predo (kaj dumpingo)

0 views
Skip to first unread message

Adam Raizen

unread,
Aug 16, 2009, 5:20:59 PM8/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ni nun havas la linion:

pred·o → kapt·aĵ·o

Mi proponas aldone aŭ anstataŭe, laŭ la difino en ReVo, 'ĉasaĵo' kaj por 'predi', 'ĉasi, ĉasakiri'.

Surbaze de tio, mi proponas por 'dumpingo': 'ĉasvendado', kaj por 'socia dumpingo', 'ĉasdungado', aŭ alternative, se ni akceptos la radikon 'pred', eblos uzi 'predvendado' kaj 'predodungado'. Mi ne certas, ĉu tiuj estas pli bonaj ol la jam proponitaj, sed mi sugestas ilin por aldoni al la diskuto.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Timendi causa est nescire.

LajzTajfuno

unread,
Aug 16, 2009, 9:31:41 PM8/16/09
to la bona lingvo
Mian konsenton vi havas, pri la linioj de "Dumpingo". Unuevide, ĉi
tiuj tradukoj ne komprenigas
la sencon de "ŝuti" trovitan el "Dumping", sed "Pred-" pli bone
komprenigas la ekspluatantecon
de "Dumping". Kaj, jes, "-dungado" estas tre taŭga laŭ mi.

Sed mi havas problemon pri linio predi=ĉasi. Tradicie, ŝajnas ke
"pred"as besto, sed ĉasas homo.

Eble ni homoj provas diferencigi inter la sama ago de Homo kaj Besto,
por imagi la superecon homan.

Adam Raizen

unread,
Aug 16, 2009, 10:58:43 PM8/16/09
to la-bona...@googlegroups.com

Eble. Oni povas diri, ke homo predas iun aŭ ion. Tiam oni eble implice komparas tiun homon al besto. Aldone (vidu poste), mi pensas ke tio implicas, ke ne temas pri unuopa ago, sed pri pli daŭra afero.

Oni ankaŭ povas diri pri besto, ke ĝi ĉasas, ekz., 'vulpo ĉasis kuniklon tra la kampo'. La diferenco, kiun mi vidis, estas, ke 'ĉasi' estas unuopa ago, dum 'predi' montras pli ĝenerale, kion oni emas ĉasi (oni povus diri ekz., ke 'vulpoj predas kuniklojn'). Sed eble en tiu ideo mi estas influata de la respondaj vortoj en la angla. (La tekstaro ial ne funkcias nun do estas malfacile kontroli kun efektiva lingvouzo.) Se oni volus konservi tian distingon sen nova radiko, mi proponus por 'predi', 'ĉasmanĝi', aŭ se pli figure, kun alia fina verbo, ekz. 'ĉasekspluati', 'ĉasdetrui', 'ĉasatenci', 'ĉasrabi', 'ĉasgluti', ktp, ktp. Sed eble 'predi' estas enlasebla.

Renato Corsetti

unread,
Aug 17, 2009, 3:20:22 AM8/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:
Mi proponas aldone aŭ anstataŭe, laŭ la difino en ReVo, 'ĉasaĵo' kaj por 'predi', 'ĉasi, ĉasakiri'.
Aldonitaj.

Surbaze de tio, mi proponas por 'dumpingo': 'ĉasvendado', kaj por 'socia dumpingo', 'ĉasdungado', aŭ alternative, se ni akceptos la radikon 'pred', eblos uzi 'predvendado' kaj 'predodungado'. Mi ne certas, ĉu tiuj estas pli bonaj ol la jam proponitaj, sed mi sugestas ilin por aldoni al la diskuto.
Bone, ni ankoraŭ diskutu pri dumpingo kaj socia dumpingo.

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Aug 17, 2009, 3:46:14 AM8/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi petas senkulpigon, sed laux mi la diskuto pri "dumpingo" estas kondukanta al anstatauxaj esprimoj, kiuj ne kongruas kun la signifoj de tiu vorto, kiaj ili firmigxis en internaciaj rilatoj (traktatoj, praktikoj ktp).
Mi tuj diru, ke la angla "dumping" de cxiam estas rigardata kiel termino kun negativa nuanco en si mem; kaj por esprimi tiun negativecon tute ne estas bezonata la prefikso fi- (samkiel ne havus sencon paroli pri fi-sxtelo aux pri fi-rabo).
Tiel multe dumpingo havas negativan sencon, ke cxi tiu termino estas uzata, riprocxe, de la landoj kiuj akuzas aliajn pri tia konduto; ekzemple, en Euxropa Unio (kaj aparte en Italujo) oni akuzas Cxinion pri "dumpingo" koncerne teksajxojn kaj ludilojn, cxar ties vendoprezoj eksterlande estas tre pli malajtaj ol "normale", lige kun la tre pli malaltaj produktokostoj en Cxinio (*). En tia kadro, la legxaro de Euxropa Unio esence asimilas la koncepton pri "dumpingo" kun tiu pri "mallojala konkurenco" pere de tro malkaraj prezoj.
Kun la paso de la tempo, la esprimo estis aplikita ankaux al aliaj (enlandaj) fenomenoj: ekzemple, oni parolas pri "soci(al)a dumpingo" kiam entreprenistoj aplikas pli malkarajn prezojn profitante de la fakto, ke ili ne plenumas la regulojn koncerne salajron, labordauxron, laborsekurecon, sociajn asekurojn, respekton al la medio ktp.

Mi aldonas, ke dumpingo povas okazi ne nur cxe vendo de varoj, sed ankaux cxe livero de servoj: estas konate, ke multaj komputilaj prilaboroj favore al britaj entreprenoj - ekzemple, mendo de aviadiloj flugoj - estas farataj en Hindujo, kaj io simila okazas en Italujo kun la porklientaj servoj de la telefonaj entreprenoj, grandparte lokitaj en la suda parto de la lando, kie - lige kun kompare pli granda senlaboreco - homoj akceptas pli malaltajn salajrojn kaj pli pezajn laborkondicxojn.
En tia situacio, laux mi ne havas sencon uzi la radikojn sxut-, cxas, pred- kaj simile (por diri spritajxon: eventuale, oni povus paroli pri "rab-dungado").

Konklude: laux mi, ne estas oportune anstatauxigi la sintezan terminon "dumpingo" per pli-malpli trafe elpensitaj kunmetajxoj aux "klarigoj" (maksimume, sed kun granda hezitemo, mi akceptus "subkosta/ tromalkara vendado", "subkosta/ tromalkara servolivero" por la unua signifo).
Amike
Antonio
(*) Estas senutile diri, ke Cxinio malakceptas tian akuzon, dirante ke ne temas pri mallojala konkurenco, sed pri la fakto ke gxi kapablas produkti je pli malaltaj kostoj, kaj ke la problemo koncernas ne la troan malkarecon de la cxinaj prezoj, sed la troan karecon de tiuj alilandaj.






-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di LajzTajfuno
Inviato: lunedì 17 agosto 2009 3.32
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Re: predo (kaj dumpingo)

Renato Corsetti

unread,
Aug 17, 2009, 6:08:46 AM8/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
Mi petas senkulpigon
Vi ne bezonas.

Fakte la tuta afero estas ankoraŭ tre malklara ("konfuza" en malbona lingvo). kaj mi ankoraŭ ne trovas unusencan signifon por "socia dumpingo".

(*) Estas senutile diri, ke Cxinio malakceptas tian akuzon, dirante ke ne temas pri mallojala konkurenco, sed pri la fakto ke gxi kapablas produkti je pli malaltaj kostoj, kaj ke la problemo koncernas ne la troan malkarecon de la cxinaj prezoj, sed la troan karecon de tiuj alilandaj.
Fakte mi samopinias kun la ĉinoj. Ne temas pri dumpingo sed pri normalaj sekvoj de la libera merkato kaj de la tutmondiĝo (sed por multaj tio estas bona, nur se tio signifas ke ni vendas al aliaj, kaj la aliaj ne kuraĝu malhelpi tion).

Amike

Renato


Александр Блинов

unread,
Aug 17, 2009, 5:30:12 AM8/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,

Principe mi konsentas ke estas amaso da modernaj vortoj kiuj
internacie diskonigxis kaj certe por pluraj homoj kompreni kio estas
dumpingo estas multe pli facile (eventuale cxefe por europanoj) ol la
kunmetajxoj proponataj. Gxenerale mi trovas bela la vorton - "subkosta
vendado". Mi kredas ke tute komprenebla povas esti ankau la formo -
subkostigo.

Amike


2009/8/17 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>:
--
Amike,
Aleksandr Blinov

Renato Corsetti

unread,
Aug 17, 2009, 6:49:55 AM8/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
dankon, aleksander, pro via subteno de subkosta vendado.

amike

renato


Leo De Cooman

unread,
Aug 17, 2009, 10:19:58 AM8/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Fakte la tuta afero estas ankoraŭ tre malklara ("konfuza" en malbona lingvo). kaj mi ankoraŭ ne trovas unusencan signifon por "socia dumpingo".
Konfuz- ja troviĝas en Fundamenta Vortaro. Ĉu do estas malbona lingvaĵo en Fundamento? Mi konfuziĝas  ;-(
 
Amike salutas
Leo

Adam Raizen

unread,
Aug 17, 2009, 9:23:43 AM8/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Jes, estas certe, ke tiuj, kiuj uzas tiun vorton en naciaj lingvoj volas subkomprenigi, ke temas pri io malbona. Tamen ili ne aldonas ion tiel eksplicitan kiel 'mallojala'. Tial mi proponis miajn proponojn, kiuj espereble redonas la ecojn, kiujn la uzantoj de la vorto sentas esti kondamnindaj. Ĉiukaze mi pensas, ke 'mallojala' estas ege maltrafa. Kian lojalecon EU atendas de Ĉinujo por la eŭropa dungitaro? Ĉu tio estus sencohave?

Renato Corsetti

unread,
Aug 17, 2009, 9:53:37 AM8/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Konfuz- ja troviĝas en Fundamenta Vortaro. Ĉu do estas malbona lingvaĵo en Fundamento? Mi konfuziĝas
Mi bedaŭras, ke mi konfuzas vin, alivorte ke mi estas konfuza je vi.

Fakte en la Fundamento estas la linio:

konfuz' confondre, embrouiller | confuse | verwirren (kaj la rusa kaj pola traduko, kiujn mi ne komprenas kaj ne povas manipuli).

Do, klare konfuz- havas agan signifon, kaj sekve "konfuza" devuz signifi "konfuzanta" kaj ne "konfuzita". Sed temas pri tute alia deabto-kampo, kiun eble ni provizore ne alfrontu. "malklara"  povas utili por eviti la problemon.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages