Epitomo

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 1, 2007, 2:07:11 PM2/1/07
to la-bona...@googlegroups.com
Itala lernanto demandis min, kion signfias Epitomo en la titolo
Epitomo de Espernatologio, kio montras, ke ankau' italoj havas
problemojn kompreni c'i tiun zamenhofan vorton.

Kiel oni tradukas g'in al viaj lingvoj?

Amike

Renato


------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
-------------------------------------

Bertilo Wennergren

unread,
Feb 1, 2007, 9:17:04 PM2/1/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti:

> Itala lernanto demandis min, kion signfias Epitomo en la titolo Epitomo
> de Espernatologio, kio montras, ke ankau' italoj havas problemojn
> kompreni c'i tiun zamenhofan vorton.

Tiu vorto havas diversajn signifon kaj uzojn, kaj mi tuj konfesu,
ke mi mem ghin nur nebulege (au ech tute fushe) komprenis, kaj,
ke mi nun devis kontroli en vortaroj kaj en Vikipedioj por entute
ekscii pri ghiaj diversaj uzoj kaj signifoj.

Evidente en la titolo "Epitomo de esperantologio" la celita
signifo estas "kompendio".

Al mi shajnas, ke la vorton "epitomo" oni uzu en Esperanto
nur se temas pri ties origina signifo rilate al antikvaj
Greka kaj Roma literaturoj - se enute! Cetere oni parolu
pri resumo, eltirajho au kompendio.

> Kiel oni tradukas g'in al viaj lingvoj?

Scias nur la diablo...

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Tadasi Saka

unread,
Feb 2, 2007, 1:09:29 AM2/2/07
to la-bona...@googlegroups.com
> Kiel oni tradukas g'in al viaj lingvoj?

En iu Esperanto-japana vortaro oni donas al "epitomo" la japanajn
vortojn "yo^yaku" kaj "gaiyo^", kiuj troveblas ankau sub la kapvorto
"resumo" kaj "kompendio".

Amike,

Tadasi
---------------------------
SAKA Tadasi
Nisi-marunouti 19-16
Tu-si, Mie-ken
514-0035 Japanio

Anna Lowenstein

unread,
Feb 2, 2007, 3:22:19 AM2/2/07
to la-bona...@googlegroups.com
Lau’ la angla vortaro Chambers:
an abridgment or short summary of anything, eg a book; a short or
concentrated expression of something; a typical example; a personification.
[Gr “epi” upon, and “tome” a cut]
Mi petas pardonon de la listanoj, kiuj ne komprenas la anglan, sed tio estas
malfacile tradukebla. Temas pri resumo; mallonga au’ koncentrita esprimo de
io; tipa ekzemplo; au’ personigo.
En la praktika uzo, mi konis g’in nur en la lasta senco: ekz. “s’i estis la
epitomo de afableco”, sed mi c’iam (mis)komprenis, ke tio signifas “s’i
enkarnigis mem la pinton de afableco”.
Kore,
Anna

-----------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00 39 06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 1 febbraio 2007 20.07
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Epitomo


Itala lernanto demandis min, kion signfias Epitomo en la titolo
Epitomo de Espernatologio, kio montras, ke ankau' italoj havas
problemojn kompreni c'i tiun zamenhofan vorton.

Kiel oni tradukas g'in al viaj lingvoj?

Amike

Renato


------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
-------------------------------------


__________ Informazione NOD32 2027 (20070201) __________

Questo messaggio h stato controllato dal Sistema Antivirus NOD32
http://www.nod32.it


Renato Corsetti

unread,
Feb 2, 2007, 3:24:02 AM2/2/07
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Bertilo kaj Tadasi!

Mi scias, kion konsili en la espereble abldau' videbla www.bonalingvo.it .

Kompreneble la samon oni povus diri pri "Kompendio", kies itala variaj'o "compendio" estas uzata en la senco de "resuma lernolibro".

amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Feb 2, 2007, 4:39:30 AM2/2/07
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:


>tipa ekzemplo; au’ personigo.
En la praktika uzo, mi konis g’in nur en la lasta senco: ekz. “s’i estis la
epitomo de afableco”

Alia pruvo, ke oni devas atenti pri s'ajne inter-naciaj (eble inter-eu'ropaj) vortoj. Tiu senco tute ne evoluis en la itala, kie la normala vorto por tio estas tute alia: "quintessenza", kiun unu el la c'efaj italaj vortaroj difinas: massimo grado ed esempio evidente di qcs. (= plej alta grado kaj evidanta ekzemplo de io).

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages