Re: "nocio" kaj "koncepto"

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Sep 14, 2009, 1:40:01 PM9/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Date: Thurs 3 Sep 2009 12:11
From: Marcos Cramer


Ronaldo:

>> "nocio" estas io, por kio lingvo povas havi vorton

> Tio por min estas "koncepto" :-)

Cxu ci tiom angligxis? Mi kredis cin germano...

La nocio=der Begriff
la koncepto= das Konzept

cxu ne ?
gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Pilar Otto

unread,
Sep 15, 2009, 2:59:19 AM9/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Unu ronaldo:
> [Alia] Ronaldo:

>
>>> "nocio" estas io, por kio lingvo povas havi vorton
>
>> Tio por min estas "koncepto" :-)
>
> Cxu ci tiom angligxis? Mi kredis cin germano...
>
> La nocio=der Begriff
> la koncepto= das Konzept
>
> cxu ne ?

Ne tute. En vortaro de Krause (ne la fama granda) "koncepto" estas markita
"phil." (filozofio) kaj estas tradukita "Konzeption, Auffassung;
schöpferischer Gedanke". Ankaux "nocio" estas markita "phil.", kaj gxi estas
tradukita "Begriff, Gedanke". La germana "Konzept" estas falsa amiko de
"koncepto". Germana sinonimo eble estas "Entwurf", kaj la signifo estas
"malneto", "projekto", "skizo".

Mi emas aligxi al tiuj, kiuj malfacile perceptas diferencon inter "koncepto"
(laux gxia E-a signifo) kaj "nocio".

Otto

Marcos Cramer

unread,
Sep 15, 2009, 3:24:25 AM9/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

>> "nocio" estas io, por kio lingvo povas havi vorton

> Tio por min estas "koncepto" :-)

Cxu ci tiom angligxis? Mi kredis cin germano...

Mi ja lernis filozofion ĉefe anglalingve, ĉar en Britujo. Do la germanlingvajn filozofiajn terminojn mi ofte ne ĝuste komprenas.

Amike,

Marcos

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Sep 15, 2009, 9:49:18 AM9/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eble povas interesi la signifo en iu grava itala vortaro:

- koncepto (itallingve "concetto") estas: fundamenta ideo, kiun la menso formis pri la esenco de iu specifa realaĵo

- nocio (itallingve "nozione") estas: percepto aŭ elementa kono

J-K Rinaldo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages