plumo

2 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jan 15, 2008, 5:41:17 PM1/15/08
to la-bona...@googlegroups.com

plum-o (en la senco de 'skribilo') = skrib-il-o ?

La problemo estas ke "plumo" ne estas iu ajn skribilo, sed certa speco de skribilo. Efektive, tiu speco de skribilo originas de la uzo de birdaj plumoj por skribi. Poste oni pli kaj pli ofte anstatuigis la plumojn per metalalamenoj, kaj poste oni ankau aldonis inkorezervujon al tiuj skribiloj. Tian skribilon kun inkorezervujo oni en Esperanto nun kutime nomas "fontoplumo" (sed daure ankau uzas la pli mallongan formon "plumo"). Kvankam la ligo kun plumoj estas iom historia/etimologia, mi ne vidas fortan kialon por serchi alternativon. Chiuokaze, mi ne povas pensi pri iu bona alternativo, kiu havus la saman signifon kiel "fontoplumo".

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 16, 2008, 3:13:45 AM1/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>La problemo estas ke "plumo" ne estas iu ajn skribilo, sed certa

>speco de skribilo. . . . mi ne vidas fortan kialon por serchi

>alternativon. Chiuokaze, mi ne povas pensi pri iu bona alternativo,
>kiu havus la saman signifon kiel "fontoplumo".

Aldone estas subproblemeto: en kelkaj lingvoj (ekzemple en la itala)
"plumo" estas uzata por multaj specoj de skribiloj (ne nur
inko-skribiloj), dum krajono estas uzata nur per tiu el ligno kaj
grafito, tiel ke "glob-krajono" impresas strange.

Hejme ni normale diras "inko-skribilo", kiam ni volas aludi al
fonto-plumo specife.

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

ts

unread,
Jan 17, 2008, 3:43:51 AM1/17/08
to la bona lingvo
> "fontoplumo".
En la franca estas "plume a encre" = inkoplumo
Eblus aldoni ghin char shajnas pli klara ol "fontoplumo".
Kaj vershajne la plej malnovaj ne funciis per "fonto"-mekanismo sed
oni devis simple daure retrempi(?) ilin en la inkujon.

Tamen oni devas konservi "plumo" en tiu signifo char ekzemple
se oni skribas pri Mozart: oni devas diri ekzemple: li la tutan tagon
plenigis partiturojn per sia (inko)plumo.
Se oni skribas pri nuntempulo oni povas kaj vershajne estas pli bone
uzi "inkoskribilo".

Se oni ne lasas iom da metaforebleco en la lingvo, baldau ni devos
trovi alian
vorton por "piedo" de tablo char ghi ne estas sama piedo kiel tiuj de
homo au besto....

Thierry

Renato Corsetti

unread,
Jan 17, 2008, 9:26:40 AM1/17/08
to la bona lingvo
Tjeri':

>. . . Mozart: oni devas diri ekzemple: li la tutan tagon


>plenigis partiturojn per sia (inko)plumo.
>Se oni skribas pri nuntempulo oni povas kaj vershajne estas pli bone
>uzi "inkoskribilo".

Bone. Mi lasas "inko-plumo" por Mozart kaj antau'uloj!

>Se oni ne lasas iom da metaforebleco en la lingvo, baldau ni devos
>trovi alian vorton por "piedo" de tablo char ghi ne estas sama piedo
>kiel tiuj de homo au besto....

En ordo. La demando, kie halti, estas c'iam nesolvebla, c'ar temas
pri demando de komuna prudento.

Amike

Renato

>Thierry

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages