Rund-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 7, 2007, 4:29:43 PM3/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
Mi trovis la vorton "rund-o" en la kunteksto:

En la unua rundo de la balotado en Francujo socialistojn subtenis la
kandidaton Ikson kaj en la dua rundo ili subtenis la kandidaton Ispsilonon.

En PIV rundo estas "rondirado farita de komisiito, por certig'i, ke
c'io estas en ordo...".

Sed aparte de la du signifoj, kiel oni diras en via lingvo "rundo" en
la senco de unua kaj dua balotado.

En la itala oni diras "turno" (pli malpli "vico", "alterna vico").

Amike

Renato


------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
-------------------------------------

Bertilo Wennergren

unread,
Mar 7, 2007, 8:32:49 PM3/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti:

> Mi trovis la vorton "rund-o" en la kunteksto:

> En la unua rundo de la balotado en Francujo socialistojn subtenis la
> kandidaton Ikson kaj en la dua rundo ili subtenis la kandidaton Ispsilonon.

> En PIV rundo estas "rondirado farita de komisiito, por certig'i, ke c'io
> estas en ordo...".

Mi supozas, ke oni celis la duan signifon de "rundo" (en PIV2005):
"= raŭndo". Tio faras sencon (se oni celis uzi sportan metaforon),
kvankam kompreneble estus pli bone (aŭ malpli malbone) uzi "raŭndo".

> Sed aparte de la du signifoj, kiel oni diras en via lingvo "rundo" en la
> senco de unua kaj dua balotado.

En la Sveda oni parolas pri "valomgång", pli-malpli = "balot-raŭndo" (aŭ
eble "balot-okazo"). Sed "omgång" estas multe pli ĝeneralsignifa kaj
diverssignifa vorto ol "raŭndo", kaj pri boksado oni tute ne uzas
"omgång", sed "rond".

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Pilar Otto

unread,
Mar 8, 2007, 4:00:52 AM3/8/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Sed aparte de la du signifoj, kiel oni diras en via lingvo "rundo" en
> la senco de unua kaj dua balotado.

Norvege oni povas diri "runde", kiu pli-malpli korespondas al la angla
"round" kaj la germana "Runde"; sed parolante pri balotado oni sxajne
preferas "(valg-)om-gang". "Valg" = elekto, balotado. "Omgang" estas
kunmetajxo de tre multsenca partikulo "om" (= pri, cxirkaux, se, cxu ...)
kaj "gang" = iro, fojo. "Omgang" estas uzata kiel sporta/luda termino, i.a.
pri cxiu el la 45-minutaj partoj (kaj eventualaj kromaj pli mallongaj) de
piedpilkludo, kiel trika termino pri unu "cxirkauxtriko" aux tralaboro de la
tolajxo (ve! mi ne kompetentas pri tio), sed ankaux en pli gxenerala senco
proksimume = okazo: "i første omgang" (en unua "omgang") = komence, por
komenci, provizore; "i siste omgang" (en lasta "omgang") = fine, definitive.
Gxi havas ankaux aliajn nuancojn.

Cxi tiu suficxu en cxi tiu "omgang".

Otto


Renato Corsetti

unread,
Mar 8, 2007, 3:55:28 AM3/8/07
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

>En la Sveda . . . "balot-okazo". . .

Dankon. Ni atendu al aliajn. Momente mi restas c'e "balotado" (unua
balotado, dua balotado).

Tadasi Saka

unread,
Mar 8, 2007, 7:05:30 AM3/8/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Sed aparte de la du signifoj, kiel oni diras en via lingvo "rundo" en
> la senco de unua kaj dua balotado.

En la japana:
rundo(1) = zyunsatu(rondirado por inspekti)
rundo(2) = raundo(pruntita el la angla "round")

Amike,

Tadasi
---------------------------
SAKA Tadasi
Nisi-marunouti 19-16
Tu-si, Mie-ken
514-0035 Japanio

Renato Corsetti

unread,
Mar 8, 2007, 7:59:06 AM3/8/07
to la-bona...@googlegroups.com

>rundo(1) = zyunsatu(rondirado por inspekti)
>rundo(2) = raundo(pruntita el la angla "round")

dankon, tadasi.

certe "rauxndo" havas bonajn poentojn por ig'i vorto en Esperanto.
bonsxance ne estas nia tasko proponi novajn vortojn.

amike

renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages