Saluton!
Ŝajnas al mi, ke "rAportaĵo" estas uzebla.
Vidu PIV (2005) kaj Waringhien (Esp-Fra. 1994).
Amike,
Vastalto
Marcos Cramer <
marcos...@gmail.com> skribis:
>Saluton,
>
>ekzistas aparta ĝenro de ĵurnalisma verko, kiu en la franca nomiĝas
>"reportage". Kiel oni povas vidi ĉe la intervikiaj ligiloj ĉe
>
fr.wikipedia.org/wiki/Reportage, preskaŭ ĉiuj eŭropaj lingvoj krom la angla
>transprenis tiun vorton el la franca (foje kun iometa fonologia aŭ
>ortografia adapto). Ankaŭ en Esperanto ĝi jam estas iom uzata en la formo
>"reportaĵo": La gugloserĉo *"reportaĵo" kaj estas* liveras 457 rezultojn.
>
>"Reportaĵo" estas formo raporti pri okazaĵoj el la vidpunkto de la
>ĉeestanta ĵurnalisto, tiel ke la leganto ricevas la impreson mem ĉeesti la
>okazaĵojn. En tiu ĵurnalisma ĝenro oni aparte emfazas konkretajn ekzemplojn
>kaj personojn kaj ilian sorton; kontraste al aliaj ĵurnalismaj ĝenroj oni
>ne kreas iun distancon al la priskribitaj personoj por krei senton de
>objektiveco, sed donas lokon al la subjektivaj impresoj de la priskribitoj.
>
>En Esperanto, "raporto" jam havas alian signifon, nome ĵurnalisma verko,
>kiu objektive raportas pri okazintaĵoj (kiel "report" en la angla kaj
>"Bericht" en la germana). En PIV krome aperas "reporteraĵo", sed laŭ la
>PIV-a difino ĝi estas iu ajn artikolo verkita de raportisto, do sendepende
>de tio, ĉu la raporto-stilo estas pli objektiva aŭ pli subjektiva kiel en
>"reportaĵo". Aldone "reportaĵo" laŭ gugloserĉo jam ŝajnas pli multe uzata
>ol "reporteraĵo".
>
>Mi persone ne vidas kialon por uzi la PIV-an radikon "reporter/", ĉar
>sufiĉas diri "raportisto". Sed la ĉi-supre difinita koncepto de "reportaĵo"
>ja bezonas apartan vorton, kaj mi momente ne vidas alian bonan manieron
>esprimi ĝin ol per uzo de la novradiko "reportaĵ/" pravigebla per regulo 15.
>
>Kion opinias la aliaj? Ĉu ekzistas iu bona maniero esprimi la signifon de
>la franca/internacia "reportage" sen uzo de novradiko?
>
>Amike,
>Markos
>
>---html-part included links-------
>
http://fr.wikipedia.org/wiki/Reportage
>mailto:
la-bona-lingv...@googlegroups.com
>
https://groups.google.com/d/optout