On 22 Apr., 17:19, Fra Simo <
fras...@gmail.com> wrote:
> El tie mi la paragrafon 4-an jen kopias, kolorigante la ekranon chirkau
> la parto por ni plej grava :
>
> 4. [...] La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj
> esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo «Fundamento
> de Esperanto»
Bonvole atentu, ke tekstas "la verketo ''Fundamento de Esperanto". Kaj
tiu chi verketo nepre inkluzivas ankau la Antauparolon!
> Lau la Antauparolo al la Fundamento, tiu konsistas el la jenaj tri
> verkoj : " 1.) La 16-regula gramatiko; 2) la
> « Universala Vortaro »; 3) la « Ekzercaro » ".
Tiuj chi tri partoj konsistigas la "fundamenton de
Esperanto" (minuskla f!). La "fundamento de Esperanto" tamen ne egalas
al la "verketo 'Fundamento de Esperanto'", kiu nepre inkluzivas la
Antauparolon!
Sed hipoteze ni ekskluzivu la Antauparolon el la akcepto de la Bulonja
Deklaracio. Tiam ankau tio, ke la [f|F]undamenton konsistigas nur la
diritaj tri partoj, ne estus estinta oficiale akceptita, kaj per tia
ne-akceptita Antauparolo oni ne povus pravigi tion, kio estas skribita
en la ne-akceptita Antauparolo!
Ni do povas forjheti la supran hipotezon.
(Mi scias, ke mi jam plurfoje klopodis klarigi tion al Francsiko. Mi
esperas, ke Francisko iam komprenos ...)
--
Andreas Kueck
Subscription settings:
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/subscribe?hl=eo