undin-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 20, 2008, 4:05:40 PM10/20/08
to °listo 'la bona lingvo'


undin-o --> akv-o-fe-in-o

Tomaž Longyka

unread,
Oct 21, 2008, 9:04:31 AM10/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
La baza esperanta vorto (sintagmo) estas  s e n d u b e   AKVOFEINO. Sed nur lau NPIV disponeblas ankorau kvar "specialaj" ebloj, kiuj signifas akvofeinon: najado (grekdevena), niksino (ghermandevena), nimfo (grekdevena) kaj undino (gherman/skandinavdevena).
 
Amike
Tomajh  

Sent: Monday, October 20, 2008 10:05 PM
Subject: (la bona lingvo) undin-o



undin-o --> akv-o-fe-in-o


Renato Corsetti

unread,
Oct 21, 2008, 9:51:16 AM10/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Tomaĵ.

Mi jam registris:

undin-o --> akv-o-fe-in-o

Ĉu mi devas registri ankaŭ

najado --> akvofeino
niksino --> akvofeino
nimfo --> akvofeino ?

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Oct 22, 2008, 7:30:16 AM10/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antaux ol legi eventualajn pliajn reagojn,

Renato:


> Mi jam registris:
>
> undin-o --> akv-o-fe-in-o
>
> Ĉu mi devas registri ankaŭ
>
> najado --> akvofeino

Laux mi ne, sed eventuale "--> dolcx-akv-a nimf-o, river-a kaj font-a
nimfo".

> niksino --> akvofeino

Eble jes.

> nimfo --> akvofeino ?

Ne. Unue, ekzist@s (@ = a, i aux u laux personaj preferoj kaj kredoj) nimfoj
ne nur dolcx-akvaj (najadoj) kaj maraj (nereidoj), sed ankaux montaj
(oreadoj) kaj arbaj (driadoj). Due, "nimfo" estas vorto tiom internacie
konata, ke apenaux havas sencon gxin fortraduki. Gxi ne nur estas uzata kun
la signifo "belulino" ecx ekster poezio, sed ankaux enestas en sciencaj
fakterminoj: "nimfeo", "nimfomanio" ktp. Trie, ne estas klare, cxu "nimfo"
estas samsignifa kun "feino". Mi trovis difinon de "nimfo" kiel "juneca
duon-diino, proksime ligita al la diversaj partoj de la naturo; juna bela
virino". La sama fonto donas jenan difinon de "feino": "(Bela) ina estajxo
dotita per supernatura povo super la sorto de la homo". Kvare, "nimfo" jam
estas oficiala vorto.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Oct 22, 2008, 7:47:57 AM10/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
eventuale "--> dolcx-akv-a nimf-o, river-a kaj font-a 
nimfo".
tion mi registris.

Ĉu
nereid-o --> mar-a nimf-o
oread-o --> mont-a nimf-o
driad-o --> arb-a nimf-o
estus en ordo por vi?

Amike

Reanto

Pilar Otto

unread,
Oct 22, 2008, 8:55:05 AM10/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Ĉu
>
> nereid-o --> mar-a nimf-o
> oread-o --> mont-a nimf-o
> driad-o --> arb-a nimf-o
>
> estus en ordo por vi?

Jes.

Otto

Fra Simo

unread,
Oct 22, 2008, 5:24:26 PM10/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/10/22 Pilar Otto <pil...@online.no>


Antaux ol legi eventualajn pliajn reagojn,
    Ankau mi (Francisko) reagas ne leginte eblajn aliajn mesaghojn samatemajn.
 
Renato:
> Mi jam registris:
>
> undin-o --> akv-o-fe-in-o
>
> Ĉu mi devas registri ankaŭ
>
> najado --> akvofeino

Laux mi ne, sed eventuale "--> dolcx-akv-a nimf-o, river-a kaj font-a nimfo".

> niksino --> akvofeino

Eble jes.

> nimfo --> akvofeino ?

Ne. Unue, ekzist@s (@ = a, i aux u laux personaj preferoj kaj kredoj) nimfoj ne nur dolcx-akvaj (najadoj) kaj maraj (nereidoj), sed ankaux montaj (oreadoj) kaj arbaj (driadoj). Due, "nimfo" estas vorto tiom internacie konata, ke apenaux havas sencon gxin fortraduki.
     Char "nimf/o" estas greka nomo nomanta iujn diinetojn el la grekaj fabeloj, estas ne-mirige, ke ghin facile akceptis tiaj lingvoj, kiuj ghenerale akceptas grekajn vortojn, kaj en kiuj oni ofte parolas pri la grekaj fabelajhoj. Al ghi do aplikighas la Regulo 15-a. Tiu Regulo diras, ke tiaj vortoj estu en Esperanto shanghitaj nur per adapto al nia ortografio kaj per almeto de la bezonataj finajhoj. Sed ghi ne diras, ke ni tiujn vortojn "fremdajn" preferu al vortoj malfremdaj (do kun vortobazo konsistanta el vortero jam firme apartenanta al Esperanto au el kunmetajho de tiaj vorteroj), kiam tiaj estas haveblaj. Vere estas, ke la proponinto de Esperanto shajne inklinas al tiu opinio, lau kiu chiuj vortoj "fremdaj" estu sentime uzataj (vidu, ekzemple, en la NPIV s. v. absurd/a !) ;  sed en aliaj lokoj kaj precipe per la vortokreada kapablo, kiun li donis al la lingvo, li nin inklinigasal kontraua sinteno.  En kelkaj Europaj lingvoj ekzistas miloj da tiaj vortoj "fremdaj" (nur parte la samaj en la diversaj lingvoj, kaj nur parte kun samaj signifoj !), tro multaj por ke chiuj estu enpreneblaj en la lingvon internacian.
     Al mi precipe tio imponas pri "nimf/o", ke tiu estas konata de preskau chiuj Esperantistoj pro tio, ke ghi aperas emfazite en du el niaj Zamenhofaj klasikajhoj (Hamleto kaj Marta). Pro tio mi opinias, ke ne indas, ke ni ghin kontraubatalu (mi do konsentas, ke ni ne loku ghin antau nia simbolo "-->"), kvankam (al kio mi revenos chi-malsupre) ghi estas facile fortradukebla.
     Alia demando estas, chu ni ghin, krome, firme rekomendu per uzado en niaj fortradukajhoj, do dekstre de niaj simboloj "=" au "-->". Mi preferus, ke ni tiel ne faru.
 
Gxi ne nur estas uzata kun la signifo "belulino" ecx ekster poezio, sed ankaux enestas en sciencaj fakterminoj: "nimfeo", "nimfomanio" ktp.
     En la vortoj "nimfe/o" kaj "nimfomani/o" ne enestas radiko "nimf/". Ni supozu por momento, ke ambau radikoj "nimf/" kaj "mani/" estus rekomendindaj : chu tiam "nimfomanio" estus "manio" pri "nimfoj" ?  Nur el vidpunkto de sia praa deveno "nimf/o","nimfe/o" kaj "nimfomani/o" estas parencaj, sed interne de la nuntempaj lingvoj ili ne estas tiaj. Tie ilia simileco estas erariga.
 
Trie, ne estas klare, cxu "nimfo" estas samsignifa kun "feino".
     Chi tie kushas por ni tre interesa demando. Bedaurinde ne estas facile veni al respondo tre firma. Mi konfesas, ke, ne konante konkludojn el la farinda vasta esploro pri homsimilaj ne-homaj fabelaj estajhoj kaj ties nomoj, mi momente, same kiel Otto, ne emus al tradukado de "nimf/o" per "fe/in/o". Sed eble mi malpravas.
 
Mi trovis difinon de "nimfo" kiel "juneca duon-diino, proksime ligita al la diversaj partoj de la naturo; juna bela virino". La sama fonto donas jenan difinon de "feino": "(Bela) ina estajxo
dotita per supernatura povo super la sorto de la homo".
     Efektive gefeoj estas en multaj fabeloj au timindaj au al homoj helpemaj, dum ion tian oni malofte diras pri "nimfoj". Krome, ne chiuj gefeoj, ech ne chiuj feinoj estas belaj kaj junaspektaj, dum la nimfoj ja estas tiaj. Sed chu tion ni scias de la vortoj mem, au chu de la rakontoj, en kiuj ili estas respektive uzataj de tiuj Esperantistoj, kiuj emas vortojn ne traduki ?
 
 Kvare, "nimfo" jam estas oficiala vorto.
     Bedaurinde multaj "oficialaj vortoj" estas nepre malrekomendindaj. Grandaparte ghuste pro tio utilegas la laboro de nia grupo, dum la nuna Akademianaro ne shajnas esti preta por la bezonataj maloficialigoj. Mi ne estas asertanta, ke "nimf/" estas maloficialiginda, mi nur diras, ke el oficialeco oni ne povas fari fortan argumenton (ekster iuj specialaj okazoj, kiel, ofte, tiu de devo elekti inter iu vortero "oficiala" kaj iu alia, samasignifa, sed ne "oficiala"). Pri aliaj vorteroj tio gravos.
 
     Anstatau "nimf/o" oni povas diri "jun/ul/in/o" (kio en la lingvo greka estas la propra signifo de la vorto ;  pli precize, tiu shajne signifas "vualulino", t. e. virino edzinig@ta, se uzi la kvazauliteron "@" en la maniero de Otto) au "di/in/et/o" (kiun mi pro kelkaj kauzoj preferus al "du/on/di/in/o"). Nur en iuj kuntekstoj "jun/ul/in/o" sole uzata estus ne-miskomprenebla, sed "la junulino de l' fonto" au "arb/o/jun/ul/in/o" estus tute klaraj. 
 
     Amike salutas                                      Francisko

Renato Corsetti

unread,
Oct 23, 2008, 5:56:13 AM10/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Responde al Francisko:

Ni ne havas nun la linion "nimfo" kaj eble ne enkondukos ĝin krom se vi insistas ke ni donu samsignifaĵon ankaŭ por ĝi.

Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages