, ne inverse.
     En la nuna momento mi inklinas al "ost/o antau/brak/a mal/chef/a" [ne la chefa, kiel mi antau nelonge misskribis !] au io simila..


2010/7/3 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>
Leo:

> "ellepijp"


Mi kredas ke tiu osto kaj la mezur-unuo pri longeco "ulno" de la Fundamento malfacile kunvivas. Indikoj pri samsignifa esprimo bonvenas.

-- http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Renato Corsetti

unread,
Jul 6, 2010, 4:44:52 PM7/6/10
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko:

 

Ø  En la nuna momento mi inklinas al "ost/o antau/brak/a mal/chef/a"

Tiu vers’ajne estas preciza priskribo, sed ni bezonas vorton efektive uzeblan.  G’is nun la japana “touxo” estas la plej bela propono.

Amike

Renato

 

 

Leo De Cooman

unread,
Jul 6, 2010, 7:17:25 PM7/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 6/07/2010 21:44, Renato Corsetti skribis:

Ø  En la nuna momento mi inklinas al "ost/o antau/brak/a mal/chef/a"

Tiu vers’ajne estas preciza priskribo, sed ni bezonas vorton efektive uzeblan.  G’is nun la japana “touxo” estas la plej bela propono.

Pli praktike ol "malĉefa" povus esti "je la flanko de la malgranda fingro" (mi emus diri "osto antaŭbraka malgrandafingraflanka", sed tio verŝajne estas gramatike neakceptebla, ĉar ne klaras, ĉu "mal" inversas (ĉu "maligas"?) la signifon nur de "grand" aŭ de "grandafingr" aŭ de "grandafingraflank").
Studentoj pri anatomio sendube tre ŝatus esti ekzamenataj en tia Esperanto!  :-)   Sed por profesoro estus malfacile trovi malfacilan demandon...

Amike salutas Leo

Fra Simo

unread,
Jul 6, 2010, 7:32:33 PM7/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
     La lingvonja

2010/7/6 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

Francisko:

 Ø  En la nuna momento mi inklinas al "ost/o antau/brak/a mal/chef/a"

Tiu vers’ajne estas preciza priskribo, sed ni bezonas vorton efektive uzeblan.  G’is nun la japana “touxo” estas la plej bela propono.

     Mi bedaurinde la lingvon japanan ne komprenas. Mi ech ne memoris, ke en transskribado de tiu lingvo oni uzas iksojn.
      Mi supozas, ke pri "touxo" kaj eblaj konkludoj por ni venis klarigoj al "la-bona-lingvo", kiujn mi ankorau ne legis. Senkulpigu min !


     Pri "ost/o antau/brak/a mal/chef/a" mi neniom insistas. Sed mi ne certas, ke ghi ne estas "efektive uzebla". Ni memoru, ke ne-eviteble kelkvortajhoj estos necesaj por multaj fakecaj terminoj..

Renato Corsetti

unread,
Jul 7, 2010, 10:15:22 AM7/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Harri,

mi ne havas dikan bovidon por buc'i okaze de via reveno, sed mi akceptas
vian sugeston:

> "Kubutosto" fakte ne estas maltrafa nomo.

Amike

Renato

winmail.dat

Andreas Kueck

unread,
Jul 7, 2010, 10:28:04 AM7/7/10
to la bona lingvo
On 7 Jul., 01:32, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:

> Mi ech ne memoris, ke en
> transskribado de tiu lingvo oni uzas iksojn.

Eble la adeptoj de "la bona japana" faras tion ;-)

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jul 7, 2010, 12:36:19 PM7/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

> Mi ech ne memoris, ke en
> transskribado de tiu lingvo oni uzas iksojn.

Andreas:

> Eble la adeptoj de "la bona japana" faras tion ;-)

Mia nuna problemo estas ke mi uzas la bonan Outlook. Pro mistero de la komputilo, ĝi jes akceptas supersignitajn literojn per EK (kiel mi estas faranta nun), sed en tiu okazo ne funkcias la funkcion "nigrigu per la klavo de la grandaj literoj kaj per la sagoj" tion kion vi volas forviŝi. Inter la du eblecojn mi preferas malŝalti EK kaj fari la supersignojn per alia maniero. Mi volis diri, evidente. "toŭo".

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Jul 7, 2010, 2:27:56 PM7/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 7/07/2010 15:15, Renato Corsetti skribis:

> mi ne havas dikan bovidon por buc'i okaze de via reveno, sed mi akceptas
> vian sugeston:
>
>
>> > "Kubutosto" fakte ne estas maltrafa nomo.
>>
Ankaŭ mi trovas la klarigojn kaj la proponon tre akcepteblaj.
En la nederlanda tiu osto nomiĝas "ellepijp" dum kubuto estas
"elleboog", kvankam la ne plu permesita unuo ulno estas "el" (flandre:
"elle"). La proponita "kubutosto" do kongruas kun la nederlanda termino.

Amike salutas Leo

Fra Simo

unread,
Jul 9, 2010, 3:28:22 PM7/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/7/7 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Kara Harri,


mi ne havas dikan bovidon por buc'i okaze de via reveno, sed mi akceptas
vian sugeston:

> "Kubutosto" fakte ne estas maltrafa nomo.
     GHi estas plene trafa. Mi hontas, ke mi mem tionpretervidis enunu antaua mesagho.

noammohr

unread,
Jan 12, 2026, 10:46:22 PM (2 days ago) Jan 12
to la bona lingvo
Tiberio Caserta plendas pri "ulno → kubutosto", ĉar kubuto estas nur parto de la osto, kiu etendas de la kubuto ĝis la manradiko. Ri rekomendas "longa antaŭbrakosto" (ulno) kaj "mallonga antaŭbrakosto" (radiuso), ĉar la signifo estas tiel evidenta. Ni nun havas "radiuso → antaŭbrakosto". Pri "longa/mallonga" mi ne havas sufiĉe da faka scio por taksi tion.

Mi vidas, ke en 2010, estis longa diskuto pri la simpligo (kiun vi povas legi sube). 
 
Ulno estas fundamenta vorto en Esperanto kun alia signifo: iama mezurunuo. Tial mi mem ŝatas la ideon "ulnosto", kiu enhavas kaj la konatan latinan radikon, kaj la historian ligon inter la nomo de la osto kaj la mezurunuo. Ĝi spegulas la nomojn en aliaj lingvoj: 
  • La ĉina/korea/japana 尺骨 (尺-osto). 尺 estas iama mezurunuo.
  • La hungara singcsont (ulnosto).
  • La malaja/indonezia tulang hasta (tulang-osto). Tulang estas iama mezurunuo.
Sed kubut-osto estas sufiĉe ofta:
  • La hinda कुहनी की हड्डी (kubuta osto)
  • la armena արմունկոսկր (kubutosto)
  • la pola kość łokciowa (kubuta osto)
  • la rusa локтевая кость (kubuta osto)
  • la sveda armbågsben (kubutosto)
  • la skotgaela cnàimh na h-uilne (kubuta osto)
Aliaj lingvoj havas variajn solvojn, ekzemple:
  • la araba عظم الزند (manradika osto)
  • la taja กระดูกปลายแขนท่อนใน (intern-antaŭ-brak-osto)
  • la vjetnama xương trụ (kolon-osto)
Kio estas via opinio?

Gabriel Beecham

unread,
Jan 13, 2026, 6:15:02 AM (yesterday) Jan 13
to la-bona...@googlegroups.com
En la konvencia «anatomia pozicio» de la skeleto, ulno troviĝas pli proksime al la mezo de la korpo, kaj radiuso troviĝas pli fore. En anatomio (kaj medicino) estas kutime uzi la nomojn de tiuj du ostoj mem por distingi unu de alia la du flankojn de la antaŭbrako kaj mano. Ekzemple, en reŭmatoida artrito la fingroj karakterize kliniĝas ulnen (=ulnoflanken). Ne sufiĉe klaras diri, ke la fingroj kliniĝas mezen (=al mezo de la korpo), ĉar se oni turnas la antaŭbrakon ĉe la kubuto, la direktoj tute ŝanĝiĝas.

En homoj, ulno ja estas pli longa ol radiuso, kvankam nur iomete (~3cm). Sed en aliaj specioj, ekz-e ĉevaloj kaj vespertoj, ulno estas same longa kiel radiuso, aŭ eĉ rudimenta, tiel ke ĝi fariĝas pli mallonga ol radiuso.

En la angla lingvo, la mezurunuo ulno (=cubit) inkluzivas la longon de la tuta antaŭbrako kaj mano, ne nur antaŭbrako. Mi supozas, ke estas same en aliaj lingvoj.

Amike

Gabriel

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/2c88651d-bf73-443e-ae97-c83960e21eb4n%40googlegroups.com.

lowenstein, anna

unread,
Jan 13, 2026, 6:34:37 AM (yesterday) Jan 13
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu en La Bona Listo ni distingu inter faka uzado kaj komunuza esprimo? Supozeble por normalaj celoj "kubutosto" sufiĉus, kaj oni povus indiki tion per ~. ekzemple: "Mi ĵus trafis mian kubustoston". Sed evidente tio ne estus sufiĉe preciza por kuracisto.

Gabriel, ĉu estas eble elpensi fakan terminon por kuracistoj? Ĉu "interna kubutosto" kaj "ekstera kubutosto"? Ĉu eblus miskompreni tiujn terminojn? Alternative, pli precize sed iom tro malkoncize: "interna antaŭbrakosto" kaj "ekstera antaŭbrakosto". Ĉu tiuj terminoj estus akcepteblaj laŭ vi?

Anna



--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

Gabriel Beecham

unread,
Jan 13, 2026, 7:13:48 AM (yesterday) Jan 13
to la-bona...@googlegroups.com
Eventuale «kubutosto» povas sufiĉi por «ulno» en ĉiutaga parolado. Ne eblas «interna/ekstera kubutostoj», car el tiuj du nur ulno troviĝas en la kubuto.

La signifo de «interna/ekstera» varias en anatomio laŭ kunteksto - foje temas pri profundeco en la korpo, sed foje ja temas pri proksimeco al mezo/flanko (ekzemple, la interna k ekstera karotidoj en la kolo). Do mi pensas, ke oni povas sufiĉe komforte paroli pri «interna/ekstera antaŭbrakostoj».

Amike 

Gabriel 

ro-esp

unread,
Jan 13, 2026, 11:30:00 AM (yesterday) Jan 13
to la bona lingvo


Op dinsdag 13 januari 2026 om 13:13:48 UTC+1 schreef gabriel...@gmail.com:
Eventuale «kubutosto» povas sufiĉi por «ulno» 

Mi malkonsentas. Kubuto estas la artiko. Neniu proponus "simpligi"  la vorton "tibio" al "genuo-osto", ĉu?

Ŝajne  taúga vorto por la longeco estas "arŝino"

                                                          ĝis, Ronaldo N
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages