Fw: (la bona lingvo) dharm-o/darm-o

0 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Jan 15, 2014, 1:23:44 PM1/15/14
to la-bona...@googlegroups.com
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 15 januari 2014 18:46
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) dharm-o/darm-o

Kara Johano,

La sanskrita vorto (kunmetaĵa radiko) estas "dharma-", do Ensperanto: "dharma" (fremdvorto sen klasa finaĵo) aŭ "darmao" (asimilita). 

La budhisma tradicio ofte estas ne sanskrita, sed palia. Tiam "dhamma" kaj "dhammao" (asimilita). Ambaŭokaze oni devas konservi la "a"-literon, kiu ne estas finaĵo, sed parto de kunmetaĵa radiko. Mi neniam uzadas la PIV-ajn stumpigaĵojn: "darmo", "karmo" ktp. Zamenhof mem ĉiam atentis ne difekti la radikojn.

Amike via,
Eŭgeno


Le 15 janv. 2014 à 11:55, Johan Derks a écrit :

Kara Eugeno,
 
Eble vi shatas komenti al tio, char mi memoras, ke vi estas eksperto pri tiaj aferoj kaj insistis, (au chu tiu estis Probal Dasgupta en diskutado pri B(h)arato?), ke oni skribu kaj elparolu "dharmo".
 
Amike,
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 15 januari 2014 10:40
Onderwerp: (la bona lingvo) dharm-o/darm-o

Estas unu vorto, kiun oni ofte trovas en skriboj de budaanoj en Esperanto: dharm-o. Pri ĉi tiu termino la ĉefa tradicio, inkluzive de PIV, havas la formon ‘darm-o’.
Nun la ĉina-tajvana esperantisto Abengo subtenas tiun tradicion:
-----------------------
|   Por mi , mi ŝatas ke la azioj uzas nur unu solan radikon por unu nomo se la nomo en diversaj landoj havas la saman ĉinan aŭ sanskritan radikon.  Mi metas du ekzemplojn por montri mian vidopunkton.
Dharma, sanskrita origino, 達摩
Ĉina: damo, 達摩
Japane: daruma, 達摩
Korea: darma, 達摩
Vjetnama: datma, damma, 達摩
Indonezia: dharma
Mi proponas ke darmo aŭ darmao estas la taŭga esperanta vorto. (mi iom ne ŝatas la ortografion kun dh kiel budho kaj dharma, pro la prononco estas tre stranga laŭ la skribo)
 ----------------------------------
Ĉu vi konsentas ke ni havu la linion
dharm-o à darm-o ?
Amike
Renato

-- 
-- 
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
--- 
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages