WestSüdWest kaj UltraKurzWelle.

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 25, 2014, 11:04:40 AM7/25/14
to °listo 'lbl'
Demandoj de la sama homo, al kiu ni devas respondi ion.

|   Ankaŭ interesas min kiel mallonge diri WestSüdWest ?

Laŭ li nia Okcident-sud-okcidento estus tro longa.

|   Simila problemo estas traduko de UKW = UltraKurzWelle. Mi uzas UltaKurtOndo, sed laŭ vi devus estis UltraMallongOndo kaj tio sonas strange.~~~

Por mi  'transmallongondo' ne estus stranga.

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Jul 25, 2014, 12:01:10 PM7/25/14
to la-bona...@googlegroups.com

Pri ultrakurtondo (registrita en NPIV) mi ne havas dubojn. Kvankam mi kutime uzas “mallonga”, mi ne malakceptas “kurta”, kiam cxi tiu termino utilas en pli longaj kunmetitaj vortoj: ekzemple, dum jardekoj (1971-2007) mi parolis pri “kurtondaj elsendoj”, kiam mi prizorgis la E-lingvajn programojn de Radio Roma.

Mi devas aldoni, ke ankaux aliaj prizorgantoj de radio-programoj utiligis “kurta”, ecx per si mem; ekzemple, Jerzy Uspienski (Pola Radio), kiel rezultas el cxi tiu mencio en de “Leterkesto” de 6.7.1975:

>La aŭdebleco je kurtaj ondoj varias, unu tagon la programo ne kapteblas, alian ĝi estas bonega.

 

Pri Okcidento-Sud-Okcidento laux NPIV oni povus diri (pli mallonge) uest-sud-uesto. Mi ne multe sxatas la termino “uesto”, precipe cxar gxi facile konfuzigxas kun eosto; sed se nepre oni devas paroli koncize (ekzemple en ordonoj), tiam ankaux uesto povas farigxi bezonata, kondicxe ke (en parolo) oni nete prononcu la “u” de uesto, por ne kauxzi miskomprenojn.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 25 luglio 2014 17:05
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) WestSüdWest kaj UltraKurzWelle.

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

José Antonio Vergara

unread,
Jul 25, 2014, 12:28:19 PM7/25/14
to ° listo 'la bona lingvo'
Antonio de Salvo:

Pri Okcidento-Sud-Okcidento laux NPIV oni povus diri (pli mallonge) uest-sud-uesto. Mi ne multe sxatas la termino “uesto”, precipe cxar gxi facile konfuzigxas kun eosto; sed se nepre oni devas paroli koncize (ekzemple en ordonoj), tiam ankaux uesto povas farigxi bezonata, kondicxe ke (en parolo) oni nete prononcu la “u” de uesto, por ne kauxzi miskomprenojn.


 Ĉu temas pri Ŭest-Sud-Ŭesto (do, kun ĉapelita litero), aŭ ne?
Se jes, la diftongo igas la vorton sufiĉe malsimila al Eosto, laŭ mi 

José Antonio Vergara

Ferdinand Cesarano

unread,
Jul 25, 2014, 12:54:01 PM7/25/14
to la-bona...@googlegroups.com
Certe ĉiu bonalingvulo bone scias ke la litero Ŭ ne povas sidi silabo-komence (do kompreneble ne vort-komence), kaj ke tiu litero funkcias sole kiel duon-vokalo por krei la diftongojn "aŭ", "eŭ", kaj (malofte) "oŭ".

Mi volas flanke mencii ke diftongo nomas kuniĝon de vokaloj prononcatan unusilabe. La Esperantaj diftongoj estas la menciitaj "aŭ", "eŭ", kaj "oŭ" faritaj kun la duon-vokalo Ŭ, kaj "aj", "ej", "oj", kaj "uj" faritaj el la duon-vokalo J.  Ĉiuj aliaj apudaj vokalo-paroj ne kreas diftongojn. Do, en la kontraŭ-konsilinda vorto "eosto", estas neniu diftongo; tiu vorto enhavas tri vokalojn kaj tri silabojn: "e-OS-to".

Plue, eĉ se oni regulo-rompe misuzus la literon Ŭ vort-komence en la monstraĵo "ŭesto", enhavus diftongon nek tiu vorto; ĉar, en la kontraŭ-regula silabo-komenca uzado, la litero Ŭ funkcius ne kiel vokalo sed kiel konsonanto.

Ajnaokaze, estas priplendindaj nek la vortoj "okcidenta" kaj "orienta", nek la tiu-vortaj kuniĝoj kun aliaj direktaj vortoj (ekz-e "okcidenta-sud-okcidenta", "orienta-nord-orienta", k.t.p.). Mallong-skribe, oni simple distingu per "Or" por "orienta" kaj per "Ok" por "okcidenta" (ekz-e: "OkSOk", "OrNOr", k.t.p.). 

Feĉjo 



--

José Antonio Vergara

unread,
Jul 25, 2014, 1:07:18 PM7/25/14
to ° listo 'la bona lingvo'

Certe ĉiu bonalingvulo bone scias ke la litero Ŭ ne povas sidi silabo-komence (do kompreneble ne vort-komence), kaj ke tiu litero funkcias sole kiel duon-vokalo por krei la diftongojn "aŭ", "eŭ", kaj (malofte) "oŭ".

Kial?
 
Ajnaokaze, estas priplendindaj nek la vortoj "okcidenta" kaj "orienta", nek la tiu-vortaj kuniĝoj kun aliaj direktaj vortoj (ekz-e "okcidenta-sud-okcidenta", "orienta-nord-orienta", k.t.p.). Mallong-skribe, oni simple distingu per "Or" por "orienta" kaj per "Ok" por "okcidenta" (ekz-e: "OkSOk", "OrNOr", k.t.p.). 

Jen interesa propono

Ferdinand Cesarano

unread,
Jul 25, 2014, 1:17:33 PM7/25/14
to la-bona...@googlegroups.com
2014-07-25 13:07 GMT-04:00 José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>:

Certe ĉiu bonalingvulo bone scias ke la litero Ŭ ne povas sidi silabo-komence (do kompreneble ne vort-komence), kaj ke tiu litero funkcias sole kiel duon-vokalo por krei la diftongojn "aŭ", "eŭ", kaj (malofte) "oŭ".

Kial?

Pro la rimarko sub la 1a Regulo kiu indikas ke la litero Ŭ estu uzata sole en diftongoj.


Feĉjo 

José Antonio Vergara

unread,
Jul 25, 2014, 1:20:59 PM7/25/14
to ° listo 'la bona lingvo'
Dankon, kamarado, sed "ŭe" kaj aliaj imageblaj kombinoj kiel "ŭa" ŝajnas diftongaj al mi. Mi scias nenion pri fonologio nek fonetiko, cetere.


--

Antonio De Salvo

unread,
Jul 25, 2014, 1:31:55 PM7/25/14
to la-bona...@googlegroups.com

Uesto estas per simpla u.

La problemo ne estas cxe skriba teksto, kie oni sengxene skribi okcident-sud-okcidento, sed cxe parola lingvo. Mi tute ne komprenus OkSOk kaj OrNOr.

Eble mia pensmaniero ests misvojigita de la fakto, ke dum 37 jaroj (1971-2007) mi prizorgis la E-elsendojn de Radio Roma, kie oftege prezentigxis problemoj de tuja kompreneblo de parola lingvo. Mi mencias ekzemplon, eltiritan el “Leterkesto” de 12.10.1975:

El Neuwied, FRG, skribis d.ro Josef Kondor: “Ĝenis min la nova vorto “itinero”, ĉar mi trovis ĝin nek en “Plena Vortaro”, nek en la vortaro de la hungara A. Pechan. Nature mi scias, kion vi pensas sub tiu vorto, sed kial uzi neologismon, se vi povas preni ordinaran vorton, kiel ekzemple gvidlibro, gvidilo, informilo, mapo, ktp?”.

Ni petas senkulpigon pro tio, ke ni uzis neologismon, kiu evidente ne estas ankoraŭ sufiĉe komprenebla internacie, kiel pruvas la fakto, ke la interpretoj de d.ro Kondor ne estas ĝustaj. Laŭ “PIV”, ja, la vorto itinero signifas “tutaĵo de la irotaj vojoj inter la deirpunkto kaj la celo de vojaĝo, veturo, ktp”, aŭ “prezento grafika de la distancoj kaj direktoj trairitaj de esploristo aŭ termezuristo”, aŭ “sinsekvo de la trakoj kaj forkoj, kiun povas traveturi trajno tra stacio”. Temas, do, pri signifoj tute diferencaj ol tiu, kiu nia aŭskultanto opinias.

Ni aldonas, ke la vorto “itinero” troviĝas ankaŭ en la eldono de 1968.a de la “Turista vortaro” de A. Pechan, krom en pluraj aliaj vortaroj (ekzemple, en la “Duden-bildvortaro”, en la “Slipara vortaro”, en la “Fervojista terminaro” eldonita en Germanujo). Estas vere, tamen, ke ne multaj esperantistoj povas posedi plurajn vortarojn, kaj ke estas malfacile trovi sufiĉe ampleksajn naciligvajn vortarojn. La problemo ekzistas, kaj estus stulte nei ĝin. Efektive, ankaŭ por ni prezentiĝas ofte problemoj de traduko kaj prezentado, ĉar ni devas ĉiam klopodi, ke nia lingvaĵo estu, samtempe, komprenebla de ordinaraj esperantistoj kaj sufiĉe bonkvalita: kaj ni povas certigi, ke la du celoj ne estas facile atingeblaj samtempe.

 

Saluton

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Ferdinand Cesarano
Inviato: venerdì 25 luglio 2014 18:53
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: WestSüdWest kaj UltraKurzWelle.

Ferdinand Cesarano

unread,
Jul 25, 2014, 1:52:01 PM7/25/14
to la-bona...@googlegroups.com
2014-07-25 13:32 GMT-04:00 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>:

La problemo ne estas cxe skriba teksto, kie oni sengxene skribi okcident-sud-okcidento, sed cxe parola lingvo. Mi tute ne komprenus OkSOk kaj OrNOr.


La formoj "OkSOK", k.t.p. konsistigas nur skribajn mallongigojn. Oni vidante la skribitan "OkSOk" eldirus ĝin per la plenaj vortoj "okcidenta-sud-okcidenta", samkiel angla-lingvano vidante la skribitan "ESE" eldiras plenvorte "east-south-east".

Feĉjo

Antonio De Salvo

unread,
Jul 25, 2014, 3:16:16 PM7/25/14
to la-bona...@googlegroups.com

Mi pardonpetas, sed kelkfoje mi havas la impreson, ke sercxante tro rafinitajn bonlingvajn esprimojn oni enfalas en volapukismon, nome en aprioran lingvon.

Laux mi, estas sencele ekzercigxi per cerbumajxoj, kiuj estas tute ne kompreneblaj internacie. Denaska anglalingvano, alkutimigxinta de infanagxo je difinitaj mallongigoj aux akronimoj, eble (mi emfazas, eble) rekonas ke ESE respondas al East-South-East, sed mi forte dubas ke ordinara esperantisto kapablas diveni ke malantaux OkSoK kasxigxas Okcidento-Sud-Okcidento, des pli sen streketoj (Ok-S-Ok), senkonsidere pri tio, ke eventuale oni devus uzi Ok-So-Ok.

La vera problemo estas, ke la konceptoj pri oriento kaj okcidento estas tre relativaj: Kalifornio estas cxe la ekstrema okcidento, se oni rigardas gxin de Europo aux de orienta Usono; sed gxi estas oriente se oni rigardas gxin el Japanio. Problemoj ekzistas ecx pri aliaj mondopartoj: en Italio, ekzemple, oni kutime parolas pri orienteuxropaj landoj, aludante al Pollando, Cxehxoslovakio, ktp; sed tiuj landoj forte (kaj prave) protestas pri tio, cxar ili estas kaj sentas sin mezeuxropaj. Same pri la tiel dirita “Meza Oriento”, kiu estas nomata “meza” gxuste cxar gxi estas nek tiu kuntusxa al okcidenta Euxropo nek tiu ekstreme fora disde Euxropo; sed en la franca oni diras “Proche Orient” (= Proksima Oriento”) por indiki la arabajn landojn, kaj la angla koncepto pri “Middle East” estas tute alia ol en aliaj lingvoj:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Proksima_Oriento

Saluton

Antonio De Salvo

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Ferdinand Cesarano
Inviato: venerdì 25 luglio 2014 19:51


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: WestSüdWest kaj UltraKurzWelle.

 

 

2014-07-25 13:32 GMT-04:00 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>:

--

lowenstein, anna

unread,
Jul 25, 2014, 5:18:32 PM7/25/14
to la-bona...@googlegroups.com
Estas neniu dubo en mia menso, ke la vortoj "eosto" kaj "uesto" estas tute neakcepteblaj en Esperanto. Ili anstataŭigas Fundamentajn terminojn, kvazaŭ oni proponus diri "treo" anstataŭ "arbo" aŭ simile.

Mi neniam en mia esperantista vivo spertis praktikan problemon diri sud-okcidenta aŭ nord-orienta. Ĉar mi ne estas navigisto, mi neniam praktike bezonis diri okcidenta-sud-okcidenta aŭ simile, kaj cetere, Antonio, eksterkuntekste mi ne rekonus la mallongigon ESE.

La mallongigo OkSOk ŝajnas al mi eleganta solvo por homoj, kiuj efektive bezonus tian mallongigon, kiun verŝajne ni pli bezonas en teoriaj diskutoj ol en la realeco.

Rilate al mallongaj ondoj, mi atentigu, ke ankaŭ la vorto "ultra" estas  nefundamenta. Laŭ PIV, ĝi montras "superecon al iu limo". Do oni povus diri "supermallonga" aŭ, pli simple, "mallongega".

Kore,
Anna
--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Jul 25, 2014, 6:30:06 PM7/25/14
to la-bona...@googlegroups.com

Pri ultra-:

jes, por eviti la utiligon de la nefundamenta kaj neoficiala ultra- oni povus diri mallongegaj/ supermallongaj ondoj anstataux ultramallongaj/ ultrakurtaj ondoj; sed tiam venas la problemo distingi tiujn ondojn (uzatajn en televido) disde mikro-ondoj (uzataj en fornoj, radaroj, radiopontoj, porteblaj telefonoj); ja, ankaux mikroondoj estas mallongegaj/ supermallongaj, kaj ankaux mikro- estas nek fundamenta nek oficiala.

Pli gxenerale, mi ne sukcesas konvinkigxi pri la neuzebleco de prefiskoj (kiaj ultra-, mikro-) internacie uzataj (kompreneble, ne en la cxina kaj simile, sed estus utopio pensi pri “universala” vortostoko kiu ampleksu, kun la bezonata precizeco kaj unusenceco, cxiujn lingvojn de la mondo). Eble mia pensmaniero estas misvojigita de la fakto, ke mi lernis Esperanton (jam antau 58 jaroj) tute praktike, parolante kun esperantistoj, ne demandante de mi mem cxu iu vorto estas fundamenta/ oficiala, sed nur zorgante pri kompreno kaj komprenigo.

Mi konscias, ke mia starpunkto estas malortodoksa en cxi tiu listo (pri tio: cxu oni rajtas diri “ortodoksa”, vorto oficiala sed grekdevena, ligita kun euxropaj konceptoj pri konformeco al oficiala doktrino?).

Saluton

Antonio De Salvo

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: venerdì 25 luglio 2014 23:19

José Antonio Vergara

unread,
Jul 25, 2014, 8:36:13 PM7/25/14
to ° listo 'la bona lingvo'
Antonio de Salvo: 

(...) ankaux mikro- estas nek fundamenta nek oficiala.

Pli gxenerale, mi ne sukcesas konvinkigxi pri la neuzebleco de prefiskoj (kiaj ultra-, mikro-) internacie uzataj (kompreneble, ne en la cxina kaj simile, sed estus utopio pensi pri “universala” vortostoko kiu ampleksu, kun la bezonata precizeco kaj unusenceco, cxiujn lingvojn de la mondo).


Mi havas similan opinion.

José Antonio Vergara

Renato Corsetti

unread,
Jul 26, 2014, 3:49:53 AM7/26/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi sekvas kun ultra-atento ne mikro-atento la diskuton kaj atendas ankoraŭ opiniojn de neeŭrop-lingvanoj.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages